Al la enhavo

Moneroj en skatoloj

de Miland, 2008-majo-21

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-21 07:22:09

Estas tri skatoloj, la unua enhavante du 10c moneroj, la dua unu 10c kaj unu 5c, kaj la tria du 5c. Etikedoj prepariĝis, dirante '10c', '15c' kaj '20c', sed bedaurinde ĉiuj el la skatoloj ricevis malĝustajn etikedojn!
Iu povas preni monerojn el skatoloj (laŭ via elekto) kaj montri ilin al vi. Vi povas vidi la etikedojn, kompreneble. Kiom da moneroj, minimume, vi bezonas vidi por dedukti la enhavoj de la skatoloj?
La unua ĝusta solvo gajnos verdan stelon.

sergejm (Montri la profilon) 2008-majo-21 07:45:26

vi devas vidi unu moneron el la kesto kun etikedo 15c

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-21 08:04:53

sergejm:vi devas vidi unu moneron el la kesto kun etikedo 15c
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:
*

Reen al la supro