Al la enhavo

Ĉu tempo por vera lernu!-renkontiĝo?

de Jev, 2008-marto-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2008-marto-10 00:35:03

Ĉu vi jam scias, kie kaj kiel vi pasigos someron? Eble jam venis tempo por ekuzi kaj ekstudi Esperanton ankaŭ ekster la virtuala mondo en aranĝo. Somere en Slovakio okazos aranĝo, kadre de kiu estos aranĝita ankaŭ unua grandskala renkontiĝo de lernu!-uzantoj, helpantoj kaj kreantoj!... [url=/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php]Legu pli[/url]

Jev (Montri la profilon) 2008-marto-11 20:35:07

Venis jam unua aliĝo al la aranĝo kaj tio ĝojigas. Mi havas peton al ĉiuj aktivaj uzantoj de lernu! - estus tre bele, se vi helpus reklami la aranĝon inter viaj amikoj kaj konatoj. Eble vi povas informi pri ĝi almenaŭ en viaj nacilingvaj forumoj.

Se vi estas tradukanto, estus bone, se vi tradukus la paĝojn pri la aranĝo al via lingvo kaj krome la novaĵon, kiu devas aperi en la unua paĝo de lernu!

Tio estos unua fizika renkontiĝo, kiu estos forte ligita al lernu! kaj kompreneble ni volas, ke ĝi estu sukcesa.

Grandan dankon!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-02 10:57:46

rubo.gif
Mi ne ŝatas havi malinan sekson, kiel estas indikite en la informilo pri SES-2008 kaj ties aliĝilo.
Mi estas vera viro, kaj mi havas veran viran sekson.
Mi ne komprenas tian difinon. Mi ne havas mamojn surdorse akj pisas antauen.
Laŭ mia vidpunkto, nenio insulta aŭ ofenda estas en vortoj vira kaj virina. Male, mi preferas uzadi ĉi tiujn vort-difinojn, pli klarajn kaj fundamentajn.

Krome, malina (малина) ruse estas frambo aŭ kaŝloko por ŝtelistoj. rido.gif

Verŝajne, Sonja Elen Kisa estas malinseksulo, sed mi ne estas tiu kaj tia.

Reen al la supro