Al la enhavo

Umberto Eco

de roboto_loco, 2016-decembro-16

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

roboto_loco (Montri la profilon) 2016-decembro-16 13:17:03

La mesaĝo estas kaŝita.

Grown (Montri la profilon) 2016-decembro-21 07:42:06

Ĉu la mesaĝo estas kaŝita ĉar Umberto Eco kaŝis mesaĝon?

Roch (Montri la profilon) 2016-decembro-22 01:43:14

Citaĵoj pri Esperanto[redakti | redakti fonton] de Umberto Eco

"... Mi iom studis ĉiujn tiujn utopiojn pri kreado de lingvo perfekta aŭ de la origina, Adama lingvo, ĝis tiuj lingvoj kiujn oni nomas universalaj, kiel Esperanto, volapuko kaj aliaj, kiuj ne celas esti perfektaj lingvoj, sed helplingvoj. Kaj je tiu okazo mi eĉ studis la gramatikon de Esperanto por kompreni pri kio temas. Kaj mi venis al du konkludoj. Ĝi estas tre, tre bone farita lingvo. El lingvistika vidpunkto, ĝi vere sekvas admirindajn kriteriojn de [lingva] ekonomio kaj efikeco. Due, ĉiuj movadoj por internaciaj lingvoj fiaskis, sed ne [tiu de] Esperanto, kiu plu kunigas aron da homoj ĉie en la mondo, ĉar malantaŭ Esperanto estas iu ideo, idealo; mi celas ke Zamenhof ne nur konstruis lingvan objekton, sed malantaŭ tiu estis ideo, [...] ideo de frateco, ideo pacisma, kaj tiu forto de idealo - pro kiu la esperantistoj eĉ estis persekutataj sub la naziismo kaj la stalinismo - konservas ankoraŭ la komunumon de la e-istoj. Oni ne povas diri ke ĝi fiaskis. Sed necesas diri unu aferon. La kialo pro kiu iu lingvo sukcesas, estas ĉiam nedifinebla." (H. Masson) El: intervjuo al radio Paris Première (27 feb. 1996) [2]


"La homoj daŭre perceptas Esperanton kiel la proponon de ilo. Ili scias nenion pri la idea impeto, kiu ĝin vivigas. Tamen, ĝuste la biografio de Zamenhof ravis min. Necesus pli bone diskonigi tiun aspekton!... La historia kaj ideologia flanko de Esperanto restas funde nekonata." [3]

Kvankam, mi dubas ke ĝi estas tiel amuza kiel la unua mesaĝo! okulumo.gif

Grown (Montri la profilon) 2016-decembro-24 11:18:43

Ĉu la mesaĝo referas al The Plan el Foucault's Pendulum?

Reen al la supro