Al la enhavo

Mi petas tradukon franclingvan.

de Novico Dektri, 2008-januaro-05

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-januaro-05 02:18:59

Saluton estimataj! Ĉu iu bonvolus traduki tion ĉi en la francan por mi?

Esperanto estas miraklo lingvistika. Kreita antaŭ pli ol jarcento por servi kiel internacia pontlingvo, Esperanto ne donas maljustan avantaĝon al parolantoj de la dominantaj lingvoj, sed permesas al ĉiuj komuniki sur neŭtrala fundamento. Des pli bone: eblas ĝin regi multege pli rapide ol aliaj lingvoj danke al ĝia esprimpova, senescepta strukturo. Venu rompi la lingvan barilon!

Multajn elkorajn dankojn!

Benjameno

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-05 04:50:13

Novico Dektri:Esperanto ne donas maljustan avantaĝon al parolantoj de la dominantaj lingvoj
Esperanto donas avantaĝon al hindeŭropaj lingvoparolantoj. Ĉinoj ekzemple opinias, ke Angla estas pli facila por ili ol Esperanto.

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-januaro-05 05:05:20

Dankon pro via kontribuo- tamen bedaŭrinde la supra paragrafo estas celita varbi neesperantistojn kanadajn al nova kurso subtenanta de la Kanada Esperanto Asocio,kaj estus malfacile ĝuste inkluzivi ĉiujn prilingvajn informojn en la reklamafiŝoj. Mi tute konscias pri la evidenta maljusteco- sed mi ne kreis tiun ĉi fadenon por iniciati debaton.

BeRReGoN (Montri la profilon) 2008-januaro-05 08:56:33

rosto: Ĉinoj ekzemple opinias, ke Angla estas pli facila por ili ol Esperanto.
Ĉu vere? Mi opiniis la malo.

Pino (Montri la profilon) 2008-januaro-05 09:16:27

L’espéranto est un miracle linguistique, créé il y a plus de cent ans, il ne procure pas d’avantages injustes aŭ locuteurs d’une langue dominante mais il permet à tous de communiquer sur une base neutre. Et mieŭ, il est maitrisé plus rapidement qu’une autre langue grâce à sa capacité d’expression et sa structure sans exception. Venez rompre la barrière des langues.

BeRReGoN (Montri la profilon) 2008-januaro-05 09:24:35

Esperanto estas miraklo lingvistika. Kreita antaŭ pli ol jarcento por servi kiel internacia pontlingvo, Esperanto ne donas maljustan avantaĝon al parolantoj de la dominantaj lingvoj, sed permesas al ĉiuj komuniki sur neŭtrala fundamento. Des pli bone: eblas ĝin regi multege pli rapide ol aliaj lingvoj danke al ĝia esprimpova, senescepta strukturo. Venu rompi la lingvan barilon!

L'espéranto est un miracle linguistique. Créé il y a plus de cent ans pour servir comme langue internationale (aŭ: langue pont entre les nations), l'espéranto ne donne pas d'avantage injuste au-x locuteurs des langues dominantes, mais permet à tous de communiquer sur une base neutre. Mieu-x encore: C'est possible de l'assimiler beaucoup plus rapidement que les autres langues, grâce à sa structure flexible et sans exception. Viens rompre la barrière de la langue.

Mia traduko ne estas perfekta, mi estas komencanto en Esperanto. Estas "-x" en la vorto "mieŭ" kaj "aŭ" ĉar u kun x rezultas ŭ.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-05 15:17:56

BeRReGoN traduko rajte ligas "esprimpova" kaj "strukturo":
grâce à sa structure flexible et sans exception

Tiun aspekton ne enfrancigis Pino.

Sed mi ne uzus "flexible"... eble "expressivement vigoureuse"

En la traduko de BeRReGoN mi ankaŭ anstataŭus...
- "C'est possible" per "il est possible" (notu, ke mi ankaŭ forigis la majusklon...)
- "Viens" (en la lasta frazo) per "Venez" (Escepte se oni celas la mesaĝon al dekjaraĝuloj; ja estas infaniga legi "Viens")

Pino rajte uzis "la barrière des langues" anstataŭ "de la langue".

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-05 15:33:23

Mia propono, do:

Esperanto estas miraklo lingvistika. Kreita antaŭ pli ol jarcento por servi kiel internacia pontlingvo, Esperanto ne donas maljustan avantaĝon al parolantoj de la dominantaj lingvoj, sed permesas al ĉiuj komuniki sur neŭtrala fundamento. Des pli bone: eblas ĝin regi multege pli rapide ol aliaj lingvoj danke al ĝia esprimpova, senescepta strukturo. Venu rompi la lingvan barilon!

L'espéranto est un miracle linguistique. Créé il y a plus de cent ans dans le but d'offrir un pont linguistique entre les nations, l'espéranto ne donne pas d'avantage injuste aŭx locuteurs des langues dominantes, mais permet plutôt à tous de communiquer sur une base neutre. Mieŭx encore: il est possible de le maîtriser beaucoup plus rapidement que d'autres langues, grâce à sa structure expessivement vigoureuse et dénudée d'exceptions. Venez rompre la barrière des langues! [Apprenez l'espéranto!] lango.gif

Meŝig (Montri la profilon) 2008-januaro-05 16:16:38

rosto:Ĉinoj ekzemple opinias, ke Angla estas pli facila por ili ol Esperanto.
Mi jam legis multajn ĉinajn atestojn, kiuj deklaris, ke esperanto estas multege pli facila ol la angla por ĉinlingvanoj.
Mi konsilas legi tion:

http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/c...

novatago (Montri la profilon) 2008-januaro-30 14:01:49

rosto:...Ĉinoj ekzemple opinias, ke Angla estas pli facila por ili ol Esperanto.
Kompreneble tiu dependas de la konkreta geĉinano sed laŭ mi (ankaŭ iam mi legis ion pri tiu afero) tiu ne estas vera kaj ne povas esti vera ĉar la angla havas malregulaĵojn kaj la pronunciado estas kompare senlima pli malfacila (kvankam por ĉinanoj, ambaŭ estas tre malfacilaj). Laŭ mi, se iu ĉinano diras tion estas ĉar sia esperanta instruisto ne parolas sufiĉe bone la ĉinan. Kompreneble, neniu provus instrui la anglan al la ĉinanoj sen paroli bone la ĉinan (almenaŭ tio estus tre stranga provo). Ankaŭ estas gravaĵo, esti bona instruisto ne ĉiu scias kiel instrui, eĉ Esperanto.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro