Ankaŭ mi estas komencanto
by Terurĉjo, January 28, 2008
Messages: 48
Language: Esperanto
Filu (User's profile) January 29, 2008, 6:56:21 PM

Terurĉjo (User's profile) January 29, 2008, 11:32:31 PM
RiotNrrd:Stulta akuzativo.Bonŝance, mi trafis denaskan lingvon, kiu havas akuzativon kaj tre liberan vortordon.
Sed ne bedaŭru, estimata!
Vi trafis landon.
Achnaton (User's profile) January 30, 2008, 7:49:59 AM
RiotNrrd:"Kia nomo havas vin?", kiu sonas pli bone al mi.Kiamaniere nomo povus havi min? Mi povas havi nomon, ne nomo min, laŭ mi.

Terurĉjo (User's profile) January 30, 2008, 8:51:51 AM
Ankaŭ via gepatra lingvo havas akuzativon kaj tre liberan vortordon.
Filu (User's profile) January 30, 2008, 6:50:32 PM
Mia nomo estas vorto, kaj Filu estas tiu vorto (aŭ, elipse: "Mia nomo estas la vorto Filu"... aŭ eĉ pli elipse: "Mia nomo estas Filu")
Ĉu defendeblas tiu interpreto?
mnlg (User's profile) January 30, 2008, 7:21:19 PM
Filu:Ĉu defendeblas tiu interpreto?Aŭ, elipse: "ĉu interpreto?"

Filu (User's profile) January 30, 2008, 7:50:16 PM
mnlg:ĉu interpreto?Ĉu mie komprenindus ke ne?
mnlg (User's profile) January 30, 2008, 7:56:16 PM
Filu:Ĉu mie komprenindus ke ne?Mi ne tiom konvinkiĝas. Ĉu kutime vi devas antaŭsupozi tiom da simpligoj por kompreni funkciadon de esperanto? Se kutime ne, do mi vidus ĉi tiun kiel escepton, kaj mi ne ŝatus fari tion.
Terurĉjo (User's profile) January 30, 2008, 7:56:45 PM
Mi supozas ke vi respondus aŭ homo aŭ ĵonglisto aŭ Filu aŭ kanadano aŭ kunglaciurs-vojaĝanto, ĉar ĉiuj ĉi vortoj estas priskriboj diversflankaj de persono, bone konata inter lernu-uzantoj kiel Filu.
Eble tio estas ia kanadismo, sed mi entute ne komprenas la signifon de l'vorto "elipse" koncerne la temon.
Terurĉjo (User's profile) January 30, 2008, 8:02:31 PM
Mi ne insistas tujan respondon. Pripensu bone.