Al la enhavo

Kial Nazarbajev “venkis” Esperanton?

de Frano, 2015-julio-26

Mesaĝoj: 62

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2015-julio-28 08:06:47

Armand6:Decidoj de interregistara nivelo superrangas regulojn de ia komisiono.
Ĉu vi certas ke tio estis la "decido de interregistara nivelo"?
Ĉar laŭ la artikolo
La Balta Ondo:La urbestraro akceptis ĉi tiun decidon, laŭ la propono de Sagit Dĵaksybajev, prezidanto de la kazaĥa kultura-nacia societo de Tatarstano.
Kies registaro ( de Tatarstano aŭ de Rusa Federacio), laŭ via informo, akceptis tiun decidon?

Armand6 (Montri la profilon) 2015-julio-28 17:25:10

Bone, tiuokaze la tribunalo laŭleĝecon restarigos. La tribunalo, sed ne anarĥia svarmo kaj ne majdano, kaj la loĝantaro de l' koncernataj strato, sed ne kontraŭrusaj provokantoj.

mateno (Montri la profilon) 2015-julio-28 21:08:21

Vi ankoraŭ ne klarigis, kial ili estas "kontraŭrusaj". Kaj kial "provokantoj". (Fakte nun vi agnoskis, ke nomi straton laŭ N.Nazarbajev povas esti kontraŭregula. Ili tion neniam diris, eĉ ne aludis.)

Armand6 (Montri la profilon) 2015-julio-28 22:37:58

mateno:ke nomi straton laŭ N.Nazarbajev povas esti kontraŭregula.
Tion tribunalo decidos. Mi ne povas pri tio ion diri.

mateno (Montri la profilon) 2015-julio-28 23:43:17

Sed vi jam diris. Vi kompreneble ne decidis, kaj vi ne diris ke ĝi estas kontraŭregula. Sed vi jes allasis la eblon ke ĝi povas esti kontraŭregula, ĉar vi konsideras ke entute iu tribunalo estos kunvokita kaj ke ĝi entute okupiĝos pri io.

mateno (Montri la profilon) 2015-julio-28 23:46:20

Kaj do, dume vi aspektas kiel provokanto. Kaj vi ne povas klarigi kial la aktivuloj pri la strato Esperanto estu nomataj "provokantoj", nek kial ili estas "kontraŭrusaj". Aŭ vi povas tion klarigi sed elektas nun ne diri al ni?

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-julio-29 00:05:07

Estas kontraŭruse kaj provoke ne voli la alinomigon de iu strato? Kio?

Armand6 (Montri la profilon) 2015-julio-29 00:43:45

Tempodivalse:Estas kontraŭruse kaj provoke ne voli la alinomigon de iu strato?
Estas kontraŭruse organizi exterleĝajn mitingojn, popolan malobeon, kaj aliajn provokaciojn.
Nur la efektiva loĝantaro de la strato povas decidi pri ĝia nomo laŭ legalaj metodoj, kaj ne grantomanĝuloj-provokantoj, ne esperantistoj kaj ne eksterlandaj idiotoj. Tio ilin tute ne koncernas.

thuyetesperanto (Montri la profilon) 2015-julio-29 01:52:42

Estas vere ridinde kiam diras, ke estas kontraŭruse kaj provoke ne voli alinomigon de iu strato.

Armand6 (Montri la profilon) 2015-julio-29 05:40:49

thuyetesperanto:diras, ke estas kontraŭruse kaj provoke ne voli alinomigon de iu strato.
Vi ne legis kion mi skribis. Legu nun.

Reen al la supro