Al la enhavo

100a UK - Fari Esperanton tute universala

de vicentesales, 2015-julio-11

Mesaĝoj: 83

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-15 23:31:06

vicentesales:Mi sugestus uzi la ceterajn literojn de Usona Internacia Klavaro: q, w, y kaj x, konatajn de ĉiuj, kiuj konas la Anglan tra la mando.
La Esperanto parolata ne ŝanĝas.

Anstataŭigo de:
j per y;
ŭ per w;
ĵ per j;
ĝ per dj;
ŝ per x;
ĉ per q;
ĥ per k.

Kiel ekzemplo, jen la senelira situacio:
"Kiam nia lingvo estos oficialeakceptita de la registaroy de la pley qefay regnoy kay tiuy qi registaroy per specialaledjo garantios al Esperanto tute certan vivon kay uzatecon kay plenan sendandjerecon kontraw qiuy personay kapricoy aw disputoy, tiam awtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuy registaroy, havos la rayton fari en la fundamento de la lingvo unu foyon por qiam qiuyn deziritayn xandjoyn, se tiay xandjoy montridjos necesay; sed djis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas pley severe resti absolute senxandja, qar severa netuxebleco de nia fundamento estas la pley grava kawzo de nia djisnuna progresado kay la pley grava kondiqo por nia regula kay paca progresado estonta."
Bone! NI MALAKCEPTAS TION! Vi nur vidigas al ni ke vi estas mallerta por elekti la eblajn anstataŭigajn literojn kaj ke la angla alfabeto ne nur ne sufiĉas por la angla, sed ankaŭ ne sufiĉas por Esperanto, kiu havas multe malpli da sonoj ol la angla. Nun, nova afero, bonvole!

Cetere kaj tute persona opinio sen rilate a la evidenta senneceso de la propono: KIA MALBELEGAĴO!!

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-16 04:05:55

externalImage.png

Tangi (Montri la profilon) 2015-julio-16 08:18:58

@novatago: Cxiuj tiuj nacioj en via bildo ne povas uzi la Esperanton en la kuranta ortografio, sed povus fari tion en ortografio nova, sen idiotaj literoj forestantaj en alfabeto latina, uzanta per angloj, francoj, k.t.p.
Kia ironio, e?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-julio-16 08:28:25

Tangi, ĉu la aldonaj literoj de la franca, germana, slavaj lingvoj ktp. estas malpli "idiotaj" ol la Esperantaj?
Kaj kio estas pli idiota? Ĉu modifi alfabeton de fremda lingvo por ke ĝi redonu bone la propran, ĉu uzi nur tiujn 26 literojn, kvankam oni havas 44 fonemojn?!

Tangi (Montri la profilon) 2015-julio-16 08:52:51

Kirilo81:ĉu la aldonaj literoj de la franca, germana, slavaj lingvoj ktp. estas malpli "idiotaj" ol la Esperantaj?
Ci tiuj nacioj havas populojn kaj registarojn por subteni tiujn literojn. Esperanto havas nenian. Adaptigxi al modernaj kulturaj kaj teknikaj realajxoj estas certe malpli idiote ol postuli la mondon fari tion.
uzi nur tiujn 26 literojn, kvankam oni havas 44 fonemojn?!
Esperanto ne havas 44 fonemoj, do ne cxeestas ian kauzon uzi kiom ajn pli multe leterojn ol 26 normaj.

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-16 08:52:56

Tangi:@novatago: Cxiuj tiuj nacioj en via bildo ne povas uzi la Esperanton en la kuranta ortografio,
Kial ili ne povas? Mi uzis francan klavaron, kiu (unue) estis aranĝita arabe, por skribi en la hispana. Mi uzis mian propran hispanan klavaron por skribi arabe kaj ĉine. Nu, pardonu min sed mi ne kredas ke ili povas skribi aliajn alfabetojn per aliaj klavaroj, mi certas pri tio. Se vi ne scias kiel aŭ vi ne volas akcepti tion, ke lerni fremdan lingvon ankaŭ signifas akcepti ĝiajn fremdajn sonojn kaj literojn kaj ke la plej granda parto de la homaro komprenas tion, estas via problemo, ne la problemo de Esperanto.

Ĝis, Novatago.

Tangi (Montri la profilon) 2015-julio-16 09:02:30

novatago:Kial ili ne povas?
Iliaj komputiloj subtenas la kodadojn kiuj konsistas el parto ASCII kaj kelkaj partoj nacionaj.
Nur la ASCII-aj partoj intersekcas sin. Esperanta literoj estas en nenia parto de iliaj kodadoj, alfabeto latina estas en cxiaj.

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-16 09:06:05

Tangi:Ci tiuj nacioj havas populojn kaj registarojn por subteni tiujn literojn. Esperanto havas nenian. Adaptigxi al modernaj kulturaj kaj teknikaj realajxoj estas certe malpli idiote ol postuli la mondon fari tion.
Tion jam oni faris. Eĉ 2 du fojoj tute sukcese: h-sistemo kaj x-sistemo. La hispana ne havas ofcialan, aŭ simple popole akceptitan surogatan sistemon por tajpi supersignojn kaj literon ñon. Do, kial vi petas ion, kion jam oni donis al vi ĝis du fojoj? La plej bona sistemo se oni volas uzi nur la anglan alfabeton estas la h-sistemo. Ĉu tio ne kontentigas vin? Denove tio estas via problemo, ne de la lingvo.

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-16 09:08:59

Tangi:
novatago:Kial ili ne povas?
Iliaj komputiloj subtenas la kodadojn kiuj konsistas el parto ASCII kaj kelkaj partoj nacionaj.
Nur la ASCII-aj partoj intersekcas sin. Esperanta literoj estas en nenia parto de iliaj kodadoj, alfabeto latina estas en cxiaj.
Do, vi ne scias kiel. Bone, mi jam diris: via problemo, ne de la lingvo.

Ĝis, Novatago.

Tangi (Montri la profilon) 2015-julio-16 09:16:15

novatago:MALBELEGAĴO!!
Popoloj gxermanaj kaj slavaj uzas J por sono de Y cxar ili havas la fonemojn por tio litero; sed Esperanto havas nur 5 vokalojn: do ni ne devas uzi la monstran literon J por la sono kio estas tiel ofta en nia lingvo.

Reen al la supro