Al la enhavo

LA INTERNA ZAMENHOFA IDEO ESTAS LA SAMA OL LA INTERNA IDEO DE LA RELIGIOJ.

de Francisko1, 2008-januaro-30

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 09:37:00

Kiam mi komencis lerni Esperanton, ŝajnis al mi, ke Esperanto similas al religio. Kompreneble Esperanto ne havas sian propran Dion(aŭ diojn), kvankam en "La Espero" oni kantas "sankta...". Tamen komence ŝajnis al mi, ke ĉiuj esperantistoj kredas pravecon de Zamenhof kaj rigore unuiĝas sub la ideo de "homaranismo". Pro tio mi sentis, ke esperantistoj similas al religianoj, sekve, Esperanto similas al religio. Nun mi scias, ke tio estas mia erara kompreno. Esperantistoj malsamas unu al alia. Iliaj opinioj eĉ pri Esperanto devas esti malsamaj. Iuj, kiuj dubas la utilecon de Esperanto, ankaŭ uzas Esperanton. Tio interesas min. rideto.gif

Glaux (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 11:58:51

Respondo al Zan: persone, mi lernis esperanton kaj eksciis multe pli poste pri ĝiaj religiaj aspektoj. Mi unue aliĝis al la komuna bulonja opinio pri neŭtraleco laŭ kiu esperanto estus "nur lingvo", malplena ujo al kiu oni povus elverŝi kion ajn laŭplaĉe, ultime eĉ "Mein Kampf". Sed nun, post legado de la "Parolado en la 2a Universala Kongreso", Ĝenevo, 28a de aŭgusto 1906, mi pli bone komprenas Zamenhofon, kaj ekopinias ke se esperanto estas ja nur lingvo kiel kia ajn alia lingvo, ĝi nur povos daŭre ripeti la homaraĉon kiun Zamenhof celis plibonigi. Sen la iela ĉeesto de la interna ideo en esperanto, tiu lingvo ne estas pli interesa ol kia ajn alia lingvo. Kompreneble, mi ne konsentas kun la naivaj detaloj de homaranismo (pri la universaligebleco de la nocio de Dio, ekzemple). Sed bulonjismo ŝajnas nun al mi skizofrenia vojo en kiu oni celas "neŭtraligi" la lingvon, kaj samtempe survestigi al ĝi diskretan moralon kiu rekte devenas de... homaranismo, sed de homaranismo pli kaj pli sendanĝera.

Glaux (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 23:20:14

Francisko1:KONSIDERANTE LA RELIGIOJN LAŬ ĜIA PLEJ SUPERA SIGNIFO
Kio estas tiu "plej granda signifo"?

zan (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 01:29:24

Kio estas "homaranismo"? Kio estas "interna ideo"? Ĉu ĉiuj esperantistoj precize komprenas pri ili? Almenaŭ mi ne. Laŭ Lernu! "la interna ideo de Esperanto" estas "sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton". ĉi tie
Mi plejparte konsentas ĉi tiun kun iom da dubo, ĉu sufiĉas neŭtraleco. Sed fakte mi uzas ĉi tiun lingvon sen senti muron inter la gentoj. Ĉi tiu devizo tute ne similas al religio. Nur realeco, kiun oni sentas uzante artefaritan lingvon.

"Homaranismo" estas pli kompleksa ideo, kiun mi parte konsentas sed aliparte dubas, kiu tutparte malfacilas al mi. Feliĉe, ke Zamenhof ne devigis esperantistojn obei al li. Zamenhof ŝajne estis tre religiema homo. Li ŝajne havis sian internan ideon bazitan sur ia religio, sed tio tute ne koncernas min.

Reen al la supro