Al la enhavo

numero de esperantistoj

de toni692, 2006-junio-04

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

toni692 (Montri la profilon) 2006-junio-04 21:31:13

oni devus kalkuli kiom da personoj konas, lernas, parolas kaj uzas la E-on en la diversaj landoj kaj en la mondo.
Unua propono:
ni komencu mendoliston, ekz.kiel:
n-ro|nomo/lernuid.|lando|naskiĝdato|
E-o nivelo|uzado|ekde|retpoŝto:
--------------------------------------------
1|Kas, Toni|toni692|HU|22.11.44|meza/bona||
regule/ofte|1974|akas1122@hotmail.com|

tibisko0608 (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-01 17:50:20

Mi proponas unue kalkuli la minimuman numeron tiel:

El la jarlibro de la UEA oni povus sumigi la oficialajn - do jarkotizon paĝantajn - membrojn de la landaj E-o asocioj.
Interesa estus la ŝtatistiko de la membro ankau kiel procento de la loĝantaro de la landoj.
Konsiderinda estas la membroj de la lernu lau la landoj kaj speciale la kreskado de la mambraro. Ĉu ne?

tibisko0608 (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 10:36:03

au esperantantoj?

Utila eblus distingi la uzantojn de la lingvoj kiuj eventuale ne ŝatas aparteni al ia movado.

Pli necesa estus scii kie, kiom da homoj povas kaj deziras uzi la E-on.

Kiel oni povus komenci?

Iu proponus?

toni692 (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-21 15:50:19

tibisko0608:au esperantantoj?

Utila eblus distingi la uzantojn de la lingvoj kiuj eventuale ne ŝatas aparteni al ia movado.

Pli necesa estus scii kie, kiom da homoj povas kaj deziras uzi la E-on.

Kiel oni povus komenci?

Iu proponus?
Eble per la ŝtatistiko de la lernu.
Kvankam la kategorioj de la lingvonivelo estas tute subjektiva - oni povus aldoni la numeron de la sukcesaj ekzamenoj? - tamen la numero povus montri interesan dividon. Ĉu ne?

T0dd (Montri la profilon) 2006-septembro-14 03:00:07

Mi devas komenti, ke la titolo de ci tiu mesaĝ-fadeno devus esti nombro da esperantistoj, anstataŭ "numero de experantistoj."

toni692 (Montri la profilon) 2006-septembro-14 08:35:01

T0dd:Mi devas komenti, ke la titolo de ci tiu mesaĝ-fadeno devus esti nombro da esperantistoj, anstataŭ "numero de experantistoj."
Dankon, vi pravas, sed mi ne scias kiel korigi eraron en la titolo. malgajo.gif

T0dd (Montri la profilon) 2006-septembro-18 22:26:07

toni692:
T0dd:Mi devas komenti, ke la titolo de ci tiu mesaĝ-fadeno devus esti nombro da esperantistoj, anstataŭ "numero de experantistoj."
Dankon, vi pravas, sed mi ne scias kiel korigi eraron en la titolo. malgajo.gif
Ne gravas, mi komprenis vin klare.

mungojelly (Montri la profilon) 2006-septembro-30 15:42:24

Mi ne scias kiom da Esperantistoj ekzistas; mi scias sole ke nun estas unu pli Esperantisto ol antaŭe: Mi. Dum longatempe mi studas la E-o sed mi neniam kuraĝis paroli ĝin. Nun mi parolas.

Esperanto konstruis malrapide en mia koro. La amo de la lingvo, ne sole la faktoj de la vortoj. Kiel ni dirus kiom da Esperantistoj? Ĝi estas korsekreto. Eble ekzistas tre multaj Esperantistoj kiu estas nevidebla.

kare,
mungojelly

(kaj jes, spertuloj, korektu mian e-on, bonvolu!)

Reen al la supro