Al la enhavo

Simpla ideo

de SEN7759, 2015-junio-20

Mesaĝoj: 150

Lingvo: Esperanto

abc_vz (Montri la profilon) 2018-septembro-22 18:49:16

Некоторые суффиксы почему-то вместе с окончаниями (Kelkaj sufiksoj ial estas kun finaĵoj):
28 sufiksoj: -ad-, -aĵo,-ano,-aro, -eco,-ejo,-estro, -ido,-ilo,-ino,-ismo, -isto,-ujo,-ulo, -ebla,-ema, -end-, -inda,-obla,-ona,
-igi,-iĝi, -eg-,-et-, -um-. -er- -aĉ- -op-

В заблуждение это не вводит, но лучше так(Tio ne miskomprenigas, sed pli bone estas tiel):
28 sufiksoj: -ad-, -aĵ-,-an-,-ar-, -ec-,-ej-,-estr-, -id-,-il-,-in-,-ism-, -ist-,-uj-,-ul-, -ebl-,-em-, -end-, -ind-,-obl-,-on-,
-ig-,-iĝ-, -eg-,-et-, -um-. -er- -aĉ- -op-

abc_vz (Montri la profilon) 2018-septembro-22 19:34:42

SEN7759:Vidu

http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/...
Tie estas eraro. Sufikso kune kun finaĵo ne estas fufikso.

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-septembro-22 19:49:14

Vi ne komprenas la ideon

abc_vz (Montri la profilon) 2018-septembro-22 19:53:50

SEN7759:Vi ne komprenas la ideon
Mi komprenas ĉion. Temas pri kvalito de sufikso.

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-septembro-22 20:01:08

Tio ne gravas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-septembro-23 08:49:01

Tio ne gravas, nur se vi taksas viajn mesaĝojn seninteresaj. Tiukaze, kial skribi ilin? Se vi esperas, ke aliaj homoj adoptu viajn ideojn kaj citu viajn tekstojn, prefere vi korektu ilin.

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-septembro-23 12:02:55

1. Diru tion al la akademianoj ridulo.gif. Legu de René de Saussure.
"24 sufiksoj:
14 substantivaj: -ado2), -aĵo, -ano, -aro,
-eco, -ejo, -estro,
-ido, -ilo, -ino, -isto, -ismo,
-ujo, -ulo.
5 adjektivaj: -ebla, -ema, -inda,
-obla, -ona.
3 verbaj: -adi2), -igi, -iĝi." http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/...

2. La sufiksoj estos skribitaj en la lernolibro alimaniere.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-septembro-24 07:38:58

Mi faris tian liston, en epoko kiam oni ne disponis pri personaj komputiloj, per skribmaŝino kaj fotokopioj. Mi volis ankaŭ provi ke esperanto estas simpla lingvo, ĉar la bazaj elementoj de la lingvo (gramatiko+ morfemlisto) povas esti presitaj sur nur A4 folio (21 * 29.7 cm). La BRO listoj miascie ankoraŭ ne ekzistis , do mi kreis mem liston, ordigante la vortojn laŭ temo, ex:
-Tempo
--tago, lundo, mardo, merkredo...
--monato, januaro, februaro, marto...
--sezono, printempo, somero, aŭtumno...
mateno, post-tagmezo, vespero, nokto
horo, minuto, sekundo, jaro, momento
- Koloro, blua, ruĝa, flava...
- Nombro, unu, du, tri...
Nuntempe tia listo povas esti disdonata per simpla kopigluo.

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-24 09:47:17

Altebrilas:Mi volis ankaŭ provi ke esperanto estas simpla lingvo, ĉar la bazaj elementoj de la lingvo (gramatiko+ morfemlisto) povas esti presitaj sur nur A4 folio (21 * 29.7 cm).
Simpleco estas ege dependa de, kiu estas onia denaska lingvo aŭ kiujn aliajn lingvojn oni posedas. Por rigardi E-on kiel "simpla" praktike bezonas, ke oni jam posedas iun alian hindoeŭropan lingvon.

Reen al la supro