Al la enhavo

Uzu akran tranĉilon

de Miland, 2008-marto-17

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-17 13:51:00

La ŝercoj pri la kukumo memorigis min pri ŝerco de la tagoj de komunismo. Ĉi tiun ŝercon diris soveta ino al brita intervjuisto en la strato.
Virino eniras viandovendejon kaj diras, 'Mi volas iom da kolbaso, sed ĝi devas esti maldike tranĉita.'
La buĉisto respondas, 'Volonte. Alportu al mi la kolbason kaj mi tranĉos ĝin por vi tiel maldike kiel vi volas.'

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-17 20:42:20

Kio estas kolbaso? demando.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-17 21:37:41

Terurĉjo:Kio estas kolbaso? demando.gif
Ĝi estas, en la rusan, колбаса. En la anglan, sausage. Cilindra manĝaĵo farita de viando. Ĉu estas pli klare?

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-marto-17 21:46:32

lango.gif
Terurĉjo:Kio estas kolbaso? demando.gif
lango.gif Kolbaso (mola) estas hakita viando (la plej ofte porkaĵo) kiu oni prezentas sub formo de platigita globo aŭ longa cilindro kiel la tuluza kolbaso kiu oni metas en la kasuleto (tuluza specialaĵo).

taneli (Montri la profilon) 2008-marto-17 21:55:16

Miland:La buĉisto respondas, 'Volonte. Alportu min la kolbason kaj mi tranĉos ĝin por vi tiel maldike kiel vi volas.'
Mi volas atentigi vin pri tio, ke en Esperanto oni ne uzas duoblan objekton, do: "Alportu al mi la kolbason..."

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-marto-17 22:06:10

rideto.gif
Terurĉjo:Kio estas kolbaso? demando.gif
rido.gif Vi povas vidi "etan kolbason" en Lernu, sekvante la vojon:" Lernado - Vortoj - Bildvortaro - 9. Viando, kartobirdoj kaj marmanĝaĵoj - kaj 7 "
Amike

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-17 22:14:09

taneli:Mi volas atentigi vin pri tio, ke en Esperanto oni ne uzas duoblan objekton, do: "Alportu al mi la kolbason..."
Dankon, notite.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-18 05:27:36

Terurĉjo:Kio estas kolbaso? demando.gif
Rampas verda serpento, odoras kiel kolbaso.
Kiam mi enigmis ĉi tion en la babilejo, oni ankaŭ min demanidis kio estas kolbaso.
Nun Terurĉjo scias kio estas kolbaso, sed dum komunismo li eble ne sciis, se la serpento ne ĝisrampis al li.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-18 20:29:54

Ĥa-ĥa!!!
Mi atendis, ne respondante, ĝis kiam iu ruso komentos la fadenon. Finfine aperis Sergejm.

Estimataj, ĉu vi imagas, ke mi ne scias, kio estas kolbaso?

La citaĵo, dirita de mi, estas el tre konata dumsocialisma anekdoto. Miland, tio estas ŝtono en vian ĝardenon. lango.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-18 20:56:15

Terurĉjo:Ĥa-ĥa!!!La citaĵo, dirita de mi, estas el tre konata dumsocialisma anekdoto.
Jes, bona ŝerco, mi ne rimarkis!

Ĉiuokaze, tio memorigas min pri alia ŝerco.

Demando: Ĉu vi povas alpreni socialismon al Armenio?
Respondo: Jes, sed kial?

Reen al la supro