Al la enhavo

Malofta-vortfarado Ludo

de cFlat7, 2016-julio-17

Mesaĝoj: 195

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-28 02:53:50

etaĝo = samnivela parto de domo
et-aĝo = maljuneco

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-28 12:07:35

Maljuneco ne estas alta aĝo ĉu?


1 trovo en La batalo de l’ vivo, Zamenhof, 1891
ŝia surda maljuna patrino, vera mirindaĵo pro la alta aĝo, kiun ŝi atingis, kaj kiun Clemency subten
1 trovo en Homoj sur la tero, Engholm, 1932
m pli aĝa ol ŝi, tamen kvardek jaroj ne estas tre alta aĝo.
1 trovo en Quo Vadis, Lidja Zamenhof, 1933
al Ostio, la tago estis serena kaj bela. Pro lia alta aĝo oni ne devigis Petron porti la krucon, ĉar

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-28 14:41:40

[Nur eraro...]

etaĝo = samnivela parto de domo
et-aĝo = juneco

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-28 16:24:09

spoz/iĝ/ej/o = ejo destinita por spoziĝoj

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-01 01:54:29

rapido = faranto aŭ okazanto dum mallonga tempo
rap-ido = napa ŝoso

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-01 13:43:27

ad - franca: promenade (promenado).

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-02 02:04:42

Vinisus:ad - franca: promenade (promenado).
[Mi ne komprenas]

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-02 02:09:08

regulo = tio, kio estas definita por gvidi la agadon, konduton, ktp
reg-ulo = ulo, kiu efektive estras

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-02 12:05:35

cFlat7:
Vinisus:ad - franca: promenade (promenado).
[Mi ne komprenas]
Ad = afikso, kiun zamenhof prenis el la franca lingvo.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-02 12:27:18

Sarabando = malrapida hispana danco laŭ tri taktoj.

Sara-bando= aro da individuoj kune irantaj regataj de Sara, kompreneble, ne de la Sara edzino de Abrahamo.(Mi klarigas, ĉar vi estas judo, kaj mi ne volas afendi vin nek vian kredon.) Plej amike!

Reen al la supro