Al la enhavo

Malofta-vortfarado Ludo

de cFlat7, 2016-julio-17

Mesaĝoj: 195

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2020-januaro-17 13:01:09

Malfiera= humila

Antaŭ lia fiereco ŝi sentis sin kvazaŭ ŝi estus formiko, tial si preferas paroli kun malfiera persono.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-08 14:51:00

markoto

mark-ot-o — marko estonteca



mar-kot-o — mara koto (farita el marakvo)

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-08 18:09:06

Bias estis unu el la sep saĝuloj de Grekio, li naskiĝis en Priene en la 6a jarcento a. K. preskaû ĉiuj kuncivitanoj liaj konsultis lin pri juraj aferoj; li neniam defendis maljustajn pledojn. Ne malfrue li gajnis ege bonan reputacion pro sia honesteco, tial oni kutime diradis: Unu kaûzo de la civitano de Priene, por montri, ke la pledo estis justa. Kiam Priene lia patrio estis sieĝita de la generaloj de Ciro, ĉiuj loĝantoj fuĝis portante siajn plej valorajn posedaĵojn. Iu viro mirigis kiam li vidis, ke la filozofo restis indiferenta, kaj ne prepariĝis por foriri, la viro demandis al li: kial vi ne savas viajn posedaĵojn? Bias respondis: Miaj valoraj posedaĵoj jam estas kun mi, komprenigante, ke siaj plej valoraj havaĵoj estis scio kaj inteligenteco.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-08 20:12:23

bonpleja

= plej bona

Li estas la bonpleja verkisto.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-08 21:31:59

Mi amegas simplan stilon, laŭ Kabe, Zamenhof, Porto Carreiro Neto, Waringhien, Edmond Privat, ktp...

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-09 02:01:33

Vinisus:Mi amegas simplan stilon, laŭ Kabe, Zamenhof, Porto Carreiro Neto, Waringhien, Edmond Privat, ktp...
[ĉu vi povas provizi ekzemplojn?]

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-09 12:01:05

(La Faraono) traduko de Kabe, (Fratoj Grimm) de la sama tradukanto. Ekzercaro de la lingvo internacia de Zamenhof, ĝi troviĝas en (Fundamento de Esperanto). (La Libro DE LA SPIRITOJ) tradukis Porto Carreira Neto. (PAG) verkis Waringhien. (La VIVO DE ZAMENHOF) verkis Edmond Privat. (Faktoj kaj Fantazioj) verkis Marjorie Boulton. (MARTA) tradukis Zamenhof. (SUR SANGA TERO) verkis Julio Baghy. (LA ŜTONA URBO) verkis Anna Löwenstein. Eble vi jam legis ĉiujn.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-10 02:24:53

[Mi volis ekzemplajn frazojn, ne liston de verkaĵoj.]

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-10 12:07:28

"Se vi aĉetus aŭtomobilon vi konstatus, ke ĝi poste kaŭzos sufiĉe grandan elspezon ĉiujare pro riparoj, purigado ktp."
"Aĉetu aŭtomobilon kaj vi vidos, kiom ĝi kostos ĉiujare!" Mi humile provas sekve la postsignojn de la majstroj.

Plej amike!

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-11 03:43:39

malpuŝi = tiri

Li malpuŝis akvon el la puto.

Reen al la supro