Al la enhavo

Simpla ideo

de SEN7759, 2015-junio-20

Mesaĝoj: 150

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-februaro-24 19:08:22

morico:Dankon pro la laboro. Kiel ĝin diskonigi?

https://cloud.mail.ru/public/4f6Z/25rZwMaoP (la lernolibro en angla)

https://cloud.mail.ru/public/4uVm/52DoTQzy8 (en rusa)

https://cloud.mail.ru/public/5s11/2xgmpZ6iy (en ukraina)
SEN7759:3.Traduku en aliajn lingvojn
Ĉu estas specifa tradukejo pri tiu dokumento?

SEN7759 (Montri la profilon) 2021-februaro-25 05:39:16

SEN7759 (Montri la profilon) 2021-marto-24 12:57:32

Kiel ni povos kalkuli la nombron de aktivaj esperantistoj? Ni en ĉiuj retejoj konsilu al esperantistoj registriĝi en lernu.net (nun estas 325030 esperantistoj ĉi tie). Ĝis la fino de la jaro ni scios la nombron de aktivaj esperantistoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-marto-25 17:05:59

SEN7759:Kiel ni povos kalkuli la nombron de aktivaj esperantistoj? Ni en ĉiuj retejoj konsilu al esperantistoj registriĝi en lernu.net (nun estas 325030 esperantistoj ĉi tie). Ĝis la fino de la jaro ni scios la nombron de aktivaj esperantistoj.
Kial tio funkcius?
Ni imagu, ke estas 10 000 aktivaj esperantistoj, kaj ke 40% el ili jam registriĝis en lernu.net. Tiam ni malprave kredus, ke estas nur 6 000 aktivaj esperantistoj ĉar la 4 000 aliaj ne povis reregistriĝi.

SEN7759 (Montri la profilon) 2021-marto-25 19:50:37

Jam ĉi tie estas ĉirkaŭ 325050 aktivaj esperantistoj.
La registriĝo ĉi tie estas jam la aktiveco.

sendiulo (Montri la profilon) 2021-marto-26 07:52:41

SEN7759:Jam ĉi tie estas ĉirkaŭ 325050 aktivaj esperantistoj.
La registriĝo ĉi tie estas jam la aktiveco.
Mi tiel ne opinias. Aktivaj estas nur tiuj, kiuj efektive lernas Esp-n. Ja estas multaj, kiuj nur, probable, provas lerni, sed ĉesas.
Ĉu ne pli bone rigardi laŭ enreto kaj progreso je steloj? kvankam, verŝajne, malfacile tiel kalkuli.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-marto-30 12:10:49

Miasupoze, ne indas iluziiĝi pri la nombro "325030".
Se čiuj tiuj registritaj personoj vizitus la forumon almenaŭ unufoje en semajno aŭ eč en monato, ĉi-okaze plimulto da fadenoj havus milionojn da montroj.

SEN7759 (Montri la profilon) 2021-marto-30 14:39:52

Sed tio povos ŝanĝiĝi... k ni ŝanĝos ĉi tion (nun jam 325305)

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-30 15:59:44

sendiulo:Ĉu ne pli bone rigardi laŭ enreto kaj progreso je steloj? kvankam, verŝajne, malfacile tiel kalkuli.
Ekz. IgorSokoloff havas nur unu stelon, sed neniu aliaj aktivaj uzantoj de Lernu dubos, ke li estas aktiva ĉi tie.

sendiulo (Montri la profilon) 2021-aprilo-04 05:12:55

Aktiva uzanto ĉi-momente estas tiu, kiu dum lastaj 7 tagoj havas unu aŭ pli stelojn kaj unu aŭ pli ensalutojn. Iel tiel. Administranto pli bone scias.

Reen al la supro