Al la enhavo

Malantaŭ sep montoj kaj riveroj troviĝis… Esperantujo

de StefKo, 2017-februaro-06

Mesaĝoj: 161

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-septembro-06 07:37:56

Ĉiu okazo estas drinkinda

En Pollando estas kutimo de drinkfesti pro kia ajn okazo, ekz. aĉetado de domo, aŭto, k.t.p.

Baca aĉetis televidilon. Li alportas ĝin al la domo. Lia edzino rigardas la ŝelon – sur la kartono multe da signoj. Unu el ili estas kaliko. Sciavida demandas la edzon pri ĝia signfo.
– Pensam ke ŭoni ŭordonaŭ drinkfesti tiun jacetadon – respondas la ruza baca.

StefKo (Montri la profilon) 2017-septembro-14 07:26:15

Pri kio pensas ebria baca sur montpaŝtejo?

Ŝafetoj paŝtas sin, bacaj drinkas... Humoro bona…Kiele ebriaj, ili interparolas pri virinoj, ekzakte pri la vaginoj de siaj edzinoj kiuj restis ie, fore, en la valo… Ili analogiigas iliajn vaginojn kun proksimaj urbetoj.
– Mia jedzino havas picon kiel Zakopane, ciam jestaŭ viva kaj pulsanta (Zakopane – pleje vizitata urbo en la pola montaro) – fanfaronas la unua.
– Mia havas kiel Bukovina, ciam varma kaj malseka (Bukovina havas la varmajn fontojn) – fanfaronas la dua.
– Kaj de la mia jestaŭ kiel Novy Targ – ŭordinara truo (tiel en Pollando nomas aĉan filokon) – diras rezignacie la tria.

StefKo (Montri la profilon) 2017-septembro-27 15:49:08

Sarkasma Jantoni

Maljuna, kripla sed konstante ŝercema baca Antoni sidas sur la sojlo de sia malnova domo. Trapasas unu juna najbaro kaj ĝentilece demandas:
– Kiel vi fartas, Jantoni?
– Kiel zusnaskito – respondas Antoni.
– Kiele?! – miras la najbaro.
– La dentoj mankaj, la hararo maldensa kaj zus pisim jen la kalsono – respondas sarkasme Antoni.

StefKo (Montri la profilon) 2017-oktobro-12 15:02:20

Senhonta virino

Iam, en vilaĝoj ne ĉiu havis necesejon kaj, eĉ se oni havis ĝin, elfekas malantaŭ garbejoj.

Unu fojon maljuna virino kaŭris malantaŭ garbejo por la konata celo. Apudiras unu baca. Ekvidante ŝin, krias:
– Vidam vin, Manja!
– Mi jankaŭ ne jestam blinda! – kontraŭkrias la virino.

StefKo (Montri la profilon) 2017-oktobro-19 19:39:38

Kion faros baca alpremita al muro?

Unu paŝtisto Jontek demandas baca-n:
Baca, kial la Tero dziraŭ (ĝiras)?
– Havu jantaŭ ŭokuloj, Jontek, ke la Tero jestaŭ tia bulo, nu kaj ŭoni dziraŭ.
Baca, sciam ke la Tero jestaŭ tia bulo, sed kial do ŭoni dziraŭ?
– Havu jantaŭ ŭokuloj, Jontek, ke la Tero jestaŭ tia bulo kaj meze havaŭ tian jakson, sur finazoj jestaj tiaj jaksingoj, nu kaj ŭoni dziraŭ jen tiuj jaksingoj.
Baca, sciam ke la Tero jestaŭ tia bulo, kaj meze havaŭ tian jakson, kaj sur finazoj havaj tiajn jaksingojn sed kial do ŭoni dziraŭ jen tiuj jaksingoj?
– Jontek, sajnaŭ jal mi, ke volac frapon jen busaco.

StefKo (Montri la profilon) 2017-novembro-02 09:26:26

Ŝercemaj milicisto kaj pastro

Iam, la rilato inter pastroj kaj t.n. „estraro popola” ne estis bona. Ili ne domaĝis al si, reciproke, diversajn malicojn. Milicistojn, kiuj estis reprezentantoj de la estraro, kaŝe oni nomis „hundoj”.

Unu fojon pastro el Bukovina iris sur la strato apud milicejo kaj rimarkis surveturitan hundon. Li eniris milicejon kaj diras al deĵoranto:
– Sinjoro potenco (tiel en Pollando oni nomas ŝerce-respekte la policiston, pli frue – miliciston), ce via policejo, survoje, kusaŭ surveturita hundetko, jinteresu pri ŭoni!
– Mi pensis, ke vi estas konvena por sepultoj – diras, ridante de sia ŝerco, la milicisto.
La pastro, responde, kun ironia rideto:
Jalirim nur jinformi la plej proksiman familion.

externalImage.png

Tiu ĉi malnova foto kontraŭas al opinio pri malbona milico. La milicistoj ĵus kaptis unu kaŝdistiliston kaj… konsilas al la kaptito ĉe la freŝa faro, kiel plibonigi lia aparataron! (el: obrazki.jeja.pl))

StefKo (Montri la profilon) 2017-novembro-21 20:57:47

Konfeso de senesperigita edzino de baca

Kion kapablas senesperigita edzino? Ĉion. (Sed se nur ŝi scius kion deziras la fastigita sur paŝtejo baca!)

Unu edzino de baca levis sin matene el lito, stariĝis nuda antaŭ spegulo, disigis la grasajn krurojn, rigardis sian grandan pendantan ventron, la pendantajn mamegojn, la grasan, sulkitan postaĵon, la malbelan, sulkitan vizaĝon. Poste ŝi ekrigardis sian edzon kiu post reveno el paŝtejo, ebria, malpura, ŝafe fetora, kuŝis kaj ronkis sur lito… Ŝi rerigardis sin kaj diris, kontenta, al si: “Tio jal ci, satidzu per tio, ci jaca virsafo, filo de putino!”.

externalImage.png
Tiuj supre menciitaj komencis tiel… Kio devis okazi por tiel ŝanĝiĝi!? (el: www.fakt.pl)

StefKo (Montri la profilon) 2017-decembro-04 08:52:14

Feria lernado

Unu patrino veturis kun sia fileto feriojn en montaro. La fileto senĉese akompanas la mastron ĉe la ŝafoj. La mastro estas baca, viro tre sakrema.
– Vi ŝatas la ŝafetojn? – demandas la patrino sian fileton.
– Ne. La ŝafetoj odoraĉas sed mi multe lernas.
– Kaj kion vi jam eklernis?
– Multajn vortojn kiujn mi ne konis ĝis nun.

StefKo (Montri la profilon) 2017-decembro-11 08:42:58

Unu ĝenro montarana

Unu impona montarana junulo veturis al bazaro. Tie li drinkis kelkajn bierojn kiuj gajigis lin sed ankaŭ devigis iri al necesejo. Bonhumora, li eniris klozeton sed erare – porvirinan. Li eltiras la imponan penison kaj pisas...
– Ho, ĉielo! – ekkriis unu virino kiu ĵus eniris la klozeton.
– Ne timidzu jantaŭ ŭoni, sinjorinetko! – respondas la bonhumora montarano. – Tenam ŭonin jenmane.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-11 18:44:21

"ĉiunokte mi sonĝas la samon", rakontas la paciento al la psikiatro.

"do, rakontu ĝin al mi!", kuraĝigas la psikiatro la pacienton.

"nu, mi staras antaŭ pordo, kie pendas ŝildo. mi premas kaj premas kaj premas. Sed sed la pordo ne malfermiĝas.

"interesa sonĝo ... ", opinias la psikiatro, "kio legiĝas sur la ŝildo?"

"bonvolu tiri!"

Reen al la supro