Al la enhavo

Simpla ideo

de SEN7759, 2015-junio-20

Mesaĝoj: 150

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-23 20:53:17

Alivorte, ni ne estas silentema kontraŭe, ni estas simplaj eraremaj laborantoj. Zamenhof pardunu nin.

Post longa migrado sur dorna la voj'
minacis nin ondoj de l'maro,
sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj'
al verda haven' de l' homaro (Grabowski)

Miland (Montri la profilon) 2015-julio-03 12:15:40

SEN7759:.. Simpla ideo..krei altkvalitan bazan lernolibron (< 100 paĝoj), kiu havos fiksan optimuman aron da morfemoj
(ekzemple, 850..
Tia estas la Unua Libro, jam eldonita en diversaj lingvoj, kaj kiu sufiĉis por la Unua Universala Kongreso. ridulo.gif

SEN7759 (Montri la profilon) 2015-julio-03 13:42:23

Miland:
SEN7759:.. Simpla ideo..krei altkvalitan bazan lernolibron (< 100 paĝoj), kiu havos fiksan optimuman aron da morfemoj
(ekzemple, 850..
Tia estas la Unua Libro, jam eldonita en diversaj lingvoj, kaj kiu sufiĉis por la Unua Universala Kongreso. ridulo.gif
Chi tio devos esti pli moderna kaj detala, ol la Unua Libro.

Ekz. telefono, televido, interreto, komputilo ktp.

mkj1887 (Montri la profilon) 2015-septembro-28 22:45:53

Lakiro:Restis la plej simpla tasko - trovi spertajn esperantistojn, dezirantajn krei la lernolibron. ridulo.gif
Mi jam delonge entreprenadis ion tiaspecan, nome, senkopirajtajn artikolojn en Esperanto pri la matematiko, kaj pri la angla: http://www.public-domain-materials.com/

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-septembro-29 01:53:34

Antaŭ longa tempo ekzistis malgrandaj libroj nomataj "Ŝlosilo". Ili ekzistis en multaj lingvoj. Oni metis ilin kune kun letero verkita en Esperanto kaj forsendis ilin. La ideo estis ke la ricevonto/ricevinto povus konsulti la ŝlosilon kaj tiel traduki la leteron.

sproshua (Montri la profilon) 2015-septembro-29 03:20:27

robbkvasnak:Antaŭ longa tempo ekzistis malgrandaj libroj nomataj "Ŝlosilo". Ili ekzistis en multaj lingvoj. Oni metis ilin kune kun letero verkita en Esperanto kaj forsendis ilin. La ideo estis ke la ricevonto/ricevinto povus konsulti la ŝlosilon kaj tiel traduki la leteron.
mi ŝatas tion! eble mi skribos leteron kaj "ŝlosilon" por mia frato. lin iomete interesas E-o.

SEN7759 (Montri la profilon) 2015-septembro-29 07:31:47

mkj1887:
Lakiro:Restis la plej simpla tasko - trovi spertajn esperantistojn, dezirantajn krei la lernolibron. ridulo.gif
Mi jam delonge entreprenadis ion tiaspecan, nome, senkopirajtajn artikolojn en Esperanto pri la matematiko, kaj pri la angla: http://www.public-domain-materials.com/
Bone, sed pli bone krei analogon arxiv.org
aux skribadi artikolojn en E-o k meti tien.

SEN7759 (Montri la profilon) 2015-oktobro-05 10:05:11

En “Lingvo — Stilo — Formo” (1931, p. 51-52) K. KALOCSAY skribis:

Devas ekzisti limita vortprovizo, la trunko de la lingvo. Ĉiu, kiu volas uzi la lingvon nur por ĉiutagaj bezonoj, devas koni ĉi tiun lingvo-trunkon, sed ne bezonas nepre koni pli multe. Ĉiu, kiu volas esti certa pri tio, ke oni lin komprenos, devas uzi nur ĉi tiun trunkan vortprovizon, alie li riskas miskomprenon. Sekve, ĉiuj lernolibroj devas enhavi ĉi tiun vortprovizon, sed nenion pli.
Kaj ĉi tiu principo tute ne estas speciale kaj ekskluzive Esperanta; tute la saman ni trovas ankaŭ en la lerno de la naciaj lingvoj. Ja en ĉiu natura lingvo oni povas distingi ĉi tiun vulgaran vortprovizon, konsistantan el la ĉiutage uzataj vortoj. Ĝin enhavas la bonaj lernolibroj; post ĝia funda ellerno, oni jam povas kompreni kaj sin komprenigi, eĉ flue interparoli kaj korespondi pri ordinaraj temoj. Kaj se iu per sia gepatra lingvo parolas al fremdulo, li ja instinkte parolas “pli simple”, t.e. li uzas nur ĉi tiun vortprovizon. Sed certe neniu pretendas, sciante sole ĝin, kompreni senmanke la literaturajn ĉefverkojn de la respektiva lingvo; ĉiu, tute kompreneble, konsultas por tio bonan vortaron, kaj tiel, dum lego, iom post iom li kompletigas sian lingvokonon.”

La simpleco de Esperanto ne estas uzata sufiĉe. Simpla ideo.
1. Spertaj esperantistoj devos krei altkvalitan bazan lernolibron (< 100 paĝoj),
kiu havos fiksan optimuman aron da morfemoj
(ekzemple, 900 http://lernu.net/forumo/temo/16776
. Por facila komunikado en diversaj simplaj situacioj) kaj optimuman gramatikon (Analogo de la Unua Libro. Normo).
2. La lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE).
3. Oni tradukos la lernolibron en aliajn lingvojn, konsiderante la specifajn detalojn de chiu lingvo k metodikojn.
4. La lernolibro devos havi la liberan licencon (kaj devos havi dosierojn (pdf, txt)).
5. Chiuj esperantistoj vaste reklamos la lernolibron.

#EsperantoLives

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-junio-06 19:29:45

***

Koracio (Montri la profilon) 2018-junio-09 09:58:30

Laŭ Zipfa leĝo la plej oftaj vortoj faras la plimulton de tekstojn, ekzemple en naciaj lingvoj la plej ofta 3000 86%. En Esperanto, oni bezonas tre malpli da vortojn, ĝi estas en skribo 500 radikoj, kaj en parolo, plus malpli ol 100. Tiuj faras ĉiun tekston kompreneble, kaj oni povas lerni vortojn memstare en liaj favorataj temoj.

Reen al la supro