Al la enhavo

Kial Nazarbajev “venkis” Esperanton?

de Frano, 2015-julio-26

Mesaĝoj: 62

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-29 22:18:35

SEN7759:Ĉu Nazarbajev indis? El la artikolo sekvas, ke -- NE.
Aĥ bone. Kompreneble, ke ne indis ŝanĝi la strat-nomon "Esperanto" al alia nomo por honori tiranon.

Frano (Montri la profilon) 2022-januaro-18 12:14:41

Kazanaj aŭtoritatoj ne renomos straton Nazarbajev. Kial? Laŭ la respondo de la urbestra oficejo, la kialo estas pure burokratia: kompanioj kaj lokaj loĝantoj devos refari amason da dokumentoj. Tial, estas pli bone lasi ĉion kiel ĝi estas.

"La proponita renomado kondukos al la bezono de re-registrado de titolo kaj dokumentoj de individuoj kaj juraj personoj, kio kaŭzos pliajn tempajn kaj financajn elspezojn de proprumantoj el ĉi tiu strato", - diris la urbestra oficejo al gazeto "Kommersant".
https://e-kazan.ru/news/show/48209

(La antaŭa renomado memkompreneble ne kaŭzis tiujn problemojn. ridego.gif )

La 5-an de januaro, kazana lokahistoriisto Jan Gordejev lanĉis balotenketon ĉe la telegrama kanalo "Arĥitekturasi": kiel oni devas nomi ĉi tiun straton. Voĉdonis 2 329 homoj, kaj 83 % el ili elektis la Esperanto-opcion. La opcio "Nazarbajev" gajnis nur 4%.

La urbestra oficejo aldonis, ke ĝi ne planas okazigi kunvenon de la komisiono pri toponimio por pripensi tiun ĉi aferon.
https://www.kommersant.ru/doc/5158382?from=16_top_...

Reen al la supro