Al la enhavo

Malofta-vortfarado Ludo

de cFlat7, 2016-julio-17

Mesaĝoj: 195

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-17 12:11:58

Ne tro ambicio.
Malpli da posedo, malpli da tedo --- asertas popola proverbo.
Troa ambicio frenezigas, se ĝi jam ne malfeliĉigis.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-18 02:14:00

filin-o = ina ido de patro kaj patrino
fi-lin-o = malpura lino

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-18 12:16:50

Malmamulo estas besto kiu ne nutras siajn idojn per lakto.
Esperantisto, kiu parolas samtempe Esperanton kaj sian denaskan ligvon,
ankaŭ estas malmamulo, ĉar li aŭ ŝi estas krokodilo.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-19 02:31:20

paper-ar-o = kolekto de papero
pap-erar-o = eraro, kiun la Papo agas

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-19 12:51:40

Salikoko= malgranda dekkruraj krustaco.
Sali-kokon = meti salon en la kokon por ke ĝi estu bongusta. Por mi terura afero, ĉar mi ne manĝas viandon.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-20 02:53:12

[Ha, mi ankaŭ ne manĝas viandon!]

pretend-i = postuli ion, pri kiu oni asertas, ke oni havas rajton super ĝi
pret-end-i = devas esti preta

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-20 12:09:53

[Ha, mi ankaŭ ne manĝas viandon!] Gratulegooooo!!!

malkareco= malalta prezo.
Tempo de malkareco dum kiu la vivkosto estas malalta.

1 trovo en Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, diversaj personoj, 1904
o ĉirkaŭ 7 dolarojn (en librejoj 15 dolarojn). La malkarecon de la libroj d-ro Vincent atingas per la

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-21 02:30:29

[malkareco ... eble ĝi devenis el la angla. "dear" (kara), kiu signifas, ke io havas valoran, altan prezon; do la malo = malkareco?]

suker-o = kristala, blanka, dolĉa substanco
suk-er-o = guto de suko

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-21 11:38:54

Turisto = homo vojaĝanta por plezuro aŭ sporto.

tur(o)-isto = homo, kiu konstruas turon, ist/= Suf. signifanta profesio..

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-23 02:10:27

re-vid-o = rea vidado
rev-id-o = infano de taga sonĝo

Reen al la supro