Al la enhavo

Ŝakenigmo sen ŝakludo

de Miland, 2008-majo-19

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-19 18:34:28

En ŝakludo, ni havas tabulon dividita en 64 kvadratojn, 8 vicojn irante kaj antaŭen kaj flanken. Unu de la pecoj, la turo, povas movi nur laŭ la vicoj. Imagu turo ĉe unu angulo. En kiom da manieroj ĝi povas movi al la plej fora angulo, tio estas la diagonale kontraŭa angulo?
Ekzemple, imagu ke la ŝaktabulo estas eta, havante nur 4 kvadratojn kaj 2 vicojn irante kaj antaŭen kaj flanken. Imagu ke la turo estas ĉe la maldekstra flanko. Tiukaze estas nur 2 manieroj por movi al la fora angulo: antaŭen, kaj poste rekten; aŭ rekten, kaj poste antaŭen.

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Konsileto por la frustritaj:

Provu fari algoritmon por solvi la problemon.

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-19 19:00:13

!!!!!
Bonega kapgratigilo, tiu enigmo!

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-19 19:09:12

Miland:Ekzemple, imagu ke la ŝaktabulo estas eta, havante nur 4 kvadratojn kaj 2 vicojn irante kaj antaŭen kaj flanken. Imagu ke la turo estas ĉe la maldekstra flanko. Tiukaze estas nur 2 manieroj por movi al la fora angulo: antaŭen, kaj poste rekten; aŭ rekten, kaj poste antaŭen.
Fakte, kiuj estas la reguloj?
Verŝajne ne eblas reveni sur antaŭe vizititan kvadraton.
Ĉu tamen eblas reveni maldekstren post deksta movo, se ĝi okazas sur alia vico ol tiu laŭ kiu okazis la maldekstra movo?

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-19 20:58:17

Reveni ne eblas, kiel vi divenis de la ekzemplo. Oni iras por alproksimiĝi la foran angulon, aŭ antaŭen aŭ dekstren.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-19 21:06:55

Filu:!!!!!
Bonega kapgratigilo, tiu enigmo!
Nu, se estas tro malfacila, mi metis konsileton sub la enigmo.

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-20 00:42:27

Antaŭ ol rigardi la konsileton, mi provas 3432...

sergejm (Montri la profilon) 2008-majo-20 06:06:55

470010 - mi uzis Excel por kalkuli.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-20 07:20:26

Filu:Antaŭ ol rigardi la konsileton, mi provas 3432...
Gratulon! Vi pravas, kaj do vi gajnas la verdan stelon:

*

sergejm (Montri la profilon) 2008-majo-20 10:17:25

Miland:
Filu:Antaŭ ol rigardi la konsileton, mi provas 3432...
Gratulon! Vi pravas, kaj do vi gajnas la verdan stelon:

*
Turo povas movi je du kvadratoj antaŭen per unu movo aŭ du foje je unu kvadrato - en ŝakludo tio estas diversaj movoj, Filu kalkulis tiujn variantojn kiel samspecaj, mi kiel diversaj.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-20 10:41:14

Dankon por bona punkto - mi ne volis diri ke la turo movu laŭ ajn direkto nenecese malrapide, sed, kiel vi diras, en reala ŝakludo, eblas movi tiel.

Do mi aldonis taugan klarigon al la alia ŝakenigmo, la tri-dimensia versio - pri kiu mi volas al vi pli bonan ŝancon!

Reen al la supro