Al la enhavo

Polaj videoj

de novatago, 2008-februaro-03

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2008-februaro-03 19:34:00

Ĉu iu scias kien mi povas trovi videojn en la pola subtekstigataj ankaŭ en la pola?

Dankon, Novatago.

russ (Montri la profilon) 2008-februaro-22 06:31:41

Mi ne scias. Mi lernas la polan, kaj frustras kaj surprizas min ke kutime polaj filmoj sur DVD ne havas eblon vidi polajn subtekstojn. Vere ne juste por polaj surduloj, kaj vere malkonvene por lernantoj de la pola! malgajo.gif

khnn (Montri la profilon) 2008-februaro-26 14:55:31

Mi pensas, ke vi povas elŝuti la subtitulojn el la reto.

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2008-februaro-26 17:59:28

Provu tiu ĉi Paĝaron.
Subtituloj
Kutime ĉe mi ĝi malfermas germanlingve sed mi pensas, ke Vi ankaŭ pollingve povas montrigi ĝin. Nun, oni ja eblas trovi pollingvajn Subtitulojn tie.

russ (Montri la profilon) 2008-februaro-26 22:32:46

Homoj, notu ke "subtituloj" ne estas Esperanta vorto. ridulo.gif

Povas esti "subtitoloj" se vi volas laŭvortan tradukon de "subtitles"; ankaŭ "subtekstoj" iom oftas kaj verŝajne gajnas popularecon lastatempe (pro argumento ke tiaj tekstoj fakte ne estas titoloj).

mnlg (Montri la profilon) 2008-februaro-26 23:41:49

russ:(pro argumento ke tiaj tekstoj fakte ne estas titoloj).
En la itala, "titolo" estas ankaŭ ĉiu teksto, kiu aperas sur ekrano dum filmo (ekz. la filmofinaj skribaĵoj, kun nomoj de aktoroj, ktp, en la itala nomiĝas "vostotitoloj").

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2008-februaro-27 21:15:25

Jes, mi ankaŭ ofte miris pri la Skribmaniero, ĉar oni facile povas miskompreni Subtituloj (kiaj Uloj???). Subtekstoj sonas pli bone.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-27 21:37:53

La vorto "subteksto" verŝajne sonas pli bone, sed ĝi havas alian sencon ol la vorto "subtitolo" kaj ne taŭgas tiukaze.
Dum subtitolo estas teksto, sinkrone tradukanta (enterpretanta) voĉojn de film-aktoroj kaj aperanta sur ekrano, subteksto estas alia senco de la teksto, io kaŝita, sed komprenebla por legantoj.

russ (Montri la profilon) 2008-februaro-28 06:03:22

Terurĉjo, kvankam mi povas imagi tian signifon de "subteksto" (ja multaj vortkombinaĵoj povas sugesti plurajn signifojn), mi neniam rimarkis la vorton uzatan tiel, nek trovas ĝin en vortaro.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Subtekstoj#Terminolog... havas pli da informo pri la termina debato.

rosto (Montri la profilon) 2008-marto-23 08:57:33

Subtekston oni elpensis en Usono, ĉar neniu povas kompreni ilian lingvon sen subteksto. Slavoj tion ne bezonas (ŝerco) okulumo.gif

Reen al la supro