Al la enhavo

Ado aŭ Aĵo

de lordmayors, 2008-aprilo-05

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

lordmayors (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 00:16:01

Kiam devas oni uzas prefikson "ad" kaj participon "ant"?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 00:58:51

lordmayors:Kiam devas oni uzas prefikson "ad" kaj participon "ant"?
Nu... la fina litero ankaŭ faras diferencon. Se ni uzas ilin tiel, kiel substantivoj:

-ado = la ago mem.
-anto = iu, kiu faras la agon.

Skribado = (angle) writing.
La skribado estas bona = (angle) The writing is good.

Skribanto = (angle) writer.
La skribanto estas bona = (angle) The writer is good.

Eble iu alia povas ekspliki la uzon tiam, kiam la fina litero estas "a"? Mi ne povas pensi pri bona maniero fari ĝin.

(Miaj ekzemploj estas esprimitaj angle, ĉar la fadenverkisto loĝas en Usono - mi scias ke iuj en Usono ne parolas angle, sed...)

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 04:02:06

RiotNrrd:(Miaj ekzemploj estas esprimitaj angle, ĉar la fadenverkisto loĝas en Usono - mi scias ke iuj en Usono ne parolas angle, sed...)
Tiukaze metu ekzemplojn en la usona.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 06:10:02

Terurĉjo:Tiukaze metu ekzemplojn en la usona.
Mmmm... mi bedaŭras ke mia cerbo estas tro malgranda - mi ne komprenas vian komenton. demando.gif

En la usona... kio?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 11:53:52

lingvo, certe.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-05 17:57:46

Terurĉjo:lingvo, certe.
A, ĉu vi volas diri usone kontraŭ angle? "Color" anstataŭ "colour", "theater" anstataŭ "theatre", "gas" anstataŭ "petrol", ktp.?

Jes, mi faris. rideto.gif

Reen al la supro