Al la enhavo

[Rolludo] Risus en Esperanto! Ni ludu!

de sesflankoj, 2016-februaro-02

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

harlandski (Montri la profilon) 2016-marto-13 16:59:47

Unue: Bonvenon al MoutOP!

Due: Gratulon al Barbaro Esperantisto por la filmeto pri la ludo - bona reklamo!

Trie: Ŝajnas, ke ni ne povos komenciĝi sen ludestro. Mi havas multe da sperto je la ludestrado, kaj ankaŭ sufiĉe multe je la ludado per forumo. (Tamen ne je la ludestrado per forumo, sed ne gravas lango.gif ) Do, mi volas proponi min mem kiel ludestro. ridulo.gif

Laŭ mi, la kompleksa historio, kiun ni pripensis estas bona afero, ĉar ĝi donas al mi sufiĉe multe da ideoj por la komenco de la ludo.

Se ĉiuj konsentas, ke mi ludestriĝu, bonvolu fari viajn rolulojn. Ĉe Risus, estas sufiĉe simpla afero, kaj se vi povas fari rolulojn sen mia helpo, bonvolu fari tion. Sed, se vi estas novulo ĉe ĉi tiu afero, simple priskribu per malmulte vortoj la ideon, kiun vi havas pri via rolulo.

Vi povas esti vikingo, aŭ "indiano", kiu havas sufiĉe bonan rilaton kun la vikingoj, ĉar mi volas komenci la historion el la vikinga flanko.

Ekzemple "Hjildbruno estas kuraĝa vikinga militistino, kiu forte kredas, ke la dioj helpas ŝin en la batalo. Ŝia ĉefa amo krom la batalo estas la bestoj, kiujn ŝi pli bone komprenas ol la homojn."

Aŭ "Thoro estas skaldo [vikinga poeto], kiu trovis, ke siaj kantoj kuraĝigas la batalistojn, kaj iam alvokas la diojn mem batali kune. Sed, bonvolu ne tuŝi la hararon."

Aŭ "Ridas-al-la-urso estas indiana mekanikisto, kiu nun loĝas ĉe la vikingoj. Fakte, li estis komercisto kaj faris komercon inter la indianoj kaj la vikingoj, sed kiam li eklernis pri la teknologio, kiun la vikingoj evoluigis, li restis ĉe ili por lerni ĉion pri ĉi tiu nova magio. Li volas finfine reveni al sia populo."

El tiaj priskriboj, oni povus poste fari rolulojn laŭ la Risus-sistemo.

MoutOp (Montri la profilon) 2016-marto-13 19:27:26

Dankon (pro la bonvendeziro kaj la akcepto de la ludestrado)!

Tute bone por mi! Mi legis la regulojn de Risus, kaj mi pensas ke mi povas krei mian rolulon. Ĉu oni publikigu jam niajn "kliŝojn"?

sesflankoj (Montri la profilon) 2016-marto-14 04:28:44

Bone!

Mi nek volas limigi nin al la Nord-Amerika kontinento nek bezoni nin
scias pri siajn kulturojn, reala aŭ imagita. Mi simple proponis
alternan historion por niajn rolulojn. Certe, ni povus komenci en
Eŭropajn landojn, kie homoj estas pli familiaraj.

Jokulsono Nubosaltanto, la Piloto

Priskribo: Juna, malalta, maldika viro kun hela vizaĝkoloron. Diziras
aventuro kaj malkovro, ne longa resti ĉie. Ĝuas muziko kaj
ekludas gitaro.

Kliŝoj: Piloto(4), Mekanikisto (2), Boksisto (2), Esploristo (1),
Gitaremo (1)

Probable, Jokulsono estas laboristo de io firmao, riĉa aventuristo,
prirato, aŭ milito. Se ni ludas en pli malpli Viktoriana ero, eble
li pilotas aeromaŝino, granda vapora helikoptoro, ktp. Aŭ, li nun
estas senlaboro kaj serĉi por novan laboron.

MoutOp (Montri la profilon) 2016-marto-14 09:02:18

Bone, mi prezentas al vi... Turgeis Wàgosson!

Turgeis Wàgosson estas filo de Wàgosh, Algonkena tradukisto ĉe la Vikingoj, kaj de Halldóra, Vikinga soldatino. Ĉar la Vikinga kulturo estas pli bone taksita, la juna Turgeis ricevis precipe Vikingan nomon kaj edukadon, sed lia patro instruis al li ankaŭ la Algonkenan kaj aliajn indiĝenajn lingvojn kaj kulturojn. Li ege ŝatas tion.

Fizike, li estas sufiĉe granda, kaj similas al "normala" Vikingo kvazaŭ plene, krom en unu detalo: li havas nigrajn harojn, kaj kvazaŭ neniun barbon. Li estas 23-jara. Li havas du revolverojn, kiujn li ĉiam havas sur li, kaj li estas bona pistolisto.

Li helpis sian patron kiel tradukisto dum kelkaj jaroj en la ĉefurbo de Vinlando, sed ĉar li mortpafis filon de potenculo por gajni la koron de belulino (almenaŭ estas tio, kion li rakontas kiam oni petas al li; tamen io strangas, ĉar li ĉiam amindumas, kvazaŭ se li jam forgesis la belulinon pro kiu li forlasis sian vivon), li forfuĝis. Nun li serĉas sian identecon vojaĝante tra Nordameriko. Lia indiĝeneco povos helpi kiam la grupo renkontos indiĝenojn, eĉ se li, kiel duon-Vikingo, ne estas bone akceptita ĉie (ankaŭ ne ĉie ĉe la Vikingoj).

Religie, li bone konas la religiojn de la Vikingoj kaj de la Algonkenoj, sed li ne estas religiema. Tio ne signifas ke li ne kredas, sed li agas sen pensi al la religiaj konsekvencoj. Li estas fakte iom egoisma, kaj li scias uzi de siaj kompetentoj tiom lingvaj ol pistolaj por ekhavi kion li volas (ĉefe kiam tio estas homino).

Kliŝoj: tradukisto (4), pistolisto (3), tromploga parolanto (2), tradicia indiĝena kuracisto (1).

eraijk (Montri la profilon) 2016-marto-17 19:51:23

Unue mi bedaŭras pro mia malfrueco!

Grimulfo

Li ne volas diri pri lia pasinteco, sed li certe spektis tro multe morton. Li estis eble militisto- aŭ eĉ krimulo. Li loĝas sole, ĉar li ne volas vundi denove.

La nomo 'Grimulfo' ne estas lia propra nomo. Li elektis ĝin pro li ne volas esti la persono kiu li estis. Ankaŭ, li havas problemojn kun lia cerbo, kaj koleriĝas facile kaj rapide. Kelkfoje li ne povas regi lin mem...sed li estas afabla alie.

Kliŝoj: Ĉasisto (4), Batalanto (3), Maljunulo (2), Tamburisto (1)

Mi esperas ke mi faris ĝin korekte! Se mi ne faris korekte, bonvolu korekti min!

harlandski (Montri la profilon) 2016-aprilo-16 17:08:55

Saluton al ĉiuj! Unue mi kore pardonpetas, ke mi tutan monaton nenion skribis ĉe ĉi tiu fadeno. La laboro estis freneza, kaj mi ĉiam pensis, ke mi skribu ion ĉi tie "morgaŭ".

Mi esperas, ke malgraŭ mia malapero vi volas daŭre ludi. Vi kreis ja mojosajn rolulojn, kaj dank' al via priskriboj, la mondo de viktorianaj vikingoj en Vinlando jam kreskas en mia imago.

Mi proponas, ke ni komencu en Nijbijo (Nyby), Vinlando. Ĝi estas malpura kriminala havenourbo, kaj la kutima enirejo al Vinlando por tiuj, kiuj ne havas la monon por eniri per pli riĉaj havenoj, aŭ kiuj volas pli aŭ malpli sekrete eniri Vinlandon. Jokulsono, vi flugis al alia haveno, sed via flugmaŝino rompiĝis, kaj vi devis emerĝence surteriĝi ĉi tie. Nun vi devas trovi la necesajn aferojn por repari vian flugmaŝinon.
  • @sesflankoj, mi volas ekscii, kia estas via flugmaŝino. Vi ankaŭ povas ŝanĝi iujn ajn detalojn, mi nur volas, ke vi estu en Nijbijo, kaj via flugmaŝino estu rompita.
  • @MoutOp kaj @erajk, bonvolu decidi, kial, kiam ktp Turgeis kaj Grimulfo venis al Nijbijo, kaj de kie (verŝajne de aliaj flankoj).
  • Ĉiuj bonvolu pripensi ian ligilon al alia rolulo. Ĝi ne devas esti tiel profunda (aŭ eĉ amika), sed laŭ mi estas bona afero, kiam la roluloj havis ian kontakton antaŭ la unua aventuro kune.
Mi tre ŝatas, kiam la kreado de la mondo estas kunlaboro inter ĉiuj ludandtoj, do se vi volas aldoni faktojn, homojn, grupojn, lokojn ktp, bonvolu fari tion.

Ankoraŭ pardonon por la longa silento, kaj mi esperas ke ni povos tamen (finfine lango.gif) ekludi. ridulo.gif

sesflankoj (Montri la profilon) 2016-aprilo-20 06:17:53

Jokulsono grumbladis, lia humoro malbonas. En siaj skrapvundantaj manoj li tenis du partojn de rudra akso. Ne nur la malbona vetero ŝiris unu el la tri balastoj, ĝi ankaŭ blovis lian aeroŝipon en arbaro kiam li malsupreniris flughavenen. La akso devas unuiĝi, la rudro devas malkurbi, kaj la balasto devas fliki. Li viŝis sian vizaĝon, pro la malfacila laboro. Feliĉe, li ne havis pasaĝerojn dum la ŝtormo.

Li kalkulis la sumon de lia malkreskata kargo. Se li vendis la tutan, li eblus pagi la riparojn kaj aĉeti bazan provianton. Li enmetis la du partojn en sakon kaj malaltiĝis terene per la pulia pendolilo. Ĉevalo kaj ĉaro atendis sube, jam plenigita de lia kargo. Li ridis si mem. Kia ŝtormo!

Li paŝis al la ĉaro kaj supreniris sur la benko. Eble, li havus fortunon kaj profitus en tio ĉi urbo, Nijbijo.

Piednoto: Bonvolu, korektu miajn erarojn en privata mesaĝo. Mi redaktos kun viaj proponoj. Mi ankoraŭ estas komencanto, kaj mi devis serĉi multajn vortojn.

Dankon, MoutOp por viaj korektproponoj.

MoutOp (Montri la profilon) 2016-aprilo-25 06:40:56

Nova tag', nova urb'.

Pli ol unu jaro pasis ekde lia fuĝo el la Vinlanda ĉefurbo. Pri tio tamen Turgeis ne plu pensas kiam, por la unua fojo, li eniras la urbon de Nijbijo.

Dum la unuaj monatoj de sia vojaĝo, la momento kiam li malkovris novan urbon ĉiam estis grava momento, timiga sed ankaŭ ekscita. Li pensadis pri sia urbo, pri sia familio, sia amikaro. Li tiom volus vidi ilin denove tiam! Sed nun, nur restas la ekscito de la malkovro. Li kutimiĝis al la soleco. Li scias ke, kiel en la aliaj urboj, li sukcesos trovi monon por vivi, lokon por restadi, hominojn por amori kaj malamikojn por batali. Kaj do probable kialon por foriri.

Li ne scias ekzakte kial li elektis Nijbijon kiel posta stacio en sia vojaĝo. Fakte, li eĉ ne scias kien li iras. Sed la malbone fama haveno ŝajnas perfekta loko por la nigrharulo, loko kie li povos senprobleme sinkaŝi en la homamaso de la duonkrimulaj vagabondoj kiel si. Kaj senprobleme trovi la problemojn, kiujn li ŝajnas ŝategi.

Nu, li unue trovu tavernon kie elspezi la lastajn monerojn kiujn li ankoraŭ havas, sciante ke tie, li trovos iun kiu bezonus pistoliston... aŭ kuglon. Ridetante je tiu ideo, Turgeis plirapidigas siajn paŝojn: li volas trovi tian tavernon antaŭ ke la ŝtormo, kiu minacas la urbon en la ĉielo, komencas.

Li jam scias ke siaj pistoloj ne restos silentaj Nijbije; sed li tute ne scias ke li trovos ion tute alia ol li antaŭvidas: aventuro.

Pardonu min pro la malfruo; kiam la ludo estos komencita, ĝi estos pli "fluema", mi pensas.

eraijk (Montri la profilon) 2016-aprilo-30 19:16:52

"Kie mi estas?" li pensas, aperanta el la restantajn partojn de lia detruita tendo. La vetero nokte ne estis bona. Liaj aĵoj ŝmiriĝis kiel butero sur la malvarma tero, kaj nun liaj manĝaĵoj nur povas manĝigi la herbon kaj bestojn. Do, li nun iras malrapide tra la mondo, ĝis li malkovris maljunan vojmontrilon.

"Nijbijo", li pensas, "Ĝi ŝajnas sufiĉe bona". Kutime li ne ŝatas iri kun aliaj homoj, sed ĉi tempe li bezonas ilin. Grimulfo fakte havas nenion nuntempe, do li bezonas fari kion li ne volas fari- renkonti kaj eĉ paroli kun aliaj homoj.

"Stultaj homoj" li pensas, ĉar li vere malamas kunlabori- sed li vere bezonas fari tion. Ĉi tiu veras.

Dum la lasta ŝturmo, li perdis ĉion- lian manĝaĵon, lian hejmon...sed- pli grave laux li- li perdis lian elon. La elo kiu li faris per li mem, kaj kiu malfreneziĝis lin. "Mi bezonas alkoholon" li plu pensis.

Marŝanta tra la ŝturmmarkaj vojoj, li kreas etoson pli malluma ol la negraj nuboj en la ĉielo. Li nun remarkis ke li ne povas sole iri plu.

"Taverno" li legas kaj tiam rapide pensas "Eble ili havas alkoholon interne". Do nun li certas- tiu estas la solvo!

...sed ekzistas jam tri demandoj. Unue: ĉu li povas denove vivi kun aliuloj? Se li memoris bone, li ŝatis aliajn homojn...sed ĉi tiu sento ekzistis antaux multaj jaroj.

Due: 'ĉu ili vere havas alkoholon?'- tre grava scii! Finfine, trie: kiel li povos ekspliki al la tavernlaboristo, ke li verŝajne ne havas monon, kaj eble ne povas pagi?

Decidanta ke la plej grava demando estas la dua, li malfermas la pordon.

MoutOp (Montri la profilon) 2016-majo-02 14:50:03

Reen al la supro