Al la enhavo

Porinfanaj ridigaj rakontoj

de StefKo, 2017-junio-21

Mesaĝoj: 44

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-14 20:30:22

Por junaj matematikistoj

Tio okazis en tempoj kiam drinkado en publikaj ejoj ne estis prohibita kaj infanoj povis aĉeti alkoholon…
3 viroj sidas sur banko en ĝardeno kaj volas drinki vinon. Ili petas trairantan apude knabon por ke li aĉetu unu botelon da vino. Li konsentas.
Ĉiu el ili donas al la knabo 10 zlotojn (pola mono).
La knabo iras al apuda vendejo, aĉetas la botelon da vino, la vendistino donas al li 5 zlotojn reste. La knabo revenas kaj dumvoje kombinas kiel dividi 5 zlotojn inter 3 viroj. Fine li ekpensis tiel: „Mi redonos al ili po 1 zlotoj kaj 2 zlotojn prenos por mi, pro la klopodo". Kaj ĝuste tiel li faras.

Nun ni kalkulu:

Ĉiu el 3 viroj donis 10 zlotojn: 3x10=30
Ĉiu el ili ricevis reste 1 zloton, do ĉiu el ili elspezis monon: 10-1=9 zlotojn.
(Io evidenta? Se mi donus al vi 10$ kaj vi redonus al mi 1$ do rezulte mi donus al vi 9$. Ĉu ne?)
Do ĉiuj elspezis 3x9=27 zlotojn
La knabo prenis 2 zlotojn
Sume estas 27+2=29 zlotoj.
Damne, kie perdiĝis 1 zloto!

StefKo (Montri la profilon) 2019-septembro-15 17:24:44

Pri malkleraj ombruloj priloĝantaj unu sferan planedon

Unu planedon priloĝis ombruloj. Ili estis kreitaĵoj malkleraj, nesciantaj la koncepton „supren – malsupren”. Ilia malgranda setlejo estis apartigita de la mondo per muro el ombraj brikoj. Post kelka tempo la setlejo komencis kreski rezulte de pliiĝo de naskadoj. La ombruloj volantaj vastigi la teritorion, detruis la muron kaj anstataŭe konstruis novan, ĉirkaŭantan pli grandan areon. Ĉiufoje kiam tio okazis, pli multe da ombraj brikoj oni devis pretigi ĉar la nova muro ĉiam estis pli longa ol la malnova. Tamen iufoje montriĝis, ke post preno de la nova tereno kaj konstruado de la nova muro, oni ne uzis la brikojn pli ol antaŭ. Neniu povis siatempe klarigi tion, kaj inter la ombruloj disvastiĝis famo pri malbona sorĉo ĵetita sur ilin.
La postaj okazintaĵoj fariĝis pli kaj pli strangaj: kiam la ombrejo denove oni disvastigis kaj faris la novan muron, denove restis multe da neuzataj brikoj. Ankoraŭ mankis ekspliko. La situacio ripetiĝis multajn fojojn, kaj fine, en pleje mirinda okazaĵo en historio de la planedo, vojaĝantoj kiuj ekiris por konkeri la nordon, renkontiĝis kun la esploristoj de la sudo, kiuj venis de la kontraŭa direkto.
Dum multaj jaroj, la ombruloj ne malkovris la trian dimension kaj ke ilia planedo estas efektive sfera.

El: www.fuw.edu.pl

Kaj vi, tridimensiulo, imagas al vi mondon kvardimensian?

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-14 19:39:51

Ĉu via avo estas esperantisto? (el Nonsensopediahttps://nonsa.pl/wiki/Esperanto)

Por gepatroj:

Se vi jam certiĝis, ke via infano ne estas YouTube-ano, ne pensu, ke vi povas esti sendanĝera. Eblas, ke via avo aŭ patro ankaŭ havas ian pasion.

Esperanteco ĉe maljunuloj havas multajn malsamajn simptomojn, inter alie:

• La avo komencas uzi interreton. Li komencas demandi kie estas "Enter", ĉar li volas eniri en iun Esperantan TTT-paĝon. Konsternita per Trump, hegemonio de la Angla kaj malnobla lingvopolitiko, li malfermas lernu.net kaj, ridante laŭte, diras al vi, ke ĉi lingvo vivas plue!

• La avo komencas kamaradi. Kaj tiuj kamaradoj ne estas iuj ajn! Ili estas kamaradoj el la tuta mondo – el Rumanio, Koreio, Hungario, Portugalio kaj Vatikano! Ha-ha, ĉio estas dank’ al Esperanto – li ridas laŭte. Li pasie korespondadas kun ili dank’ al la invento de retpoŝto.

• Li ŝatas verdecon. Li elpendas ie karakterizan flagon por ke la najbaroj sciu.

• Libroj por lerni la Anglan, Finnan kaj Germanan malaperas. Precipe la unuaj.

• De via avo, vi ekscias, ke ĉi tiu hegemonio de la Angla, ĉi tiu konscia iro al buĉado, libervola reveno al la tempoj de la aneksado estas nenia bono! Kaj tio certe ne estos io bono por vi! Se vi hejtas en forno, vi ankaŭ ekscias, ke via avo bezonis ian bruligilon.

• Li malkovras en si pedagogian donacon. Li furioze provas instrui al siaj plej junaj nepoj kaj pranepoj la unuajn morfemojn, ridante al ili per karakteriza, maljuna rido kaj kliniĝante malalte super la lulilo, espere ke Esperanto estas tiel facila, ke eĉ duonjarulo povas lerni ĝin.

• Li ŝanĝas la eksonon de sia rido. Anstataŭ Ha, Ha! Li komencas ridi kiel Sankta Nikolao: Ĥo, ĥo! Ĝi estas pli esperanta.

• Por demandoj kiel: Kioma horo estas? Kiel vi estas? Kontenta pri emeritaĵo? Multaj homoj estis en la preĝejo? li respondas en Esperanto, kaj poste provas konvinki vin, kiel bone vi komprenas lin, ĉar Esperanto estas tiel natura!

• Se li frekventas universitaton de la tria aĝo, v zeŝitaĥ spontaniĉnje stavja daŝki, ĵebi poĉviĉiĉ pjenknom pisovnje.

• Li esprimas sian spontanean deziron transloĝiĝi al la plej proksima Zamenhofa strato (en ĉiu grava urbo estas tia). Tamen se ĝi ne estas tie, li volas translokiĝi al najbara urbo por plu rigardi la promesitan landon.

• Li traprogramigas vian klavaron por malebligi vin tajpi € – en ĉi tiu stadio oni devas izoli la avon kaj vakcini la reston de la familio por eviti disvastigi la Esperantecon.

------------------------------------
v zeŝitaĥ spontaniĉnje stavja daŝki, ĵebi poĉviĉiĉ pjenknom pisovnje – anstataŭ tiu teksto skribu fonetike uzante la esperantajn literojn en via lango tiun ĉi tekston: en kajeroj li spontane skribas ĉapelojn por ekzerci la belegan skribon. Aŭ alian, similan tekston. Estas grava por ke ĝi havu la literojn kun ĉapeloj.

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-04 13:23:08

Indiana anekdoto

Ĉe fajro infanoj petis ian anekdoton de la maljuna indiana ĉefo. Li komencas rakonti:
– Vi sciu, ke en ĉiu homo vivas du lupoj, kiuj senĉese luktas unu kun alia. Unu el ili simbolas ĉion, kio estas nobla kaj bona en homo, kiel ĝojo, amo, kompato, pardono, grandanimeco, vero, volo kompreni, malŝparameco, espero. Kaj dua reprezentas malbonajn ecojn, kiel perforto, hipokriteco, timo, malĝojo, ĵaluzo, mensogo, aroganteco, malsupereco aŭ rankoro. – diris la indiano.
– Kaj kiu el la lupoj gajnas ĉiutage? – unu el la infanoj demandis.
– Tiu, kiun vi nutras – la maljuna indiano respondis kun rideto.

Kaj kiu el la du lupoj gajnas en vi?

smon58338 (Montri la profilon) 2020-februaro-26 08:20:55

I can find some relaxing things to help reduce my anxiety and therefore would like to share with you.


huay yeekee


JabYeeKee

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-26 17:46:13

Rakonteto elpensita de mi:
" Unu infano surmetis jupon. Al ri venis (m)aĉismulo kaj diris al ri:
— Formetu ĉi tiun vestaĵaĉon! Por vi ĝi ne estas portinda!
— Sed kial?
— Ĉar vi havas penison!
— Ĉu la peniso malhelpas porti la jupon? "

sergejm (Montri la profilon) 2020-februaro-26 19:56:45

juPo

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-26 20:49:04

sergejm:juPo
Jes, tiu vestaĵo estas nomata jupo.

WangRuijie (Montri la profilon) 2020-marto-09 13:47:56

Tio sonas interesa.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-02 11:21:22

Peto de 4-jara knabineto al Dio pri elpelo de la kronaviruso.

Mi petas vin, Sinjoro Dio, elpelu tiun kronaviruson! Mi tre petas vin! Mi tre petas vin! Kiam mi mortos kaj estos en la cielo, mi jam estos tia adolta, mi estos maljuna, tiam mi venos al Vi kaj mi brakumos Vin karese pro tio ke Vi elpelis tiun kronaviruson!

Tie vi povas rigardi tiun filmeton, enhavantan ŝian alvokon kaj la peton (pole) :
https://www.messenger.com/t/zbigniew.niemirski

PS. "cielo" skribita cele. Tiaj infanoj anstataŭ ĉ diras c.

Reen al la supro