Al la enhavo

Olympia kaj Tibeto

de Iippa, 2008-marto-24

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 17:09:56

Terurĉjo:Ho-ho, dear Miland, savu tibetanojn Dio de glasnost (libervoĉeco) kaj perestrojka (rekonstruado). rido.gif
Estas interese ekscii la tradukon de la vortoj glasnost kaj perestrojka, vortoj kiujn oni ofte aŭdis sed tamen ne komprenis.
Ĉu vi vere uzis la ĝustan prepozicion (de)? Povus esti grave por la signifo de la frazo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 17:43:40

Ĉinio tre malrapide sed iom post iom iĝas normala demokratia kapitalisma lando. Eble, tian staton atingos nur posteuloj de modernaj ĉinoj, tamen eĉ nun vivkondiĉoj de ili konstante pliboniĝas.
Tial mi korekte uzis la prepozocion "de".
Mi ne volus, ke Dio savu la loĝantaron de Tibeto POR glasnost kaj perestrojka.

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 04:40:30

Terurĉjo:
Tial mi korekte uzis la prepozocion "de".
Mi ne volus, ke Dio savu la loĝantaron de Tibeto POR glasnost kaj perestrojka.
Tiam vi devis uzi "for de". Aŭ meti vortojn de la frazo en alia ordo.
Dio de glasnost (libervoĉeco) kaj perestrojka (rekonstruado) povas esti komprentita kiel iu nova dio.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 05:13:23

Mi ne estas pagano.

Paulinho (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 16:45:37

Tiel mi pensas...

Meŝig:Mi ne vere scias kion pensi pri tiu temo.

Unue, kiu vere scias tion, kion okazas en Tibeto? Pri tio mi legas ion, kaj sekve mi legas la malon. Estas logika, ke Ĉinio defendu sian politikon. Estas logika, ke la tibetaj oponantoj kritiku Ĉinion. Kaj ni ĉiuj scias, ke la amaskomunikiloj malofte estas tute objektivaj. Kaj do, kion pensi?

Due: se estus problemoj en Ĉinio, ĉu agoj pri la olimpiaj ludoj ŝanĝigus ion? Mi pensas, ke tiaj agoj nur malkontetigus la ĉinia popolon. Kaj ĉu la ĉinian popolo estus respondeca pri la problemoj en Tibeto? Ĉu la ĉinianoj elektas siajn regantojn? Eble la plimulto el la ĉinianoj simple meritas ĝui tiun grandan homan feston sen esti insultata.

Paulinho (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 16:49:39

La rajto de la tibeta popolo estas efektiva.

sed la pova presarto nur profitas.

La fino de la ludoj portos la finon de la kriado per la Tibeto.

Espi (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 17:17:22

Tiel estos! Bedaŭrinde! malgajo.gif

prahomo (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 05:07:12

Espi:Tiel estos! Bedaŭrinde! malgajo.gif
gne ?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 19:28:20

prahomo:gne ?
Ankoraŭfoje mi respondas al vi: NIGNE!
Ĉu ne estas kompreneble? Eĉ por prahomo?

Crave (Montri la profilon) 2008-aprilo-21 13:41:28

Saluton !

Laŭ mi, la fakto pli grava estas, ke multaj ribeloj ofte okazas en Ĉinio (per la mizero, la polucio...), sed oni sole parolas de Tibeto, ĉar la uestaj landoj havas intereson (plivole romantika) en ĝi.

Kaj tamen oni eblas pensi, ke laj ribeloj en Tibeto okazigas ĉar la Tibetanoj ne povas profiti de la ekonomia kresko : ĝi estas kondukita da laj Han-aj Ĉinioj.

(mi estas komencanto : ĉiuj korektecoj estas bonvenaj)

Reen al la supro