Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per iOS

de Urho, 2014-decembro-22

Mesaĝoj: 56

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2018-marto-10 06:47:17

Se vi ŝatas QWERTY-klavaro(j)n, vi nuntempe povas uzi ankaŭ SwiftKey-klavaron.

P.S. — La dua (kaj tre bona) alternativo ja estas MessagEase-klavaro, bv. vidi mian profilan bildon. Mi uzas ĝin jam tri jarojn. ridulo.gif

Grown (Montri la profilon) 2018-marto-10 23:37:58

Metsis:Ankaŭ mi en plu trovas la aplikaĵon ĉe la Apple-a butiko hodiaŭ. Mi jam uzas ĝin. Estas tre bona.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

Metsis (Montri la profilon) 2018-marto-13 11:28:55

Grown:Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.
Ĉar vi insistis...

Esperanta Klavaro de Slava Ŝkljajev estras tre bona, ĉar ĝi:
  • integriĝas en grafikan fasadon de mia poŝtelefono kiel iu ajn klavaro. Ĉi tio eblas rapidan ŝanĝon inter klavarojn (nuntempe mi havas la finnan, la svedan, la germanan, la esperantan kaj la vizaĝetan)
  • funkcias kune kun ĉiuj aliaj aplikaĵoj, t.e. mi povas skribi esperante en Amikumu, en Duolingo, en Evernote, en retumiloj (Safari kaj Opera), teksmesaĝojn...
  • estas stabila, ne kraŝoj
  • ne devias tro multe el la norma qwerty-klavaro, t.e. "q" → "ŝ", "w" → "ĝ", "y" → ŭ, "x" → "ĉ" kaj "," (dekstre de m) → "ĥ"
  • havas anticipantan enigon
Ĝi estas tre taŭga por mi. Nature mi povas citi mian kolegon:

It's up yours, how well it suits you.

ridego.gif

Grown (Montri la profilon) 2018-marto-14 05:51:36

Metsis:

Kiusignife?

Roch (Montri la profilon) 2018-marto-14 06:43:38

externalImage.png

kaj Ĵ dekstre de L lango.gif

Urho (Montri la profilon) 2018-aprilo-01 19:09:12

La mesaĝo estas kaŝita.

Urho (Montri la profilon) 2018-aprilo-20 08:16:49

Urho:Roch, – bedaŭrinde la klavaro de Ludisto ne plu ekzistas en App Store.

Nuntempe eblas elŝuti jenajn klavarojn :
MessagEase (ne-QWERTY)
Esperanta Klavaro de Slava Shklyaev.
SwiftKey (QWERTY ktp.)
Rigardu la Esperanta Klavaron por iOS ĉe App Store.

Urho (Montri la profilon) 2018-aprilo-28 07:56:18

Se vi uzas iOS-aparaton (iPhone aŭ iPad), vi ekde nun havas plian eblon tajpi en Esperanto. La klavaro estas HERO-klavaro (HERO Keyboard), bonvolu vidi ĉe
http://herokeyboard.com/

Ĝi ĵus estis ĝisdatigita al la versio 2.3 kaj ĝi do ricevis ĉiujn ĉapelitajn literojn de Esperanto. ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2018-majo-04 11:39:54

MessagEase-klavaro (versio 4.0.5) estas nun elŝutebla ĉe App Store.
MessagEase:
  • Updated for iOS 11
  • Added Hindi Keyboard
  • Streamlined the gaming screens for smoother operation
Bonvolu vidi la klavaron Esperanto Keyboard (Esperanto-klavaro) ĉe la paĝo: Android Keyboards Online. Esperanto-klavaro en la iOS-versio estas sama. ridulo.gif

glaciurso (Montri la profilon) 2018-junio-01 13:30:17

Antaŭ kelkaj semajnoj la Esperanta Klavaro ne estis elŝutebla el la aplikaĵejo de Apple. Almenaŭ mi ne povis elŝuti ĝin.
Feliĉe mi jam havis ĝin ĉe mia poŝtelefono, sed ne ĉe mia tabulkomputilo.
Nun la apo reaperis, do mi povas tajpi esperantan tekston eĉ ĉe mia iPad.
Koran dankon al S-ro Shklyaev.

Reen al la supro