Al la enhavo

Plia enigmo

de sergejm, 2008-februaro-12

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-12 07:49:29

Telefona parolo:
- Ĉu Nataŝa ĉeestas?
- Jes.
- Voku ŝin al la telefono!
- Ŝi ne ĉeestas.

novatago (Montri la profilon) 2008-februaro-12 09:18:51

sergejm:Telefona parolo:
- Ĉu Nataŝa ĉeestas?
- Jes.
- Voku ŝin al la telefono!
- Ŝi ne ĉeestas.
Ŝi ĵus eliris el hejmo (aŭ el la ĉeesto loko).

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-12 09:43:08

novatago:
Ŝi ĵus eliris el hejmo (aŭ el la ĉeesto loko).
Ne.
Do kial do ŝi samtempe ĉeestas?

Klarigo: la loko estas ŝia laboro.

leporo (Montri la profilon) 2008-februaro-12 10:43:55

Ŝi estas estrino kaj ne volas paroli kun telefonanto.

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-12 11:06:35

leporo:Ŝi estas estrino kaj ne volas paroli kun telefonanto.
Ne. Oni ne trompas la telefonanton.

novatago (Montri la profilon) 2008-februaro-12 11:39:04

sergejm:Telefona parolo:
- Ĉu Nataŝa ĉeestas?
- Jes.
- Voku ŝin al la telefono!
- Ŝi ne ĉeestas.
Ĉu ŝi estas viva?

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-12 11:51:49

novatago:Ĉu ŝi estas viva?
Certe, ŝi estas viva.

Rao (Montri la profilon) 2008-februaro-12 12:38:43

Ŝi estas en la necesejo!

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-12 12:47:18

Rao:Ŝi estas en la necesejo!
Ebla respondo, sed ne plena. Kial estis la unua demando? Certe ne pro tio, ke ŝi ofte vizitas necesejon.

Rao (Montri la profilon) 2008-februaro-12 13:21:20

sergejm:
Rao:Ŝi estas en la necesejo!
Ebla respondo, sed ne plena. Kial estis la unua demando? Certe ne pro tio, ke ŝi ofte vizitas necesejon.
Em... Ĉu ĉar ŝi ne laboras ĉiutage? Ĉu ĉar ŝi ne laboras en la sama loko ĉiam?

Reen al la supro