Al la enhavo

Peto kontroli eraroj

de Andreo Jankovskij, 2008-aprilo-10

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 21:39:25

Mi planas krei novan filmeton.
Ĉu vi povas kontroli erarojn aŭ iomete kritiki.
Jen estas la teksto:

lango.giflango.giflango.gif

*Starto*

Estas bezonata puŝo!

Kial?
???

Necesas ekmoviĝi!

Moviĝon en kiun direkton?
???

Evoluo de personeco.
Serĉo de ideoj.
Serĉo de vojoj por memevoluiĝo.
Serĉo de kampoj por sinuzo.

En nia mondo estas tro multe da senutila tumultado.
Plimulto da homoj fariĝas sklavoj de t.n. “amasa spirito”.

En senutila tumultado perdiĝas ajna espero al memesprimo kaj reala sukceso.

Memesprimo!
Peala sukceso!

Liberiĝu de senutila tumultado!

Faru skribaĵon sur la enira pordo:

“ESSS”

Evoluo de la personeco.
Serĉo de ideoj.
Serĉo de vojoj por memevoluiĝo.
Serĉo de kampoj por sinuzo.

Neniam forgesu kio vi estas kaj vian destinon en la universo.

Malkovru “mondon de ideoj”!

Trovu vojon al la “mondo de ideoj” pere de:
Instruistoj
Ĉirkaŭantaj homoj
Libroj
Filmoj
Muziko
Bildoj
Hazardo

Ne limigu vin per kadroj de granda formikejo!
Komencu mem skribi propran historion!
Decidu!

“La mondon kreas ideoj, sed regas ĝin la Volo”

lango.giflango.giflango.gif

titrant (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 08:15:27

Kio signifas la KSSS, kiu oni devas skribi sur la pordo?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 11:01:44

titrant:Kio signifas la KSSS, kiu oni devas skribi sur la pordo?
KSSS estas la unuajn literoj de surporda skribaĵo:

Evoluo de la personeco.
Serĉo de ideoj.
Serĉo de vojoj por memevoluiĝo.
Serĉo de kampoj por sinuzo.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 15:55:11

Ĉu dum mi dormis la literoj K kaj E iĝis samaj? Mi ne komprenas...

horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 16:17:57

Andreo Jankovskij:
titrant:Kio signifas la KSSS, kiu oni devas skribi sur la pordo?
KSSS estas la unuajn literoj de surporda skribaĵo:
Evoluo de la personeco.
Serĉo de ideoj.
Serĉo de vojoj por memevoluiĝo.
Serĉo de kampoj por sinuzo.
Tiam la mallongigo devas esti ESSS, ĉu ne? Vi ankaŭ mistajpis unu fojon "Peala sukceso". Cetere, laŭ mia vortaro "evoluiĝo" ne eblas, uzu simple "evoluo". Mi ankaŭ ne scias ĉu "sinuzo" bonas, ĉu vi celas "sin okupi"?

Reen al la supro