Al la enhavo

Esperanto kaj MOOC

de Frano, 2015-septembro-02

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2015-oktobro-28 10:50:03

Post du tagoj Esperanto estas la plej diskutata temo de la "1-a semajno" subforumo en Miracles of Human Language: An Introduction to Linguistics

Frano (Montri la profilon) 2015-decembro-15 11:15:33

Ĉu vi iam serioze meditis pri vi mem?
Ne ?!
Do kion vi faros se tia deziro subite okazos dum la proceduro de magneta resonanca tomografio? ridulo.gif

KAIST (Korea Advanced Institute of Science and Technology) sendube helpus vin.

Kaj vi helpus al Eo per partopreno ĉe la kursoj:
Engineering Self-Reflection for Human Completion
MRI Fundamentals

Kial oni ne aliĝu hodiaŭ dum Zamenhofa Tago?

Azulreal (Montri la profilon) 2016-septembro-10 14:31:20

Ha, mi aliĝis al la nuna kurso "Miracles of Human Language: An Introduction to Linguistics". Ĝi komenciĝis antaŭ pli-malpli unu semajno, sed bedaŭrinde mi ne povas sekvi ĝin ĝuste nun ĉar mi studas por mia venontsemajna ekzamenado en universitataj studoj. Mi ne povis plenumi la unuajn taskojn antaŭ la limdato, mi ne certas ĉu mi rajtas daŭrigi la kurson aŭ mi devas atendi ĝis la venonta sesio por ree aliĝi.

Ĉiuokaze, mi neniam ekpensis uzi Esperanton en la tiea forumo! Mi faros venontfoje okulumo.gif Ĉu vi jam provis skribi kelkajn mesaĝojn en Esperanto? Ĉu alia esperantisto partoprenis aŭ iu ne-esperantisto iel reagis?

Frano (Montri la profilon) 2016-septembro-11 08:18:34

Azulreal:Ha, mi aliĝis al la nuna kurso "Miracles of Human Language: An Introduction to Linguistics"...
Ĉu vi jam provis skribi kelkajn mesaĝojn en Esperanto? Ĉu alia esperantisto partoprenis aŭ iu ne-esperantisto iel reagis?
Interese ke kurspreleganto prof. Marc van Oostendorp mem estas esperantisto. En cxi tiu kurso mi intersxangxis salutmesagxojn kun kelkaj samideanoj. Sed la foruma diskuto pri Esperanto estis en la angla.
En aliaj kursoj mi skribis angle kaj aldonis esperantajn tradukojn. Unufoje iu demandis pri la dua lingvo de miaj skribajxoj, kaj poste li pozitive atestis ideon de la lingvo internacia.
Gxenerale, laux mi, la situacio ne sxangxigxis multe de la tempo kiam Zamenhof verkis pri "Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia".externalImage.png

zxcv0913 (Montri la profilon) 2016-septembro-13 00:17:13

dbcdbcvb

Azulreal (Montri la profilon) 2016-septembro-13 09:15:55

Frano:Interese ke kurspreleganto prof. Marc van Oostendorp mem estas esperantisto.
Ha, mi ne sciis tion! Ja interese. Ĉu li mem diris?

Frano:Gxenerale, laux mi, la situacio ne sxangxigxis multe de la tempo kiam Zamenhof verkis pri "Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia".
Kial vi pensas tion?

Frano (Montri la profilon) 2016-septembro-14 11:31:59

Azulreal:Ha, mi ne sciis tion! Ja interese. Ĉu li mem diris?
Ne, Marten iam menciis pri tio. Tamen fakte profesoro propagis E-on "kasxmaniere" - per la granda diskuto kiun li provokis.

Azulreal:Kial vi pensas tion?
Sxajnas ke plimulto ankoraux konsideras Esperanton kiel bela, bondeziranta sed tute nevivkapabla infana fantaziajxo.

Frano (Montri la profilon) 2016-septembro-16 19:57:24

Azulreal:
Frano:Gxenerale, laux mi, la situacio ne sxangxigxis multe de la tempo kiam Zamenhof verkis pri "Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia".
Kial vi pensas tion?
Hodiaŭ mi trovis tiun opinion pri Esperanto:
George (Soros) Schwartz is somehow still alive, at the very old age of 86. He was born in Budapest Hungary, on August 12, 1930, as Schwartz György. He was reared there, and was, or still is, a Hungarian Jew.
His father, Tivadar, a Jewish lawyer, was a yuge fan of Esperanto—-the home brewed “international language” that nobody speaks. Tiv’ changed the family name to Soros, which means “soar,” in Esperanto. The idea behind this made-up language was to destroy national borders and create one world via one common language. Obviously, Tiv’ meant to soar in these efforts.
George was told by Tivadar to speak only Esperanto at home—in order to begin doing his part in “overcoming the natural indifference of mankind.”

http://canadafreepress.com/article/who-the-hell-is...

Ne ŝajnas ke la opinioj ŝanĝiĝis draste dum la lasta jarcento malgajo.gif

P.S.
Okaze de la centjariĝo de la forpaso de L. L. Zamenhof en 2017, la Konversacia Esperanto-Klubo en Kopenhago, Danio, aranĝis serion da prelegoj. Pri la grava eseo de Zamenhof “Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia” prelegis Jens Stengaard Larsen la 12-an de Septembro 2016. Ĉi tie estas la enhavo de tiu prelego.

P.P.S.
La artikolo pri Soros malaperis

Frano (Montri la profilon) 2016-oktobro-06 09:40:51

Ĉu vi volus fari ludon por lerni Esperanton aŭ por lerni ion per Esperanto?
Se jes, tiam la kurso Design and Development of Games for Learning estas por vi.

Frano (Montri la profilon) 2017-junio-24 15:44:41

MOOC de profesoro Zuckermann (ne pri Esperanto kaj ne en Esperanto)
https://www.edx.org/course/language-revival-securi...

Kaj respondoj de profesoro Zuckermann (pri Esperanto, kaj rekte en Esperanto).

Reen al la supro