Al la enhavo

Kurso pri la Antikva Egipta Lingvo

de phi500ac, 2017-januaro-06

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-06 18:56:46

Mia patro kaj mia patrino skribis angle kurson pri la Antikva Egipta Lingvo. Por plibonigi mian Esperanton, mi komencis Esperantigi tiun kurson. Mi publikigis la kurson ĉe mia paĝo en la sekva adreso:

Kurso pri Egipta Lingvo

Mi petas, ke la esperantistoj de tiu forumo revizu kaj kerektu mian verkon, kaj faru sugestojn pri plibonigo. Kiam la teksto estos sufiĉe bona, mi intencas eldoni la libron per Amazon.

Vi trovos mian adreson en tiu ĉi paĝo:

Kontaktoj

Bonvolu sendi mensaĝojn pri Esperantaj Gramatikaj eraroj, malklaraj tekstoj, kaj tiel plu. Agadar jam korektis 4 paĝojn el totalo de 35. Mi dankas al ĉiuj personoj, kiuj helpos.

Frano (Montri la profilon) 2017-januaro-06 21:13:31

Dankon!
Tre interesa estis skribsistemo de antikvaj egiptoj.
Ĉu vi povus klarigi la frazon: "Esperanto havas nur unu plurliteron, kiu estas la co."
Kio distingas c-on de aliaj esperantaj literoj?

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-07 03:16:36

Saluton, Vladmir.

Laŭ la International Phonetic Association, la litero c havas la saman prononcon kiel t+s. Eble slavoj prononcas tiun literon per nur unu fonemo. Sed usonanoj kaj latinaj popoloj prononcas la literon c per du fonemoj, ts. La International Phonetic Alphabet (IPA) reprezentas la sonon de c per la literoj ts ( t͡s ). Tamen post mi skribis tiun tekston, oni diris al mi ke moderna Esperanto havas du aliajn plurliterojn krom c: ĉ ( t͡ʃ ) kaj ĝ ( d͡ʒ ). Eble mi korektos la tekston.

Mi kredas, ke Egiptoj ne vidis la plurliterojn kiel nuntempaj lingvistikistoj. Kiam oni inventis la hieroglifoj, la verboj havis konjugacion, kun tempoj, modoj kaj aspektoj. Sed je du mil jaroj antaŭ Kristo, la Egiptoj forgesis pri konjugaciaj detaloj. Tiam oni komencis meti arbitrajn vokalojn inter la konsonantoj. La fonetikaj komplementoj montras kie oni devas enmeti la vokalojn. Sed mi ne skribos pri tiu teorio, ĉar mi ne estas egiptologisto, kaj neniam faris serĉesploradon pri la problemo.

Ĝustatempe, bonvolu skribi al mi pri eraroj, kiujn vi trovos en la teksto.

Frano (Montri la profilon) 2017-januaro-07 08:59:14

phi500ac:Laŭ la International Phonetic Association, la litero c havas la saman prononcon kiel t+s. Eble slavoj prononcas tiun literon per nur unu fonemo. Sed usonanoj kaj latinaj popoloj prononcas la literon c per du fonemoj, ts. La International Phonetic Alphabet (IPA) reprezentas la sonon de c per la literoj ts ( t͡s ).
Dankon, phi500ac!

Nun mi komprenas.
Tamen por multaj e-istoj estas kutime pensi ke en Esperanto:
"Ĉiu litero estas elparolata ĉiam memstare kaj senŝanĝe kaj al ĉiu sono respondas nur unu litero."

ts estas uzata pleje en kunmetitaj vortoj (artsilko, gazetservo, k.t.p.) kie ĝi sonas tute malsimile de c.

raffadalbo (Montri la profilon) 2017-januaro-07 14:04:00

phi500ac:Mia patro kaj mia patrino skribis angle kurson pri la Antikva Egipta Lingvo. Por plibonigi mian Esperanton, mi komencis Esperantigi tiun kurson.
Unue, mi gratulas vin pro tiu tre interesa iniciato. Taŭgas ke tia kurso estu havebla en Esperanto!

Due, ĉar vi invitas helpi per komentoj, kvankam verdire mi ne legis la tutan kurson, mi rimarkis frazon kiu indas etan korekton. (paĝo 14): «En Esperanto, substantivoj havas genrojn, tio estas, ili povas esti virgenra, ingenra aŭ neŭtra.» Mi pensas ke vi celis «En pluraj lingvoj...» (ne en Esperanto).

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-08 14:09:34

Kara Rafaelle.

Mi konsentas ke vi pravas pri la fakto, ke Esperanto ne havas genron. Do mi ŝanĝis la frazon "En Esperanto, substantivoj havas genrojn..." al "En Angla Lingvo, substantivoj havas genrojn...". Poste mi provos trovi pli taŭgan esprimon, ĉar la ŝanĝon ne helpos legantojn, kiuj ne parolas Angle.

Kiam mi skribis tiun frazon, Esperanto ŝajnis al mi simila al la Angla Lingvo, kie oni uzas genron por elekti referencan pronomon. Ekzemple, por perceptita ingenro, oni uzas la pronomojn "she, her", oni referencas perceptitan neŭtran genron per "it, its", k.t.p. Kiam mi skribis tiun ĉapitron, mi kredis, ke Esperanto estis kiel la Angla Lingvo. Tiam mi nur konis esperantistojn, kiuj loĝas en Logan Urbo. Kiel vi povas diveni, esperantistoj en Logan uzas gramatikon similan al la Angla por Esperanto.

Bonvolu, se vi trovas erarojn pri akuzativo en mia teksto, skribu al mi. Mi ne komprenas, kial mi preskaŭ neniam eraras pri la akuzativo en Antikva Greka Lingvo, kaj tre ofte eraras en Esperanto.

novatago (Montri la profilon) 2017-januaro-08 14:31:21

Esperanto havas genran sistemon, estas vortoj inaj, vortoj malinaj kaj vortoj sekse neŭtraj. Litero c en Esperanto ne egalas al sono ts eĉ se ofte oni diras tion por ekspliki al tiuj, kies gepatra lingvo ne havas la sonon de c.

Kiam mi skribis tiun ĉapitron, mi kredis, ke Esperanto estis kiel la Angla Lingvo. Kaj tiel vi opinias tro multe pri Esperanto sen ankoraŭ tute koni ĝin nur ĉar vi lernis kelkajn lingvojn, kvazaŭ via sperto estus multe pli valida ol la sperto de Zamenhof mem, kiu ankaŭ konis kelkajn lingvoj kaj bazis Esperanton sur tiu scio. Mi iom legis vian opinion pri Esperanto kaj nur povas rekomendi al vi, lernu pli kaj plu por rajti opinii ĉar ĝis nun, vi nur povas paroli pri viaj kredoj, kiel vi mem agnoskas.

Ĝis, Novatago.

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-08 17:20:17

Kara Novatago.

Vi komprenu, mi skribis tiun tekston por helpi lernantojn de Egipta Lingvo, kiuj jam parolas Esperanton. Mi ne intencis opinii pri Esperanto. Kiam Rafaelle diris ke Esperanto ne havas genron, mi akceptis lian lecionon. Tamen mi ŝanĝis la frazon "En Esperanto, substantivoj havas genrojn..." al "En Angla Lingvo, subsutantivoj havas genrojn...". Tiel mi evitis disputon pri Esperanta genra sistemo.

Pri la sono c, mi kredas ke komparo al Esperanto ne estas necesa, ĉar tiu komparo ne helpas kompreni la Egiptajn plurliterojn. Do mi forigo ĝin el la libro.

Frano (Montri la profilon) 2017-januaro-08 19:09:08

Kara phi500ac,

En Capitro 1, La hieroglifoj, Prononco por unu hieroglifo vi skribas "angla d"
Ĉu tiu rimarko estas necesa? Ĉu esperanta d sonas tre malsimile de la angla?

phi500ac (Montri la profilon) 2017-januaro-09 02:43:47

Kara Frano.

Mi decidis ŝanĝi tiun prononcan modelon por la ʿayn ع-litero al longa A, ĉar mi komprenis, ke multaj homoj malfacile prononcas la Anglan D. Tial mia propono, ke oni uzu la Anglan D kiel modelon por la ʿayn ع-litero, ne estis tre feliĉa.

Via demando: Ĉu esperanta D sonas tre malsimile de la angla? Mi kredas ke en Esperanto oni povas prononci la literon D kiel en la Angla, kiel en la Rusa, kiel en la Hispana, k.t.p. Eble en Esperanto oni havas liberajn elektojn por prononci kelkajn literojn.

Tamen, oni ne prononcas la Anglan D kiel oni prononcas la Portugalan D, la Hispanan D aŭ la Francan D. La anglajn literojn D kaj T oni faras per la lango kontraŭ la palato (Angle: tong against the hard palate). Mi rimarkis ke Esperantistoj, eĉ en Usono, prononcas la literojn D kaj T per lango kontraŭ la dentoj. Kion mi jam diris, Esperanto eble ne havas regulon por prononci la literojn D kaj T. Tial oni povas prononci ilin kontraŭ la dentoj aŭ kontraŭ la palato.

Tion diras la Vikipedio pri dentaloj kaj alveolaroj:

En lingvistiko, dentalo estas konsonanto artikulaciata per tuŝo de la lango kontraŭ la supraj dentoj, kiel ekzemple /t/, /d/, /n/, kaj /l/ en iuj lingvoj. Dentaloj estas primare distingataj disde sonoj en kiuj kontakto estas farata inter la lango kaj la ginviva kresto, kiel en la angla (vidu artikolon alveolara konsonanto), pro la akustika simileco inter la sonoj kaj la fakto, ke en la latina alfabeto ili ambaŭ estas ĝenerale skribataj per la samaj simboloj aŭ signoj (t, d, n, kaj tiel plu).

Alveolaroj (aŭ dentokarnaj aŭ alveolaj konsonantoj, pleonasme alveolaraj konsonantoj) estas konsonantoj artikulaciataj per la lango kontraŭ aŭ proksime al la supra alveola kresto, kiu tiel nomiĝas ĉar ĝi entenas la alveolojn (la ingojn) de la supraj dentoj. Alveolaraj konsonantoj artikulacieblas per la pinto de la lango (tiel nomataj apikalaj konsonantoj), kiel en la angla.

La Angla Vikipedio diras ke ankaŭ la Rusa Lingvo havas dentalan D. Jen parto de la artikolo:

De (Д д; italics: Д д) is a letter of the Cyrillic script.
De commonly represents the voiced dental plosive /d/, like the pronunciation of ⟨d⟩ in admit.

"д" (majuskle "'Д") estas litero de la cirila alfabeto.
En la rusa lingvo, ĝi estas la 5-a litero de la alfabeto, kaj ĝi havas la nomon
"De" kaj la prononcon "d" (laŭ Esperanta ortografio).

Ĉu la Ukrainia "'Д" estas ankaŭ dentala?

Mi havas demandon pri la ukrainia inĝeniero Sergei Korolev. Ĉu li parolis bone la Rusan Lingvon? Ĉu li havis ukrainian prononcmanieron? Tiu demando ne havas raporton al Egipta Lingvo, sed mi admiras Inĝenieron Korolev. Tial mi volas lerni kelkajn detalojn pri lia vivo.

Reen al la supro