Al la enhavo

Malantaŭ sep montoj kaj riveroj troviĝis… Esperantujo

de StefKo, 2017-februaro-06

Mesaĝoj: 161

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-30 19:58:27

StefKo:
Zam_franca:Mi havam demandon : kiel vi troviv la ideon je krei imagan Jesperanton?
Ĉiujare mi veturas al pola montaro Tatry (Tatroj?). Tie loĝas montaranoj kies lingvaĵo havas ties ecojn. Mi konjektis, se Esperanto estus ekceptita ekz. en tiu regiono kiel lingvo deviga certe la montaranoj ŝanĝus ĝin kiel ili ŝanĝis la linvgvon malnovpolan. Tiel ili kreus la montarana dialekto de Esperanto (mEO).
De tie la ideo. Rimarku ke la fadeno estas en la fadenaro "Humuro".

Siavice, en mEO oni uzas la pronomojn nur se ili estas bezonaj. La personon oni konstatas surbaze de finaĵo (mi havas = havam, kiel en la Pola kaj aliaj slavaj lingvoj) kaj akcento estas sur unua silabo (kiel en la Slovaka, Ĉeĥa kaj Hungara).
Dankon, estas interesa.
Dziękuję, to interesujące.

Krome, per kiu kazo la vorto "interesujące" estas skribita ĉi-fraze? Ĉu la genitivo?

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-30 22:42:37

Zam_franca:

Nominativo. Ĉi frazo estas subkomprenata ĉar ĝi ne havas la verbon "estas" (pole: "jest"). La vorto "to" (esp. "tio") estas neŭtrogenra, pro tio "interesujące" (pronomo "to" regas la participon). En virgenro ĝi estus "interesujący, en genro ina - "interesująca".
Deklinacio de "interesujące" (esp. "interesanta"):
Nom. - "interesujące"
Gen. - "interesującego" (esp. de)
Dat. - "interesującemu" (esp. al)
Ak. - "interesującego" (esp.-n)
Instr. - "interesującym" (esp. per)
Lok. - "o interesującym" (esp. pri)
Vok. - "interesujące!" (kiel nominativo)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-31 17:36:18

Nominativo. Ĉi frazo estas subkomprenata ĉar ĝi ne havas la verbon "estas" (pole: "jest"). La vorto "to" (esp. "tio") estas neŭtrogenra, pro tio "interesujące" (pronomo "to" regas la participon). En virgenro ĝi estus "interesujący, en genro ina - "interesująca".
Deklinacio de "interesujące" (esp. "interesanta"):
Nom. - "interesujące"
Gen. - "interesującego" (esp. de)
Dat. - "interesującemu" (esp. al)
Ak. - "interesującego" (esp.-n)
Instr. - "interesującym" (esp. per)
Lok. - "o interesującym" (esp. pri)
Vok. - "interesujące!" (kiel nominativo)
Koran dankon!

Mi certe provos la retejon polski.info

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-12 06:45:59

Monta pado al lernejo

Dum interparolo kun baca, li aperis malklera. Do oni demandis lin kial li estas tia:
Baca, kial vi ne lernis estinte juna?
– Havim padon jal lernejo monta – respondis la baca.

-------------------------
Kie estas la ŝerco? En Pollando “havi vojon al lernejo supren sur helmon/monton” signifas “lerni maldiligente, malbone”. La montaranoj ĉien ajn havas vojon aŭ supren sur monton aŭ malsupren de monto ĉar tie ne ekzistas ebenaj terenoj.

nornen (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-12 16:31:13

StefKo:Deklinacio de "interesujące" (esp. "interesanta"):
Nom. - "interesujące"
Gen. - "interesującego" (esp. de)
Dat. - "interesującemu" (esp. al)
Ak. - "interesującego" (esp.-n)
Instr. - "interesującym" (esp. per)
Lok. - "o interesującym" (esp. pri)
Vok. - "interesujące!" (kiel nominativo)
Kial la akuzativo de interesujące estas interesującego kaj ne interesujące, se interesujące mem estas neŭtra?
Ĉu interesującego ne estas la akuzativo de interesujący (priparolante vivantulojn)?

Mi pensadis, ke oni fleksius tiel: Zobaczyłem interesującego człowieka (aku, m, anim) / interesujący dom (aku, m, inanim) / interesującą kobietę (aku, f) / interesujące życie (aku, n).

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-12 18:32:13

@nornen:
Evidente! Mia eraro. Vi pravas! Respekto al vi, majstro!

StefKo (Montri la profilon) 2021-septembro-04 08:49:39

La unuaj somergastoj en Zakopane (1)

En la deknaŭa jarcento vojaĝi ne estis okupo por elegantaj dandoj kaj sinjorinoj, kiuj ŝatis odori je parfumoj, sed por veraj herooj. Kiu decidis fari ĉi tiun kuraĝan paŝon, tiu devis kalkuliĝi kun tio, ke li trenos sin en la polvo tutan tagon kaj dormos en pulplenaj tavernoj sur planko tegita per pajlo.

Somergastoj, kiuj venadis al Zakopane meze de la 19-a jarcento, estis kondamnitaj dormi en montanaj kabanoj, mizeraj domoj. Kiam la ŝvitaj ĉevaloj alveturis antaŭe de la domo, la emociita mastrino (gazdina) kun la tuta familio elsaltis por saluti la gastojn. Ne multe pli poste, dekkelke da najbaroj venadis vidi la feriantojn kun siaj strangaj pakaĵoj. Ekis granda tumulto. Ĉiuj volis helpi elŝarĝi valizojn, littolaĵon kaj korbojn, por esti kiel eble plej proksime al veturantoj kaj ne perdi eĉ unu vorton de tio, kion ili diros.

Komence estis tute surprize, ke la somergastoj alveturigis proprajn servistinojn. Ĉiu gazdina (montana mastrino) povis fari mem ĉion en montana kabano, kaj jen venas sinjorino kun gantoj kaj ombrelo en la mano, al kiu eĉ faligitan naztukon oni devas levi de la tero.

Sed la gastoj ankaŭ havis multon por rigardi. Ne unufoje alta, maljuna gazda (montana mastro) kun ĝisŝultraj haroj, ŝmiritaj per butero laŭ la malnova kutimo, staris antaŭ ili. Kiam tia regiona tradiciisto levis sian ĉapelon salutante, la vido de liaj haroj, trempitaj de la odoro de ranca graso, estis naŭza. Kiel rimarkas Ludoviko Zejszner, restadi en vilaĝa preĝejo en varmaj tagoj estis tre malagrable pro la odoro de "ŝafbutero, per kiu ili pomadas la harojn".

Dum la restado de la somergastoj, la mastroj translokiĝis al la garbejo, rezervante maksimume rajton uzi la kuirejon, dum la vivo de la turistoj koncentriĝis ĉefe en t.n. blanka ĉambro (tio estas ĉambro festa – reprezenta).

El: https://www.onet.pl/informacje/lisaknetpl/pierwsi-...
Aŭtoro: Agnieszka Lisak Blog
Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2021-oktobro-17 19:13:31

Nova subskribo de analfabetino

Antaŭ la 2a mondmilito en Pollando estis multaj analfabetoj. Kiam necesis subskribi ian dokumenton, la analfabeto desegnis kruceton. Post la milito komenciĝis batalo kontraŭ la analfabeteco, kaj, malgraŭ ĝi estis efika, multaj maljunaj homoj plue estis analfabetoj. En vilaĝo Cipki proksime de Poronin (apud Zakopane) loĝis 80-jara analfabetino Maryna Fronkova. Kiam ŝi venadis al la komunuma oficejo en Poronin kaj devis subskribi ion, ŝi metis tian kruceton. Unu tagon subskribante ian dokumenton, anstataŭ la kruceton, Maryna desegnas cirkleton. La surprizita oficisto demandas:

– Kio estas, Maryna? Anstataŭ la kruceton vi desegnas la cirkleton!?
– Ho jes, sinjoro, mi zus (ĵus) jedzinidzis (edziniĝis), mi sandzis (ŝanĝis) la nomon kaj do sandzis mian subskribon – serioze respondis Maryna.

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-20 19:01:26

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-20 19:04:29

Universala fekundigisto?

Baca pendigis sur sia barilo la afiŝon:

FEKUNDIGEJO DE BESTOJ

VIRCEVALO
VIRBOVO
VIRSAFO
STASEK MADEJ

Reen al la supro