Al la enhavo

Simpla ideo

de SEN7759, 2015-junio-20

Mesaĝoj: 150

Lingvo: Esperanto

SEN7759 (Montri la profilon) 2015-junio-20 14:32:13

La simpleco de Esperanto ne estas uzata sufiĉe. Simpla ideo.
1. Spertaj esperantistoj devos krei altkvalitan bazan lernolibron (< 100 paĝoj),
kiu havos fiksan optimuman aron da morfemoj
(ekzemple, https://lernu.net/forumo/temo/16776
Por facila komunikado en diversaj simplaj situacioj) kaj optimuman gramatikon (Analogo de la Unua Libro. Normo).
2. La lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE).
3. Oni tradukos la lernolibron en aliajn lingvojn, konsiderante la specifajn detalojn de chiu lingvo k metodikojn.
4. La lernolibro devos havi la liberan licencon (kaj devos havi dosierojn (pdf, txt)).
5. Chiuj esperantistoj vaste reklamos la lernolibron.

Vidu. https://vk.com/topic-42815027_42344627

SEN7759 (Montri la profilon) 2015-junio-20 18:01:24

Devas esti unu baza normo (scienca).

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-20 19:25:51

De komenco Esperanto ŝajnas simpla, sed nur ŝajnas, ĉar por ke oni parolu kaj skrbu ĝin sen eraroj postulas multe da tempo, krom se temos pri geneula homo.

SEN7759 (Montri la profilon) 2015-junio-23 18:25:51

En multaj diversaj lernolibroj de Esperanto estas diversaj partoj da gramatiko, aroj da morfemoj, metodikoj. Kaj tio estas bona. Sed Esperanto estas planlingvo kun la Fundamento kaj la BRO.
Do la bazan lernolibron (kun la 1-4 ecoj. Analogo la Unua Libro) oni povos krei.
1. Tio havigos bazan normon kaj preventos dialektojn.
2. Oni povos pli facile dissendi kaj pli vaste reklami ghin.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-23 18:49:11

SEN7759:En multaj diversaj lernolibroj de Esperanto estas diversaj partoj da gramatiko, aroj da morfemoj, metodikoj. Kaj tio estas bona. Sed Esperanto estas planlingvo kun la Fundamento kaj la BRO.
Do la bazan lernolibron (kun la 1-4 ecoj. Analogo la Unua Libro) oni povos crei.
1. Tio havigos bazan normon kaj preventos dialektojn.
2. Oni povos pli facile dissendi kaj pli vaste reklami ghin.
Sed por paroli kaj skribi sen eraroj... jen estas la problemego.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-23 19:46:23

Vinisus:Sed por paroli kaj skribi sen eraroj... jen estas la problemego.
Kara Vinisus, vi estas iomete modesta. ridulo.gif

SEN7759:1. Tio havigos bazan normon kaj preventos dialektojn.
Mi ne komprenar je kius dialektos vi aludar. ridulo.gif

Samnomulo, ĉu ne taŭgas kutimaj lernobroŝuroj kaj vortaroj? Ĉu ne sufiĉas partoprenado en diversaj interkomunikadoj?
Al mi ŝajnas ke diversaj homoj tre distingiĝas laŭ propra vortrezervo. Iu preferas uzi kuirejan lingvon, iu preferas la aristokratan. Por ke esprimu sian penson, ĉiu homo aplikos diferencajn terminojn. Vi do proponas doni al lernantoj bazon de morfemoj kiun vi opinias normo. Sed ne ĉiam normo de unu homo koincidas kun vortrezervo de alia homo. Ĉikaze ni estas devigitaj percepti fremdan paroladon kaj paralele studi novajn radikojn (se vi aludas je radikoj).
Se mi ion ne komprenis pri via ideo, bonvolu ekspliki al mi ankoraŭfoje. Kun estimo!

Vinisus (Montri la profilon) 2015-junio-23 20:05:05

Lakiro:
Vinisus:Sed por paroli kaj skribi sen eraroj... jen estas la problemego.
Kara Vinisus, vi estas iomete modesta. ridulo.gif
Ne, kara amiko, kelkfoje mi faras teruraĵon kontraŭ Esperanto. ridulo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-23 20:24:49

Vinisus:
Lakiro:
Vinisus:Sed por paroli kaj skribi sen eraroj... jen estas la problemego.
Kara Vinisus, vi estas iomete modesta. ridulo.gif
Ne, kara amiko, kelkfoje mi faras teruraĵon kontraŭ Esperanto. ridulo.gif
Nu ni de tempo al tempo faras erarojn. ridulo.gif Ne faras ilin nur silentuloj! Alivorte: ne eraras tiu, kiu nenion faras. ridulo.gif

SEN7759 (Montri la profilon) 2015-junio-23 20:45:24

La lernolibro devos havi la optimuman/minimuman parton de la akademia vortaro (Chiu bone scios la parton)

Lakiro (Montri la profilon) 2015-junio-23 20:51:06

Restis la plej simpla tasko - trovi spertajn esperantistojn, dezirantajn krei la lernolibron. ridulo.gif

Reen al la supro