Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per iOS

de Urho, 2014-decembro-22

Mesaĝoj: 56

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2014-decembro-22 12:12:12

Nun kiam la operaciumo iOS 8 estas lanĉita por iOS-aparatoj, eble ni havos baldaŭ eblon tajpi verajn ĉapelitajn literojn de Esperanto virtuale. Nun ni ja povas tajpi ilin per la ekstera klavaro (kaj per aplikaĵo "Ĝusta klavaro" ), sed tio ne estas ĉiam tre oportuna maniero en poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj.

Mi mem uzas nune en Android-aparatoj MessagEase-klavaron (legu pri la klavaro ĉe la fadeno Tajpado en Esperanto per Android). — Laŭ mia nuna scio, ĝi estos lanĉita por iOS 8 en Januaro 2015.

Eble estas/estos ankaŭ aliaj ebloj?

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-decembro-22 16:55:39

Kio kredigas vin, ke per iOS 8 eblos tajpi la ĉapelajn literojn? Ĉu Apple surprize ekhavas intereson pri Esperanto?

Urho (Montri la profilon) 2014-decembro-22 17:13:26

Fenris_kcf:Kio kredigas vin, ke per iOS 8 eblos tajpi la ĉapelajn literojn? Ĉu Apple surprize ekhavas intereson pri Esperanto?
Bonvolu legi la kampanjo-paĝon "MessagEase: Touch Screen Keyboard of the Future" de MessagEase ĉe Indiegogo.

Urho (Montri la profilon) 2014-decembro-23 12:48:41

Parenteze, en la komenco de Januaro 2011 mi sendis al la firmao Apple la leteron, en kiu mi proponis Esperanto-klavaron laŭ la ĉeĥa klavaro jene:
Urho:Q W E R T Y U I O P
A S D F G H J K L Ŭ
  Z X C V B N M ^

Do, oni skribas kvin ĉapelitajn literojn jene:

c + cirkumflekso (^) → ĉ ; C + cirkumflekso (^) → Ĉ
g + cirkumflekso (^) → ĝ ; G + cirkumflekso (^) → Ĝ
h + cirkumflekso (^) → ĥ ; H + cirkumflekso (^) → Ĥ
j + cirkumflekso (^) → ĵ ; J + cirkumflekso (^) → Ĵ
s + cirkumflekso (^) → ŝ ; S + cirkumflekso (^) → Ŝ
Apple respondis neniel. — Nu, tio povus esti taŭga solvo, se amas QWERTY-klavaron.

P.S.Alia varianto povus esti jena:
Urho:Q W E R T Y U I O P
A S D F G H J K L ^
  Ŭ Z X C V B N M
_ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-01-07

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2014-decembro-23 12:59:57

Urho:… mi sendis al la firmao Apple la leteron, en kiu mi proponis Esperanto-klavaron … Apple respondis neniel …
Kiel surprize!

appleplusy (Montri la profilon) 2014-decembro-24 08:12:08

Mi scias metodon ke tajpi supersignon de Esperanton per iOS. Iru: Settings > General > Keyboard > Shortcuts
Klaku sur la "+" kaj algluu la literon "ĉ" je la "Phrase" kaj tajpu "cx" por "Shortcut". Ripetu ĝi por ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ kaj kelkej ofte uzis vortojn kiel "ĉu","ŝi", "ĝi", "ĉar".

Pardonu por mia malbona esperanto, mi ĵus komencis lerni esperanton.

JK2000m (Montri la profilon) 2014-decembro-29 20:51:30

appleplusy:Mi scias metodon ke tajpi supersignon de Esperanton per iOS. Iru: Settings > General > Keyboard > Shortcuts
Klaku sur la "+" kaj algluu la literon "ĉ" je la "Phrase" kaj tajpu "cx" por "Shortcut". Ripetu ĝi por ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ kaj kelkej ofte uzis vortojn kiel "ĉu","ŝi", "ĝi", "ĉar".

Pardonu por mia malbona esperanto, mi ĵus komencis lerni esperanton.
Jes, tiu ĉi metodo bonege funkcias!

Urho (Montri la profilon) 2014-decembro-31 08:06:22

Dankon @appleplusy! Tio estas nemalbona solvo.

Cetere, en la iPad-tabulkomputilo de mia edzino estas la ekstera klavaro de la firmao Logitech, kiu funkcias ankaŭ kiel kovrilo. Oni povas uzi en ĝi etenditan klavarfasonon (la anglan, la finnan aŭ la norvegan). — En la etenditaj klavarafasonoj ekzistas ankaŭ la Esperantaj literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ.

Tamen, mi kun la granda senpacienco atendas la MessagEase-klavaron por iOS 8.

Urho (Montri la profilon) 2015-januaro-03 15:12:29

En mia smartfono iPhone mi uzas MessagEase-aplikaĵon por la finna kaj la angla ktp. (la versio de la operaciumo ne estas iOS 8). Bedaŭrinde, ĝi ne havas la ĉapelitajn literojn de Esperanto. Do, por Esperanto mi uzas ĝustan klavaron.

Do, mi kun la granda senpacienco atendas la MessagEase-klavaron por iOS 8.

Urho (Montri la profilon) 2015-januaro-04 11:08:24

Informe: La vera Esperanto-klavaro por la smartfono iPhone (la operaciumo: iOS 8) de Chuck Smith estas nun aĉetebla ĉe App Store de Apple. Legu pli ĉi tie!

Legu ankaŭ la intervjuon de Chuck Smith ĉe la bulteno Libera folio:ĝisdatigita: 2015-01-05

Reen al la supro