Al la enhavo

Mi neniam

de Miland, 2008-marto-07

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-07 16:34:27

* Bv. forigi *

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-08 05:28:42

Kiam oni diras al Dio, tio estas preĝo.
Kiam Dio diras al oni, tio estas skizofrenio.

R2D2! (Montri la profilon) 2008-marto-10 03:27:32

Dank'al Dio, ke mi estas ateisto!

david_t (Montri la profilon) 2008-marto-10 09:13:22

Psikiatro: "Do, vi asertas, ke vi estas Dio. Diru al mi pli pri tio."
Paciento: "Plej frue mi kreis la ĉielo kaj la tero..."

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-10 10:50:27

R2D2!:Dank'al Dio, ke mi estas ateisto!
Sed ĉu vi ne timas pri fina ekzameno post la vivo?

novatago (Montri la profilon) 2008-marto-10 11:17:55

Miland:
Sed ĉu vi ne timas pri fina ekzameno post la vivo?
Mi ne ĉar mi ĉiam kopias. sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-10 12:59:53

R2D2!:Dank'al Dio, ke mi estas ateisto!
Glor'al Dio, ni ambaŭ estas ateistoj.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-10 13:19:50

Tio memorigas min pri ŝerco. Du amikoj venas al pastro, kaj diras al li, 'Patro, ni havas novaĝon por vi. La diablo estas mortinta!' La pastro rigardas ilin malĝoje, kaj respondas 'Kompatindaj orfoj, kio okazos al vi?'

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-marto-10 14:10:44

Terurĉjo:
R2D2!:Dank'al Dio, ke mi estas ateisto!
Glor'al Dio, ni ambaŭ estas ateistoj.
Ni estas almenaŭ tri ateistoj. Do, ni ne timas la finan ekzamenon !!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-10 16:09:03

Noël LECOMTE:Ni estas almenaŭ tri ateistoj. Do, ni ne timas la finan ekzamenon !!
Eble, Novatago helpos al ni, kiam ni ekzameniĝos, ĉar li estas la kvara kaj havos kopion enpoŝe.

Reen al la supro