Al la enhavo

Brazila humuro

de skeptikulo, 2016-januaro-31

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

skeptikulo (Montri la profilon) 2016-januaro-31 01:52:10

Permesu min rakonti malgrandan historion kiun estas amuza nur por brazilanoj.

Iam, dum internacia evento en Brazilo, amaso da personoj estis antaŭ la pordo de la loko kie la evento okaziĝus.
La komenco de la evento multe malfruiĝis, kaj la humuro de la partoprenontoj ne estis bona.
Ili brue paroladis, kun malsamaj opinioj, pri kiu unue enirus tra la pordo.
Kelkaj el ili simple lasis la lokon.
Pro tio, organizanto venis eksteren, provante trankviligi ilin.
Sed li ne bone scipovis paroli Esperanton, lia sola lingvo estis la portugala.
Do, li petis atenton de la ĉeestantoj kaj diris:

Fiku ĉi tie kaj faru filon!

skeptikulo (Montri la profilon) 2016-januaro-31 01:53:29

KLARIGO

Mi aŭskultis tiun historion unuafoje dum klaso de Esperanto en la universitato.
La amuza afero estas ke la organizanto volis diri "Staru ĉi tie kaj faru linion". Sed, ĉar lia scio pri Esperanto estis malgranda, kaj multaj radikoj de la portugala lingvo estas similaj al Esperanto, li uzis la portugalajn radikojn:

ficar (stari) => fiku (staru)
fila (linio) => filo

robbkvasnak (Montri la profilon) 2016-januaro-31 02:35:12

Jes, amuza historieto!

SergeoJhilejkin (Montri la profilon) 2016-februaro-16 03:24:09

Interesa kaj edifa anekdoto

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-februaro-16 09:47:46

Agrabla maniero pasigi la tempon dum vicado... Sed estas diskriminacie, ke filino ne donu tiom da poentoj ol filo! okulumo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2016-februaro-16 10:13:40

Altebrilas:Sed estas diskriminacie, ke filino ne donu tiom da poentoj ol filo! okulumo.gif
portugale "fila" finiĝas per "-a". Do mi pensas, portulale linio estas ina.

Taima (Montri la profilon) 2016-majo-02 20:01:20

Ĝi amuzigis post via klarigo.

Bnyldo (Montri la profilon) 2016-majo-03 20:46:59

Mi estas brazila kaj mi ridis tiel mi apenaŭ povis spiri

Reen al la supro