Al la enhavo

direktoŝanĝo (enigmo)

de alexandre.carret, 2008-majo-07

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

alexandre.carret (Montri la profilon) 2008-majo-07 11:14:15

Usona, ĉilia kaj franca riĉuloj volas doni monon al Lernu.net ĉar tiu Retpaĝaro estas superba.
La Ĉilio parolas :
"Doy 891,6 billones de pesos"
La Usono parolas :
"I give 2,3 billions dollars"
La Franco parolas :
"Je donne 1,35 billions d’euros"
Kiu estas la plej malavara homo ?

Alexandre.

NORDULINO (Montri la profilon) 2008-majo-07 11:42:14

Kiu estas la plej malavara homo ?
Ĉu ne la ĉilio estas la plej malavara, se mi korekte legis la valutakurzojn?

alexandre.carret (Montri la profilon) 2008-majo-07 12:14:12

NORDULINO:
Ĉu ne la ĉilio estas la plej malavara, se mi korekte legis la valutakurzojn?
Ne, escepte se ni ne havas la samajn valutakurzojn.
malgajo.gif

Mi legis la francan retpaĝon ĉi sube :

direktoŝanĝo

Alexandre.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-07 12:34:23

Eblecoj:
La Ĉilio, ĉar estus pli alta ofero por li, ĉar lia lando estas la plej malriĉa.
La Franco, ĉar li ne insistus pri politikan repagadon.
La Usono, ĉar li ne intencus uzi forĝitan valuton.
La aliaj de ni, kiuj ne farus ĉi tiajn falsajn promesojn, pro la bonega kialo ke ni ne havas oron.
...?

leporo (Montri la profilon) 2008-majo-13 08:13:28

La plej malavara estas tiu, kiu efektive donis la monon.

dobri (Montri la profilon) 2008-majo-16 19:48:32

Leporo certe pravas. Mi nur volas aldoni, ke la plej avara estis usonano, ĉar usonanoj kalkulas pli rapide ol eŭropanoj. Eŭropa biliono estas usona triliono. Usona biliono estas eŭropa miliardo. Kiel kalkulas ĉilianoj, tion mi bedaŭrinde ne scias. Eble iu ĉiliano povus klarigi tion.
Miliono = 1 000 000
Miliardo = 1 000 000 000
Biliono = 1 000 000 000 000

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-17 09:16:53

Por la plimulto de Eŭropanoj nuntempe, 'biliono' signifas 10 al la nuna, ne la dekdua, povo. Vido la ĵurnalojn aŭ google novaĵojn!

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-17 13:12:37

Miland:Por la plimulto de Eŭropanoj nuntempe, 'biliono' signifas 10 al la nuna, ne la dekdua, povo. Vido la ĵurnalojn aŭ google novaĵojn!
France "billion" ja estas 10 al la dekdua, kaj nur tre tre malofte komprenita kiel 10 al la naŭa. Francia estraro eĉ oficialigis tion.

horsto (Montri la profilon) 2008-majo-17 13:17:34

Miland:Por la plimulto de Eŭropanoj nuntempe, 'biliono' signifas 10 al la nuna, ne la dekdua, povo. Vido la ĵurnalojn aŭ google novaĵojn!
Kion signifas nuntempe? Ĉu vi volas diri ke la signifo de la vorto ŝanĝis? Tio ne validas por Germanio.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-17 13:47:45

Vi (horsto kaj Filu) pravas. La vorto por 10 al la 9 en kontinenta Eŭropo estas miliardo. Ĉi tiuj landoj uzas biliono por 10 al la 12. La vorto biliono por 10 al la 9 estas uzita ĉefe en angla-parolantaj landoj.
Oni lernas iun novan ĉiutage. Dankon!
(Tamen, mi ne certas ĉu popularaj ĵurnaloj, filmoj aŭ revuoj en kontinenta Eŭropo foje uzas biliono por 10 al la 9).

Reen al la supro