Al la enhavo

"Multe da" kaj akuzativo

de guyjohnston, 2008-marto-05

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-marto-05 16:43:43

Saluton, kial oni ne uzas la akuzativon kun "multe da", dirante ekzemple "mi havas multe da mono" anstataŭ "mi havas multe da monon"?

horsto (Montri la profilon) 2008-marto-05 16:53:12

guyjohnston:Saluton, kial oni ne uzas la akuzativon kun "multe da", dirante ekzemple "mi havas multe da mono" anstataŭ "mi havas multe da monon"?
Ĉu ne estas neniam akuzativo post prepozicio? La -n finajo de vorto malantaŭ prepozicio ja ne estas akuzativo, sed montrilo por direkto aŭ daŭro.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-06 06:24:57

Post 'da' neniam estas akuzativo. Ĝi ne estas prepozicio de direkto. Logiko postulas akuzativon por 'multe', sed ankaŭ ĝi ne povas preni akuzativan finaĵon.

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-marto-06 11:04:11

Bone. Kial oni neniam uzas la "-n" finaĵon post la prepozicio "da", por montri pli klare kio estas la objekto de la frazo?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-06 11:20:25

guyjohnston:Saluton, kial oni ne uzas la akuzativon kun "multe da", dirante ekzemple "mi havas multe da mono" anstataŭ "mi havas multe da monon"?
Ĉar en tiaj kazoj transitivaj verboj regas la vortojn, sekvantajn post ili (ne numeralojn kaj adjektivojn).

Mi havas multe da amikoj.
Mi havas multon da amikoj.
Sed:
Mi havas multajn amikojn.
Mi havas tri amikojn. okulumo.gif

Tamen oni povas diri:

Ĝin (monon) mi havas multe.
Aŭ:
Da ĝi mi havas multe.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-06 12:32:05

Kiam Zamenhof kreis la regulojn de Esperanto, li pensis ke sufuĉas havi akuzativon nur ĉe substantivoj kaj adjektivoj. Akuzativon ne havas artikolo, nombroj, ambaŭ, -ies kaj -iom korelativoj, verbaj infinitivoj, ke-subfrazoj. Adverboj povas preni -n nur por montri direkton. Ne estas bele aldoni akuzativon al neesperantigitaj nomoj, kaj eĉ al tiaj esperantaj nomoj, kiel 'Lernu!'.
Sed estas okazoj kiam logike ĉi tiuj vortoj devas esti en akuzativo, sed ili ne povas ĝin havi.

Multe da patrinoj vidas multe da filinoj.

Akuzativon devus havi la dua multe, ne filinoj! Ni povas supozi ke estas kutima vortordo.

Multe da patrinoj multe da filinoj vidas.

Ne kutima vortordo. Ni ne povas kompreni kiu kiun vidas.
Por eviti miskomprenon vi povas diri:

Estas multe da patrinoj. ili vidas multe da filinoj.
Estas multe da filinoj. Multe da patrinoj ilin vidas.
Multo da patrinoj multon da filinoj vidas.

horsto (Montri la profilon) 2008-marto-06 20:52:02

sergejm:
Multe da patrinoj vidas multe da filinoj.
Iel "multe da patrinoj" ne plaĉas al mi, eble ĉar tiu maniero esprimi tion havas negativan signifon en la germana lingvo. Ĉu ne "multaj patrinoj" estas la normala kaj pli taŭga maniero diri tion, vi tiam ankaŭ ne havas problemon kun la akuzativo:
Multaj patrinoj vidas multajn filinojn.
guyjohnston:
mi havas multe da mono
Ankaŭ ebla estas tio:
mi havas multan monon.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-07 07:48:12

horsto:
Iel "multe da patrinoj" ne plaĉas al mi, eble ĉar tiu maniero esprimi tion havas negativan signifon en la germana lingvo. Ĉu ne "multaj patrinoj" estas la normala kaj pli taŭga maniero diri tion, vi tiam ankaŭ ne havas problemon kun la akuzativo:
Multaj patrinoj vidas multajn filinojn.
Ankaŭ al mi ne plaĉas "multe da ...".
Sed mi menciis ankaŭ aliajn vortojn.
Vi povas uzi "multaj ..." anstataŭ "multe da ...", sed kion vi faros kun "iom da ..."?

Iom da patrinoj vidas iom da filinoj.

Kaj eĉ des pli:

Kiom da patrinoj vidas iom da filinoj?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-07 13:09:33

sergejm:Vi povas uzi "multaj ..." anstataŭ "multe da ...", sed kion vi faros kun "iom da ..."?
Anstataŭ "iom da" oni povas uzi "ioma(j)".
Ekz. Iomaj patrinoj vidas iomajn filinojn.

Tamen, ŝajnas strange, meti tro multaj "iomaj" en unu frazo. Por simila signifo, oni povas uzi "kelkaj", "pluraj", ktp.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-08 10:30:28

黄鸡蛋:Anstataŭ "iom da" oni povas uzi "ioma(j)".
Vi ne povas uzi "ioma(j)" anstataŭ "iom da".
La respondo al "kiom da" estas unu, du, tri.
La respondo al "kioma" estas unua, dua, tria.

Kiom da terpomoj vi alportis?
Mi alportis du sakojn da terpomoj.
Kioman sakon vi alportis?
Mi alportis la duan sakon.

Reen al la supro