Al la enhavo

Simpla ideo

de SEN7759, 2015-junio-20

Mesaĝoj: 150

Lingvo: Esperanto

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-junio-09 10:43:44

Baza lernolibro. Postuloj
0. Enkonduko: konvinkoj, reklamoj, informoj; la interna ideo.
1. La baza lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE), ALTKVALITAN dezajnon k enhavon.
2. La lernolibro devos havi la optimuman parton de la akademia vortaro.
Ĉirkaŭ 900 morfemoj por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo (Ofteco de morfemoj;
Relativa sendependeco (kompromiso kun la ofteco); scienca argumentado; 500 morfemoj ne estas sufiĉaj
por tio (ankoraŭ kaj el tio sekvas, ke la lernintoj forir(as/os))).
3. Scienca argumentado pri partoj de la gramatiko; pri metodaro, ekzemploj, ekzercaro.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-junio-09 11:38:14

Se oni ellernas Esperanton li aŭ ŝi vidas, ke ne temas pri simpla ideo kontraŭe, ege kompleksa ideo. ridulo.gif

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-junio-09 11:50:29

Sed scienca argumentado ne estos en la lernolibro ridulo.gif Ĝi estos necesa nur por la kreado ĝin.

Tio estos certe bonege ridulo.gif

abc_vz (Montri la profilon) 2018-junio-09 16:31:15

SEN7759:
Ĉirkaŭ 900 morfemoj por elementa klero...
Kiuj el viaj 900 morfemoj estas unuaj 250-300 por komencantoj?

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-junio-09 18:14:45

Por komencantoj 194+326+60=580.

abc_vz (Montri la profilon) 2018-junio-10 17:15:03

Evgenij!
Mi volas provi krei Anki-kolektojn, por ke ruslingvaj homoj povu lerni Esperantajn vortojn.
Ĉu vi permesos al mi uzi viajn ideojn?

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-junio-10 18:25:48

Jes, certe. Mi estos ĝoja pri tio.

abc_vz (Montri la profilon) 2018-junio-10 23:36:45

Bonege, dankon!

Vinisus (Montri la profilon) 2018-junio-11 12:30:02

Ekzistas du specoj de esperantistoj: Multaj eternaj lernantoj, dum kelkaj flue parolas.

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-junio-11 14:02:55

Do oni necesos fari bonegan FACILAN|bazan aktualan lernolibron por plimulto (por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo).

Reen al la supro