Al la enhavo

Chu "chau" estas internacia?

de akueck, 2016-januaro-21

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2016-januaro-21 18:06:11

Estas kurioze, ke lau HeKo 590 8-C, 19 jan 16 "chau" ne estas kongrua al Regulo 15, kvankam Vikipedio evidentigas internaciecon.

Kion vi opinias?

erinja (Montri la profilon) 2016-januaro-21 18:21:03

Mi ne havas fortan opinion pri la internacieco de "ĉaŭ", sed mi aŭtomate malatentas al ĉio ajn kiu elvenas el la Civito!

Foje estis reta revuo en Esperanto kiu nomiĝis Ĉaŭ!. La vorto tamen ne ŝajnas esti efektive uzata en Esperantujo, do eble E-istoj ne sentas fortan bezonon por ĝi.

nornen (Montri la profilon) 2016-januaro-21 19:04:55

Hmm, en la Germana mi diras ĉaŭ, kiam mi foriras. En la Itala mi diras ĉaŭ kiam mi alvenas. Do ĉaŭ signifas "Saluton!" aŭ "Ĝis!"?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-januaro-21 19:32:50

Kiun jukas la internacieco kaj do uzebleco de vorto, se jam estas senproblema vorto (ĝis) por la signifo? okulumo.gif Mi neniam aŭdis ĉaŭ en vera uzo.

La pravigo de la Civita konkura Akademieto tamen estas fuŝa; eĉ se ĉaŭ ne estas internacia laŭ §15 FG, ĝi ankoraŭ ne aŭtomate estas kontraŭfundamenta.

akueck (Montri la profilon) 2016-januaro-22 16:40:04

Kirilo81:
La pravigo de la Civita konkura Akademieto tamen estas fuŝa; eĉ se ĉaŭ ne estas internacia laŭ §15 FG, ĝi ankoraŭ ne aŭtomate estas kontraŭfundamenta.
Se "chau" estas uzata sinonime al "salut'o'n", tiam "chau" estas formo nova, nome chi-okaze konsistanta el la nova regulo, ke anstatau "salut'" plus o- kaj n-finajhoj (ambau postulataj de Regulo 2) estas uzebla "chau". Bonvole notu: Char la afero koncernas gramatikan regulon, okaze de tia "chau" ne temas pri nova vorto en la senco de la 7a alineo de la Antauparolo. (Nova vorto ne postulas oficialan aprobon.)

Se "chau" estas uzata sinonime al "adiau", tiam al ghi "chau" estas formo nova.

Por normkonforma uzo formo nova, kiu ne estas oficiale aprobita, devas esti internacia (kio lau mi trafas pri "chau").

Tio chi sekvas el la 8a alineo de la Antauparolo.
Ilustran klarigon Zamenhof:
... La chefaj principoj de la vorto-uzado en Esperanto estas la sekvantaj:

a) Chiu vorto, kiu trovighas en la Universala Vortaro estas leghdona por chiuj esperantistoj kaj neniu en la mondo, nek la autoro de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj vortoj ian shanghon (se ekzemple anstatau 'shipo' iu uzas la vorton 'navo', char la vorto 'shipo' al li 'ne plachas' - tio estus rekta peko kontrau la unueco de la lingvo kaj chiuj esperantistoj tiam protestus).

b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne trovighas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontrau la uzado de la vortoj 'autoro' kaj 'telegrafo' k. t. p., kvankam ili ne trovighas en la Universala Vortaro.)

c) Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ghin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas au tute ne eble, au tro neoportune, au teknike ne precize, - tiam tiun chi vorton chiu autoro povas mem krei lau sia bontrovo, tiel same kiel oni ghin faras en chiu alia lingvo. Tiu chi permeso estas necesa, char alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ghi. Sed char ne chiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj char estas dezirinde, ke chiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale, tial chiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron da novaj vortoj sub la kontrolo de l' autoro de Esperanto, por ke ili povu alporti helpon al chiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin krei chiuj arbitre kaj diversmaniere lau sia bontrovo. [...] Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpushas la antauajn vortojn kaj ne shanghas en io la ghisnunajn principojn de la Esperanta vortfarado ...

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-januaro-22 16:51:42

ĉaŭ estas interjekcio, do alia vortspeco ol salut', kiel esprimo de saluto ĝi ne estus sinonima al la radiko salut', sed nur al speciala uzo de la vortformo saluton, kio miakomprene ne estus peko kontraŭ §8.
Tio kompreneble ne validus, se ĉaŭ estus sinomimo de enhave kaj klase identa adiaŭ.
Se ĉaŭ havus ambaŭ signifojn, tiam ĝi estas laŭnorme en ordo. Tamen la homoj, kiuj ĝin uzas, devus unue klarigi, kion ili celas.

akueck (Montri la profilon) 2016-januaro-22 17:44:36

Kirilo81:ĉaŭ estas interjekcio, do alia vortspeco ol salut', kiel esprimo de saluto ĝi ne estus sinonima al la radiko salut', sed nur al speciala uzo de la vortformo saluton, kio miakomprene ne estus peko kontraŭ §8.
Ne estas grave, chu "saluton" kaj la al ghi sinonime uzata "chau" apartenas al malsamaj vortspecoj. Chiuokaze en tiel uzata "chau" efektivighas jena nova regulo: Anstatau "salut'" plus o- kaj n-finajhoj (ambau postulataj de Regulo 2) estas uzebla "chau". Temas do pri nova regulo, lau kiu sub certaj kondichoj (nome la salutado) kaj okaze de certa radiko (nome "salut'") povas esti forlasataj o- kaj n-finajhoj.

Oni bonvole notu, ke formo nova ne chiam estas unuradikajho, sed foje povas ankau esti ankau nova regulo.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-januaro-22 21:03:12

akueck:Chiuokaze en tiel uzata "chau" efektivighas jena nova regulo: Anstatau "salut'" plus o- kaj n-finajhoj (ambau postulataj de Regulo 2) estas uzebla "chau". Temas do pri nova regulo, lau kiu sub certaj kondichoj (nome la salutado) kaj okaze de certa radiko (nome "salut'") povas esti forlasataj o- kaj n-finajhoj.
Mi pensas, ke via kompreno de "regulo" estas tro malstrikta, kaj mi timas, ke tio je vera konsekvenceco havus paralizajn sekvojn, ĉar aperus multege da novaj reguloj konsiderendaj.

Konsideru la sekvajn ekzemplojn:
La mantelo estas pendigita en la ŝranko
La verstaĵo troviĝas en tiu loko
Ĝi estas tie
Jen! (montrante en la ŝrankon)

Pragmatike ĉiuj kvar frazoj povas havi la saman signifon, sed ĉu ni rajtas konkludi el tio, ke ekzistas laŭregulaj transformoj inter ili? Certe ne.

akueck (Montri la profilon) 2016-januaro-23 09:49:30

Kirilo81:
akueck:Chiuokaze en tiel uzata "chau" efektivighas jena nova regulo: Anstatau "salut'" plus o- kaj n-finajhoj (ambau postulataj de Regulo 2) estas uzebla "chau". Temas do pri nova regulo, lau kiu sub certaj kondichoj (nome la salutado) kaj okaze de certa radiko (nome "salut'") povas esti forlasataj o- kaj n-finajhoj.
Mi pensas, ke via kompreno de "regulo" estas tro malstrikta, kaj mi timas, ke tio je vera konsekvenceco havus paralizajn sekvojn, ĉar aperus multege da novaj reguloj konsiderendaj.

Konsideru la sekvajn ekzemplojn:
La mantelo estas pendigita en la ŝranko
La verstaĵo troviĝas en tiu loko
Ĝi estas tie
Jen! (montrante en la ŝrankon)

Pragmatike ĉiuj kvar frazoj povas havi la saman signifon, sed ĉu ni rajtas konkludi el tio, ke ekzistas laŭregulaj transformoj inter ili? Certe ne.
Chiu el la kvar frazoj estas gramatike ghusta, komunikas certan enhavon kaj ne postulas novan regulon.

Deire de la unua frazo mi povas prezenti jenan:
La mantelo pendigitas en la shranko.

Tio chi estas - diskuteble, mi koncedas - rigardebla kiel efektivigo je ankorau ne oficiale aprobita nova regulo (do vastasence formo nova) koncerne Regulon 6, nome ke oni povas anstatau "est'as {verba radiko}'it'a" diri:
"{verba radiko}'it'as" (analoge pri "-at'a" kaj "-ot'a").

Prie estas la Zamenhofa lingva respondo Pri la participa sufikso antau verba finigho.

amigueo (Montri la profilon) 2016-marto-02 18:35:58

"saluti", tio validas por komenci interrilaton kaj por fini ĝin aŭ por rekona bonsenta interrilato en si mem. la idiotismo SALUTON konvenas nur en la komenco de la interrilato. ĉau, en la itala aŭ eŭska (agur) uzo, utilas en la komenco kaj la fino kaj kuniĝo de komenco kaj fino, kiel sola interrilato.

simila kompliko troviĝas en idiotismo DANKON.

ankoraŭ mi ne trovis rekonan mavsentan interrelaton, tradukeblan kiel "malsaluto". tio ne ŝajnus ĝentila sed ja utila en grupoj de amikoj kiuj esprimas sian malmolecon per insulto aŭ malbeno kiel saluto aŭ ĉaŭo. (fakte, FORFIKIĜU ne novas en Esperanto, kaj estas ia adiaŭo inter aliaj signifoj).

Reen al la supro