Al la enhavo

Ankaŭ mi estas komencanto

de Terurĉjo, 2008-januaro-28

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-30 20:19:39

Terurĉjo:Filu, kion vi respondus al la demando: "Kio vi estas?"
Mi supozas ke vi respondus aŭ homo aŭ ĵonglisto aŭ Filu aŭ kanadano aŭ kunglaciurs-vojaĝanto, ĉar ĉiuj ĉi vortoj estas priskriboj diversflankaj de persono, bone konata inter lernu-uzantoj kiel Filu.
Ankaŭ mi kredas, ke tiel respondus mi.
Terurĉjo:Eble tio estas ia kanadismo, sed mi entute ne komprenas la signifon de l'vorto "elipse" koncerne la temon.
ReVo proponas, interalie, ĉisekvonta difino de elipso:
Forigo de unu aŭ kelkaj vortoj, kiujn oni ne juĝas nepre necesaj por la kompreno.

Mi pensis, ke "elipse" uzeblas por pli malpli signifi "uzante elipson". Eble ne pravis mi???

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-30 20:29:19

Tutcerte, pravas vi!!
Ol mi plie spertis vi, ReVon legadinte!

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-30 21:05:21

mnlg:..."mia nomo estas simbolo kiu kontribuas al determino de mi")

Helpu min: kiel alie vi demandus por havi tiun respondon? Ni jam scias ke por havi la nomon ni povus jam uzi "kiu" kaj "kiel". Por havi tiun respondon, tamen, estas laŭ mi nur "kio". Mi do konsentas al tio, ke ni lasu vorton "kio" por tiu celo nur.
- Kiel vi nomiĝas?
- Per vorto, kiu al homoj indikas, ke temas pri mia persono kaj ne pri aliaj.
-------
- Kiu estas via nomo?
- El ĉiuj alvokiloj kaj aludiloj, per kiuj oni celas indiki ke temas pri mi, mia nomo estas tiu indikilo vorta, kiun elektis tiucele por mi miaj gepatroj mallonge post mia naskiĝo.
-------
Kara mnlg, mi esperas, ke ne lacigas vin mi per harkvaronigadoj miaj, sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ "kiu" kaj "kiel" povas respondiĝi alimaniere, ol per la dezirata informo, miakaze "Filu".
Amike

mnlg (Montri la profilon) 2008-januaro-30 21:24:06

Filu:Kara mnlg, mi esperas, ke ne lacigas vin mi per harkvaronigadoj miaj
(vorto "saĝumi" bone tradukas la diron, kiun vi mencias)

Vi ne lacigas min.
sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ "kiu" kaj "kiel" povas respondiĝi alimaniere, ol per la dezirata informo, miakaze "Filu".
Mi neniam disputis tion.

Mi simple montris la fakton, ke kutime demandoj kiuj komenciĝas per "kio estas...?" respondiĝas per klarigoj, ne per determinoj. Male, demandoj kiuj komenciĝas per "kiu estas...?", respondiĝas kutime per determinoj. Mia opinio estas, ke bezoniĝas vere, vere granda kaj grava kialo, por inversigi tiun kutimon por tiu nura kazo. Ĝis nun mi ne trovis.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-30 22:12:33

mnlg:kutime demandoj kiuj komenciĝas per "kio estas...?" respondiĝas per klarigoj, ne per determinoj. Male, demandoj kiuj komenciĝas per "kiu estas...?", respondiĝas kutime per determinoj.
Ĉu ne klarigas la situacion mencii ke mia nomo estas "Filu"? Tio estas tre konstanta, fidinda, stabila ŝtato de mia nomo, kaj mi sincere kredas, ke daŭre samsamos ĝi, samkiel hundoj estos hundoj.

Kio estas via hundo? Ĝi estas pudelo → klarigas, ke la pridemandita hundo estas pudelo (ne necese la nura pudelo, sed tamen unu el ili, ĝi estas ano de la Granda Pudelaro).
Kio estas via nomo? Ĝi estas Filu → klarigas, ke la pridemandita nomo estas Filu (ne necese la nura Filu, sed tamen unu el ili, mi estas ano de la Granda Filu-nomitularo lango.gifsenkulpa.gif ).

Ĉu vi ne opinias, ke ne estas malsamo inter la du ekzemploj? (Bonvolu pardoni la nean demandon okulumo.gif )

mnlg (Montri la profilon) 2008-januaro-30 23:47:15

Filu:Kio estas via hundo? Ĝi estas pudelo → klarigas, ke la pridemandita hundo estas pudelo
Mi kredas ke mi baldaŭ ĉesos respondi, ĉar ŝajnas al mi ke mi ĉiam diras la samajn aferojn, kaj tio nur signifas ke malgraŭ la multaj provoj mi ne kapablas klarigi min (do, ne indas plu respondi), aŭ ke oni tute ne legas tion kion mi skribas (do, ne indas plu respondi) ridulo.gif

Tamen: via respondo, "ĝi estas pudelo" ne klarigas, sed determinas. Vi ne priskribas kio estas hundo. Vi donas ekzemplon de hundo. Sur ĉi tia distingo baziĝas mia tuta opinio.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-31 01:25:11

mnlg:Mi kredas ke mi baldaŭ ĉesos respondi, ĉar ŝajnas al mi ke mi ĉiam diras la samajn aferojn, kaj tio nur signifas ke malgraŭ la multaj provoj mi ne kapablas klarigi min (do, ne indas plu respondi), aŭ ke oni tute ne legas tion kion mi skribas (do, ne indas plu respondi) ridulo.gif
Al vi mi pardonpetas pro dirigi al vi ĉiam la saman aferon. Mi ja legas viajn mesaĝojn, kaj komprenas, aŭ almenaŭ komprenetas, viajn argumentojn, sed plu mie restas kredo, ke ne tiel malbonegas uzi "Kio estas via nomo?" por scii ies nomon.
mnlg:Tamen: via respondo, "ĝi estas pudelo" ne klarigas, sed determinas. Vi ne priskribas kio estas hundo. Vi donas ekzemplon de hundo. Sur ĉi tia distingo baziĝas mia tuta opinio.
Kaj do ne rekomendindas laŭ vi tiel respondi, ĉu mi komprenis?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-februaro-01 04:57:44

Filu:
- Kiel vi nomiĝas?
- Per vorto, kiu al homoj indikas, ke temas pri mia persono kaj ne pri aliaj.
-------
- Kiu estas via nomo?
- El ĉiuj alvokiloj kaj aludiloj, per kiuj oni celas indiki ke temas pri mi, mia nomo estas tiu indikilo vorta, kiun elektis tiucele por mi miaj gepatroj mallonge post mia naskiĝo.
-------
Kara Filu, mi pensas ke via respondo al "Kiel vi nomiĝas" estas malprava. Nomiĝi jam signifas "per vorto". Tial, al la demando "Kiel vi nomiĝas" oni ne devas respondi per la sama afero. Tamen, oni povas respondi: Mi nomiĝas laŭ la dato kiam mi naskiĝis. (Pri la maniero)
Kaj pri la dua respondo... Bone, via respondo estas "Mia nomo estas la indikilo vorta el ĉiuj alvokiloj kaj aludiloj, per kiuj...", kio estas la difino. Fakte, se oni demandus "Kiu el ĉiuj alvokiloj kaj aludiloj, per kiuj oni celas indiki ke temas pri vi, estas la indikilo vorta?",kvankam la demando estas stranga, vi povas respondi "Mia nomo".

Fakte, "Kiu nomo estas via nomo?" estas la plena demando kaj "Kiu estas via nomo?" estas nur ĝia elipsformo, ĉar sola "kiu" estas por homo, sed homo ne estas nomo. Tamen, la malelips-formo de "Kiu estas via nomo?" ankaŭ povas esti "Kiu el... estas via nomo?" dependante de la situacio.

Laŭ mi, "kio", en demando, povas signifi "kiu afero" kaj eĉ "kiu *"(* estas vorto), do mi pensas ke "Kio estas via nomo?" estas bona.

(Mia cerbo jam konfunziĝis nun.)

mnlg (Montri la profilon) 2008-februaro-01 09:35:05

黄鸡蛋:Nomiĝi jam signifas "per vorto".
Ne nepre, oni povas nomiĝi per simbolo. Estis disko de muzikgrupo "Led Zeppelin" kiu nomiĝis per simbolo.

Kio estas ĝia nomo? Simbolo.
Kio estas via nomo? Vorto.

ridulo.gif
Laŭ mi, "kio", en demando, povas signifi "kiu afero"
Jes, ankaŭ mi foje tiel opinias.
do mi pensas ke "Kio estas via nomo?" estas bona.
Mi neniam diris ke tiu demando, en si, ne bonas. Mi simple diris ke ĝi ne taŭgas, se vi volas peti nomon. Ĝi bonas se vi volas peti la signifon, la naturon, la difinon, de la vortoj "via nomo".

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-februaro-01 11:13:14

mnlg:
do mi pensas ke "Kio estas via nomo?" estas bona.
Mi neniam diris ke tiu demando, en si, ne bonas. Mi simple diris ke ĝi ne taŭgas, se vi volas peti nomon.
Ĝuste tiel!
Por tio oni povas esprimi la peton jene:
"Diru al mi vian nomon"
aŭ ĝentilforme:
"Bonvolu diri al mi vian nomon".

Reen al la supro