Al la enhavo

Enigmo de flanka penso 5

de StephaSport, 2008-februaro-12

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-12 21:07:46

Viro eniras kafejon, petante glason da akvo. Vidinte lin, la kafejestro prenas pistolon kaj tuj alcelas al viro, dirante ke li tute pretas pafi. Post tio, la viro ege dankas la kafejestron kaj tute trankvile eliras.

Kiel tio eblas?

Indicoj:

La kafejestro kaj la viro estas mens-sanaj.
La viro ne ŝajnas stranga, kaj li normale vestas.
Ĉiuj ĉeestantoj komprenas kial la kafejestro faris tiel.
La viro ne plu trinkis la glason da akvo.
.
.
.
.
.
.
.
Ne legu malsupre. Iu povintus jam skribi la respondon
.
.
.
.
.
.
.
.
.

.
.
.
.
.
.
.
.

sal.gif

novatago (Montri la profilon) 2008-februaro-12 23:25:11

StephaSport:Viro eniras kafejon, petante glason da akvo. Vidinte lin, la kafejestro prenas pistolon...
Ĉu ĝi estis akva pistolo?

Se ĝi estis tio. La kafejestro ne estas menssana laŭ mi okulumo.gif

R2D2! (Montri la profilon) 2008-februaro-13 03:24:47

Tre facile: La viro singultis, tial li volis trinki akvon. La kafejestro fortimigis lin, kaj li ne plu singultis; do li ne trinkis akvon.

—R2D2!

pianopimp27 (Montri la profilon) 2008-februaro-13 03:33:31

Ulo unufoje demandis tion ĉi de mi, kaj estis nur post unu horo, dum kiu mi demandis multe da jes/ne-demandoj, ke mi elpensis la korektan respondon. Bona enigmo!

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-13 05:23:19

Se tio estus en Sovaĝa Okcidento de Usono en XIX-a jarcento, ĉio estus klara: la viro devus peti glason da vino, ne da akvo.
Sed verŝajne la respondo estas alia.

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-13 07:12:00

Mi rigardis en la vortaro kion signifas "singulti". La respondo jam estis skribita.

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-13 10:29:31

Kelkaj divenoj, nur divenoj!

Estis iu malbona en la glaso (ekz. serpento, skorpio) kiun la kafejestro pafis.

Estis teruristo apud la viro, kiu la kafejestro minacis aŭ pafis.

La duopo faris teatraĵon sed la viro forgesis sian akvopistolon.

StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-13 16:15:13

R2D2!:Tre facile: La viro singultis, tial li volis trinki akvon. La kafejestro fortimigis lin, kaj li ne plu singultis; do li ne trinkis akvon.

—R2D2!
Vi divenis! Tiu ĉi estas ĝusta respondo!

Gratulojn! sal.gif

Reen al la supro