Al la enhavo

Kvizo por blondulinoj

de StephaSport, 2008-februaro-25

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-25 21:32:17

Blondulino partoprenis al televida kvizo. Jen la demandoj kiujn ŝi ricevis:

1) Kiom da tempo daŭris la "Centjara Milito"?
a) 116 jaroj
b) 99 jaroj
c) 100 jaroj
d) 150 jaroj

Ŝi uzis la ĵokeron kaj ne respondis al la demando.

2) En kiu lando troviĝas la "Panama Ĉapelo"?
a) Brazilio
b) Ĉilio
c) Panamo
d) Ekvadoro

La blondulino decidis peti la helpon de la spektantaro.

3) Dum kiu monato la rusanoj festas la "Oktobran Revolucion"?
a) Januaro
b) Septembro
c) Oktobro
d) Novembro

La blondulino telefonis al sia (blonda) amikino.

4) De kiu besto prenas sian nomon la "Insuloj de Kanarioj"?
a) Kanario
b) Kanguruo
c) Ĉevalo
d) Hundo

Ŝi donis malĝustan respondon kaj estis eliminita.

Jen la ĝustaj respondoj:

1) La "Centjara Milito" daŭris 116 jaroj, de 1337 ĝis 1453
2) La "Panama Ĉapelo" troviĝas en Ekvadoro
3) La datreveno de la "Oktobra Rivolucio" okazas je la sepa de novembro
4) La nomo de la "Insuloj de Kanarioj" devenas de la hundo (latine canis). La birdo prenas sian nomon de la insuloj.

Ĉu ni ĉiuj blondiĝas???

Reen al la supro