Al la enhavo

demando pri vorto de tago: "-iv-"

de SebastianH, 2008-aprilo-02

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

SebastianH (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 19:01:51

AGRESI
Ataki la unua, ne estante mem minacata de atako:
[LISTO]
...
Mi jam laciĝis de iliaj agresaj riproĉoj.
Vi devas eviti ĉion agresivan.[/list]
Pro kio “-iv-”? Kion ĝi signifas? La frazo "Mi jam laciĝis ..." ja ne havas ĝin.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 20:27:43

mi ne scias,se la Esperanto havas tiun suffikson ol"iv",sed certe ke ĝi venis de romanaj lingvoj,kaj tiel estus unu pli el malregulecoj.Laŭ mi oni povus uzi agresanta en ĝia loko.Sed nepre"iv"sonas pli bele.

Jasminka (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 20:29:12

"agresiva" - agresema; kapabla krei aŭ ŝajnigi agreson. Sufikso "-iv-" montras, ke iu aŭ io povas, kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva "-ebl-").

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 20:33:19

Tamen laŭ mia opinio pli preferata estas 'agresema', ema, inklina al agreso.

Verdire mi evitus -iv-, -oz- kaj aliajn neoficialajn sufiksojn en lerna paĝaro.

horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-03 19:30:00

Terurĉjo:Tamen laŭ mia opinio pli preferata estas 'agresema', ema, inklina al agreso.
Sed estas diferenco inter emi fari ion kaj esti kapabla fari ion.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-03 20:42:18

agrespova
agreskapabla
agrespotenca
agresfarebla
agresinklina
agresminesciaskionplieenmeti

SebastianH (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 00:40:50

Do, revidante la unuan citaĵon, kion vi devas eviti? Ĉu ne simple ĉion agresan?

RE agresfarebla: Interese! Mi scias ke "-far-" nur venis de verbo "fari", sed ni vidu ĝin alimaniere: Oni povas diri ke la "-far-" aktivigis la pasiva "-ebl-". Ŝajne estas aparta farebleca de vorto "fari", ĉu ne?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 04:45:18

Nu, verdire, ne tre taŭgas la vorto "farebla" ĉi-kaze, mi skribis ĝin iom hazarde, kaj plejverŝajne, mise.

Matthieu (Montri la profilon) 2008-aprilo-04 16:17:34

Miaopinie vi pravas pri “agrespova”. Oni povas uzi “-pova” anstataŭ “-iva”, ĉu ne?

Kaj se -iv- oficialiĝos, ĉu estos “ivi” sinonimo de “povi”?

SebastianH (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 04:57:56

Mi konsentas kun Mutusen. Mi volas aldoni ke -vi- ne eĉ signifas ion kiel "povi" in aliaj lingvoj kiuj mi konas.

Reen al la supro