Al la enhavo

tie estas?

de novatago, 2008-aprilo-06

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 09:37:48

Ĉe tiu ĉi mesaĝo
RiotNrrd:Se tie estas "esperanta partio", ...

Se tie estas partio kiu promocias esperanton, ...
Li tradukas "tie estas" el la angla "there are". Tiu laŭ mi nur estas komprenebla por angloparolantoj. Mi komprenis ĝin post pensi iom da tempo kion li volis diri.

Ĉu oni rajtas diri "tie estas" anstataŭ "ekzistas", kiu laŭ mi estus por tiu ĉi kazo pli taŭga?

Laŭ mi, "tie estas/is/os/us" estas nur por montri kie estas ion, ne por diri se io ekzistas aŭ ne. Se ĝi estus tiel, aliaj frazoj kiel "kie estas", "ie estas" ankaŭ sanĝus siajn signifojn. La angla esprimo "there are" je la frazoj de RiotNrrd oni povas traduki al "estas" (sen tie) aŭ al "ekzistas".

Pardonu min RiotNrrd, mi ne volas ofendi vin per tiu ĉi mesaĝo. Mi nur volas klarigi la aferon.

Ĝis, Novatago

Sxak (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 10:21:47

novatago:
Ĉu oni rajtas diri "tie estas" anstataŭ "ekzistas"
Ne

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 11:09:03

novatago, ĉu vi rimarkis la daton de la mesaĝo?

vidu: 2006-09-15 lango.gif

ĉesu ĈIUJ bonvole kritiki "na" RiotNrrd kaj korektu proprajn erarojn.

ĉu mi demonstru ilin?

novatago (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 16:11:54

Terurĉjo:novatago, ĉu vi rimarkis la daton de la mesaĝo?

vidu: 2006-09-15 lango.gif

ĉesu ĈIUJ bonvole kritiki "na" RiotNrrd kaj korektu proprajn erarojn.

ĉu mi demonstru ilin?
Ne, mi ne vidis la daton. Tio estas problemo de tiaj ĉi forumoj: la konversaciojn oni neniam fermas kaj oni devas rigardi la daton por vidi se taŭgas respondi.

Mi ne volis kritiki neniun iun ajn (krome mi ne kutimas korekti la erarojn de la lernuanoj). Mi volis nur scii se mia opinio estis korekta ĉar mi scias bone ke mia esperanto ne estas perfekta.

Vi (kaj kompreneble ĉiu) povas montri miajn erarojn se vi faris ĝin kun instrua intenco kaj ne kun humiliga intenco.

Ĝis, Novatago.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 16:17:14

novatago:
Mi ne volis kritiki neniun
Mi ne volis kritiki iun ajn. (Nur unu nea vorto)

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-06 17:38:30

novatago:Pardonu min RiotNrrd, mi ne volas ofendi vin per tiu ĉi mesaĝo. Mi nur volas klarigi la aferon.
Ne necese por mi pardoni vin. Estas bone.

Mi skribis tion antaŭ longa tempo, kaj ekde tiam lernis iomete pli. Se vi legus multajn da miaj pasintaj afiŝoj, vi vidus multajn da eraroj. Hieraŭ mi ankaŭ faris erarojn, kaj eble eĉ pli venos hodiaŭ! rideto.gif

Mi eklernis Esperanton dum malfrua 2005. Post nur unu jaro, mi ankoraŭ faris stultajn erarojn. NUN, mi ankoraŭ faras stultajn erarojn. Estas bone. Mi ne timas fari ilin.

Mi ne plu uzas "tie estas" signifi "there is". Nun, mi ĵus diras "estas".

awake (Montri la profilon) 2008-aprilo-07 00:51:42

RiotNrrd:
Mi eklernis Esperanton dum malfrua 2005. Post nur unu jaro, mi ankoraŭ faris stultajn erarojn. NUN, mi ankoraŭ faras stultajn erarojn. Estas bone. Mi ne timas fari ilin.
Ja, mi ankaŭ. ridulo.gif Esperanto ne estas tiel facila kiel oni diras. Tamen, oni povas uzi ĝin malperfekte kaj oni ankoraŭ estos (aŭ almenaŭ povus esti) komprenita. ridulo.gif

Reen al la supro