Al la enhavo

100a UK - Fari Esperanton tute universala

de vicentesales, 2015-julio-11

Mesaĝoj: 83

Lingvo: Esperanto

vicentesales (Montri la profilon) 2015-julio-11 21:11:59

Kiam mi komencis lerni la Anglan lingvon, post la senutilaj kursojn en Brazila bazlernejo, mi tuj entuziamiĝis pri la logiko kaj simpleco kompare al la Portugala.
Ĉu vere? … Jes … dum mi ne bone sciis la Angla… Sed...
Post du aŭ tri monatoj mi jam dubis pri tio: ju pli da lernado des pli da malfacilaĵoj aperis, la Angla estas tute neregula kaj nelogika.

Mi lernis plu dum 2 jaroj kaj rezignis. Ĝi estis multekosta kaj sufiĉis. Eble mi ne uzus ĝin, same kiel 90% aŭ pli el la Brazilanoj kiuj lernas ĝin.

Kelkaj jaroj post mi konis la regulojn de Esperanto, sed mi nur decidis diligente lerni ĝin post pli ol 20 jaroj.
Ju pli da lernado, des pli da suprizoj:Esperanto estas logika, facila, regula kaj simpla. Tio ne ŝanĝis dum monatoj pasis, male, ju pli da lernado, des pli tio konfirmiĝis: Esperanto havas genian strukturon. La reguloj, la afiksoj kaj la kunmetitaj vortsistemo estas tiom surprizigantaj, ke mi kapitulacis antaŭ ĝia praktika solvo. Komprenebe, nur artefarita lingvo povas esti tiel.

Malgraŭ ĝia genieco, ekde 1887, certe Esperanto povus perfektiĝi. Jam pasis 128 jaroj kaj Esperanto estas tute glaciigita. Esperantistoj fariĝis kiel ortodoksaj religiuloj, devotaj al la “severa netuŝebleco”, kiuj ne permesas ke Esperanto mortu, tamen ne permesas ke ĝi evoluu.

Kompreneble, neniu havas la rajton arbitre fari sanĝon, sed kiel krei la “aŭtoritata komitato”? Se neniu registaro akceptos la lingvo ni ĉiam estos en senelira situacio kaj la aŭtoritata komitato neniam ekzistos.

Ĉu la Akademio de Esperanto servas nur por gardi la Fundamento? Ĉu pasos mil jarojn kaj Esperanto ne evoluos. Estas grava gardi Esperanton kontraŭ la reformemuloj, kontraŭ la sensencaj ŝanĝoj, sed konsideru tiuj, kiuj volas serioze plibonigi ĝin. Valoru tiujn, kiujn volas fari veran la revon de la dua lingvo de ĉiuj.

Nuntempe la mondo postulas rapidecon, lertecon kaj simplecon. La junuloj eĉ senvole lernas la Angla, erara aŭ ne. Ĝi estas tute konvena, malgraŭ ne estas bona ponto lingvo, sed kiel konvinki la junulojn? La plenkreskuloj postulas facilecon, praktikecon kaj ekonomion.

Kiel artefarita lingvo Esperanto meritas kelkajn ŝanĝojn. Kial ne konsideri la novajn ideojn, novajn afiksojn, novajn solvojn, ktp. Se tra la mondo preskaŭ ĉiuj komputiloj havas klavarojn kun la 26 literoj de la angla, per kiuj oni povas lerni kaj instrui la tutan scion de la homaro, kiel ne fari pli simplan la skribadon kaj facilan la tajpadon de Esperanto kun malgranda ŝanĝo en la grafika reprezentado?

De nun, je la 100a UK, profitu de la granda disvastigo de la Angla kaj de la kultura tutmondiĝo kaj simpligu ĝin. Resumu la literojn al la senĉapelaj 26 literoj jam ekzistantaj en ĉiuj klavaroj tra la mando: estas sensencaĵo krei klavaron kun 32 literoj por ke oni skribu en la Angla kaj Esperanto. Akceptu la bonaj sugestojn kiu plibonigas ĝin. Faru nun la “deziritajn ŝanĝojn” permesatan de la Fundamento de Esperanto.

Jam estas tempo por fari Esperanton tute universalan.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-12 00:20:10

Iel vi pravas, ĉar ĉiutage aperas novaj teknologiaj vortoj kreitaj de la angla, kaj ni devas elturniĝi por esperantigi ilin. Dum la akademianoj dormas sur belbrilega lulilo, samkiel diras la teksto de la brazila himno.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-12 08:00:06

Pri ĉapelitaj literoj... Vi jam malfruiĝis. Pasis la tempo de la klavaroj kun la prembutonoj. Baldaŭ ili malaperos tute. ridulo.gif
Venis la tempo de elektronikaj klavaroj por ĉiuj lingvoj. Elektu tiun, kiu al vi plaĉas kaj skribu. ridulo.gif Aŭ anstataŭ ĉapelo apliku x. ridulo.gif

Por kio vi volas reformi Esperanton? Ĉiuj novicoj provas tion fari. Por kio? Esperanto devas plenigi nur sian vortrezervon. Devas aperi novaj vortoj, kiuj mankas en moderna interparolado.

Jen, ekzemple, mi skribis al vi, ke vi "malfruiĝis". Mi ne certas, ke tiu ĉi vorto estas ĝusta.
Malfruiĝis - malsukcesis. Necesas sendependa vorto kun preciza signifo. Sed ĉiuj e-reguloj devas resti neŝanĝitaj.

novatago (Montri la profilon) 2015-julio-12 08:24:45

vicentesales:
Kiel artefarita lingvo Esperanto meritas kelkajn ŝanĝojn. Kial ne konsideri la novajn ideojn, novajn afiksojn, novajn solvojn, ktp. Se tra la mondo preskaŭ ĉiuj komputiloj havas klavarojn kun la 26 literoj de la angla, per kiuj oni povas lerni kaj instrui la tutan scion de la homaro, kiel ne fari pli simplan la skribadon kaj facilan la tajpadon de Esperanto kun malgranda ŝanĝo en la grafika reprezentado?…
Jam estas tempo por fari Esperanton tute universalan.
Kia aĉe insista vi estas!!!! Oni montris kaj pruvis al vi centon da fojoj ke vi ne pravas. Estas vi, kiu bezonas ŝanĝon: ĉesi insisti pri aferoj, kiuj helpos neniel al esperanto kaj nur donos problemojn.

Personoj, kiuj havas “bonegajn solvojn” por neproblemoj kaj kiuj nur volas vidi avantaĝojn en tiuj “solvoj” sen atenti ĝiajn sekvajn problemojn, nur ĝenas Esperanton kaj ĝian komunumon kaj tial tiuj personoj estas malatentindaj. Kaj vi estas bonega ekzemplo de tiaj personoj. Ne estu plu tio.

Aldone, Esperanto neniam estos tute universala. Aŭ ĉu vi celas aldoni tutan azian, afrikan, indiĝenamerikan, kaj indiĝenoceanian radikvortarojn por ke ĝi estu tute universala? ¬¬

Ĝis, Novatago.

akueck (Montri la profilon) 2015-julio-12 09:12:01

vicentesales:
Ĉu la Akademio de Esperanto servas nur por gardi la Fundamento?
La nuntempa grupo de homoj, kiu nomas sin "Akademio de Esperanto", ne estas autoritata (jen kial). Do ne esper-atendu ion utilan de ghi.

vicentesales:Kial ne konsideri la novajn ideojn, novajn afiksojn, novajn solvojn, ktp.
Novaj aferoj povas esti esprimataj per internaciaj vortoj (lau Regulo 15, ekzemple "diod'o", "smartfon'o") au novaj vortoj (lau la 7a alineo de la Antauparolo, ekzemple "trak'o") au ofte ech per kunmetajhoj el oficialaj/Fundamentaj radikoj ("posh'telefon'o"). Do neniu shangho estas bezonata.

Pri tio, kion vi celas per "novaj afiksoj", bonvole donu ekzemplojn.

vicentesales:Se tra la mondo preskaŭ ĉiuj komputiloj havas klavarojn kun la 26 literoj de la angla, per kiuj oni povas lerni kaj instrui la tutan scion de la homaro, kiel ne fari pli simplan la skribadon kaj facilan la tajpadon de Esperanto kun malgranda ŝanĝo en la grafika reprezentado?
La 26 nekromsignaj literoj de la latina alfabeto sufichas jam nun, por prezenti ghustan Esperanton. Oni ja povas uzi ekzemple la Fundamentan h-skribon au laubezone ech ikskodon. Do ankau chi-rilate neniu shangho estas bezonata.

Rujo (Montri la profilon) 2015-julio-12 09:21:30

Oni ne sukcesas taŭge modifi la tre malfacilan portugalan sed volas modifi Esperanton, tutmonda apartenaĵo! Ĉu iu rajtas tion fari? Insisti pri tio estas ne pardoninda aroganteco!

vicentesales (Montri la profilon) 2015-julio-12 22:17:18

Lakiro,
Ĉiutage, dum la lastaj du jaroj kiun mi esperantiĝis, mi legas senmodelajn tekstojn: kelkfoje kun X kelkfoje kun H. Tiuj skribantoj tute defendas la ĉapelitajn literojn, sed ne uzas ilin. Tio estas sensencaĵo.
Esperanto ne ŝanĝos, nur ĝia grafika reprezentado.

Novatago,
Oni pruvis al mi nenion, male, tiuj kiuj defendas la tutan netuŝeblecon argumentas pasie ne racie.
Pri aldoni vortoj el malsamaj lingvoj, tio ne ŝanĝas Esperanton. La deveno de la vortoj ne gravas.

Akueck,
Pri novaj afiksoj, ĉiuj scias pri la maskla sufikso“iĉ”. Mi jam aŭdis pri sufikso por reprezenti slango. Malgraŭ mi havas sugestojn mi preferas ke la ebla aŭtoritata komitato, kunmetita kun lingvistoj el Azio, Afriko, ktp, ne nur de okcidento, studu kaj faru la la deziritajn ŝanĝojn.

Rujo,
Lasu la nereguleco al la naturaj lingvoj, nur Esperanto devas esti tute regula.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-julio-13 00:09:46

Tre simpla afero: Se iu volas skribi en sia "nova" versio de Esperanto, ke tiu faru tion. Se iu volas imiti, ke tiu imitu. Se la amaso de Esperantistoj sekvas aŭ ne sekvas estas alia demando.
Fakte kaj finfine, neniu plu "reĝas" aŭ "regas" aŭ "reguligas" Esperanton. Esperanto estas la lingvo de siaj parolantoj kaj ili uzas ĝin laŭplaĉe.

akueck (Montri la profilon) 2015-julio-13 06:52:59

vicentesales:
Pri novaj afiksoj, ĉiuj scias pri la maskla sufikso“iĉ”.
La temo "-ich'" estas iom malsimpla, char ghi koncernas formon novan. Por klarigi la norman situacion, mi skribis [url= http://www.ipernity.com/blog/55667/858898 ]leteron de leganto[/url] al "Esperanto aktuell 2015/1".

Miland (Montri la profilon) 2015-julio-13 08:10:09

vicentesales:Esperanto havas genian strukturon .. Malgraŭ ĝia genieco..Esperanto meritas kelkajn ŝanĝojn.
Pripensu la historian: Schleyer kreis Volapukon. Poste alvenis Zamenhof kiu kreis Esperanto. Post tiam, dum la pasinta pli ol jarcento kelkaj homoj proponis aŭ reformojn al Esperanto (e.g. de Beaufront) aŭ aliajn artefaritajn lingvojn ekzemple Hogben (Glosa). Ĝis nun neniu alia artefarita internacia lingvo (AIL) sukcesis tiel kiel Esperanto.

Evidente viaopinie, genio kreis Esperanton. Eble plibonigi tian aferon ankaŭ bezonas geniecon. Kiu kapablas pri tio?

Reen al la supro