Al la enhavo

Proverboj

de SebastianH, 2008-aprilo-14

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

SebastianH (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 17:57:55

Mi ĵus trovis la liston de proverboj - dankon pro aldoni ĝin! Unu el ĝiaj estas la jena:
Akiro kaj perdo rajdas duope.
Kion ĝi signifas?

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 18:36:25

SebastianH:
Akiro kaj perdo rajdas duope.
Kion ĝi signifas?
Eble simila al 'Kiel akirite, tiel perdite', en la angla 'Easy come, easy go.'
Sed eble ĉi tiu estas pli filozofia, pli simila al 'Ĉio havas finon.'

richardhall (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 19:10:16

Eble, ĝi signifas: "Oni ne povas gajni." ploro.gif

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 19:27:26

SebastianH:Akiro kaj perdo rajdas duope.
Kion ĝi signifas?
Ĝi similas al la ĉina proverbo:
有得必有失 Kun akiro certe kunekzistas perdo.

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 19:35:10

Ĉu iu helpus klarigi la signifon de la proverbo:
"Okulo ne atentas, dorso eksentas"?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 19:56:48

manlajo:Ĉu iu helpus klarigi la signifon de la proverbo:
"Okulo ne atentas, dorso eksentas"?
Malsaĝa kapo al piedoj ripozon ne donas.

mnlg (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 20:18:14

Kiu ne havas kapon, tiu havu krurojn.

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-14 21:14:41

Eble la punkto estas, ne nur ke oni neniam povas havigi ion ajn senpage, sed, la prezo iam estas troa.

trojo (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 20:36:16

manlajo:Ĉu iu helpus klarigi la signifon de la proverbo:
"Okulo ne atentas, dorso eksentas"?
La dorso sentos sin skurĝita aŭ piedbatita aŭ algrundfalinta, krom se la okulo atente rigardas, kion la ceteraj korpopartoj faras.

Reen al la supro