Al la enhavo

Strangaj Numeroj

de Miland, 2008-majo-02

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-02 18:18:59

Ĉi tiu enigmo havas du partojn, do solvantoj povas gajni du verdajn stelojn:

Ambaŭ partoj temas pri kvar trovendaj numeroj, A, B, C, kaj D.

1. Ne ĉiuj el la numeroj estas malsamaj (kvankam ne ĉiuj estas egalaj), sed la sumo de iliaj kvadratoj estas 1000.

2. Ĉi-foje, ĉiuj kvar numeroj estas malsamaj. Tamen la sumo de iliaj kuboj estas 1000. Jen kialeto, kvankam eble ĝi utilas nur al matematikistoj: 1000 ĉi-foje estas interpretebla kiel mallongigo

skeptikulo (Montri la profilon) 2008-majo-02 22:36:12

Fine mi solvis viajn enigmojn!

1)
A² + B² + C² + D² = 1000
(30)² + (10)² + (0)² + (0)² = 1000
900 + 100 + 0 + 0 = 1000!

A = 30
B = 10
C = 0
D = 0

2)
A³ + B³ + C³ + D³ = 1000
(12)³ + (-9)³ + (1)³ + (0)³ = 1000
1728 - 729 + 1 - 0 = 1000

A = 12
B = -9
C = 1
D = 0

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-02 23:46:07

Gratulon! Vi indas je la verdaj steloj:

* *


Tamen, estas aliaj eblecoj:


1. A=B=10, C=D=-10, sed numeroj havas bazo 4, do la sumo de kvadratoj estas 16+16+16+16=64=1000
2. A=10, B=0, C=10i, D=-10i
(Tial 1000 estas mallongigo por 1000+0i)

Reen al la supro