Al la enhavo

Nova maldefinita verbtempo Esperanta

de Filu, 2007-decembro-30

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-30 16:23:16

D-ro Esperanto ja pruvis, ke li estis geniulo inventinte tiun lingvon, kiun ni ĉiuj ŝategas. Inter aliaj bonegaĵoj, kiujn li kreis, estas la prepozicion "je" kaj la sufikson "-um", kiuj plivastigis la hejmon de maldifinitaj ebloj lingvaj.

Ja en pluraj lingvoj ekzistas aliaj maldifinitaĵoj, kiujn Zamenofo enEsperantigis (oni, ajn, io, iu, ia, ie, iam, ial, iel, ies), sed "je" kaj "-um" estas lia ideo.

Bedaŭrinde, li forgesis inkluzivi sialingve maldifinita verbtempo... SED, ankoraŭ restas unu vokalo, kiu ne uziĝis por verboj Esperantaj, ni do uzu ĝin por nia nova verbtempo.

Regulo: finas per -es verboj kies okaztempo ne estas klare difinita (povas esti okazinta kaj/aŭ okazanta kaj/aŭ okazonta).

Jen kelkaj ekzemploj pri uzado de la -es finaĵo:
Virinoj naskes. Mallonge post ekesto de virinoj, ĉi tiuj eknaskis, kaj tiom longe, kiom virinoj estos, estos virinoj naskantaj.
Homoj militemes. Bedaŭrinde...
Alproksimiĝente la ege timigan drakon, kiu gardas la malliberan princinon belegan, ĉiuj kavaliroj faris siakirasen. La plej kuraĝaj jam estis alproksimiĝinte, kiam ili faris; aliaj, ne tiel kuraĝaj, ankoraŭ estis alproksimiĝanta, kiam ili eklasis ion eliri; kaj la malplej kuraĝaj malpurigis siajn vestaĵojn antaŭ la alproksimiĝado.
En la tujmesaĝilo lernu!a oni plaĉege babilades. Babilado okazis, ofte okazas kaj plurfoje ankaŭ okazos.

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-30 23:45:13

La patrino: Ĉu vi falĉis la gazonon?
La knabaĉo: Ne. Mi estis ranĝenta mian ĉambron dum la tuta posttagmezo.

Trilernisto (Montri la profilon) 2007-decembro-31 00:40:28

Bona ideo, via dua ekzemplo montras kiel ĝi povas uziĝi bone.

Lanctupo (Montri la profilon) 2007-decembro-31 01:28:05

Tio estas freneza, sed grandioza sugesto, laŭ mi.
La dubelumo enketes ...
Bone! (Mi voĉdonis jam antaŭe.)

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-31 01:45:17

Johano: Mi edziĝis kun Margarita antaŭ tri monatoj.
Franko: Ĉu tiu belega Margarita, kiu tiel revigis nin en niaj gimnaziaj jaroj?
Johano, fierege: Jes ja!
Franko: Ho kompatinda homo! Ŝi vin kokres!

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-31 14:10:53

Kiel mallaboremuloj kaj aliaj sinkulpiguloj sin kaŝas malantaŭ -es finaĵo:

Pri tio mi eklabores.
Por la morgaŭa ekzameno mi ekstudes.
Mi malpuriges la teleraron.
Mi ne plu drinkes.

Konkludo: Ne blinde fidu homojn, kiuj uzas la -es verbtempon priparolante pri siaj propraj agoj lango.gif

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-31 18:09:36

Ha-ha! Mi jam proponis nedifinita radiko -ku- ĉe temo "Rido" http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...
Mi kues!

Ĉe mi jam nova 2008 jaro venis.

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-31 20:24:24

rosto:Ĉe mi jam nova 2008 jaro venis.
Ne ĉi tie... Ĉu do 2008 venades?

Ĉiukaze, mi al vi (kaj al ĉiuj) bondeziras feliĉan jaron, plena je amo, ridoj kaj ĉiaspecaj bonaĵoj.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-01 14:41:55

rosto: Mi kues!
Mi bezonis tempon por bonete kompreni pri la ku- uzo... Sed nun mi pensas, ke ĝi miakape malobskuriĝis.

Ĉu do uzas oni ku-, kiam oni deziras mencii ion (agon, aĵon, manieron, personon, procezon, uzon, ...) kies nomo oni aŭ ne scias, aŭ momente ne memoras?

- Pri kiu parolas vi?
- Pri Kunjo, vi scias, ĉu ne? Patrino de unu-umjaraĝaj ĝemeloj, kiu loĝas funde de l' gruzvojo.
- Ho! Monika!
- Jes ja! Monika!

(Uzindega afikso laŭ mi rideto.gif )

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-01 15:34:12

Nu, verdire, tia -ku- estas de rusa humura fantazia filmo "Kin-dza-dza". Kin-dza-dza estas nomo de planedo kie vivas ĉatlanoj kaj pacakoj. En sia lingvo ili uzas preskaŭ nur vorto "ku". Kaj tia vorto povas signifi ion ajn. Ankaŭ estas la vorto "kju", kio signifas aĉo. Ankaŭ estas kelke da signifaj vortoj pri lokaj aĵoj: cak, ĉatl, capa, gravicapa, ecih, pepelac, k.t.p.

En franca filmo "Cent mil da jaroj antaŭe" nomo de ĉiuj homoj en tribo estis "Gogi", estas io simila.

Reen al la supro