Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2018-majo-13 16:47:22

JinJulius:Kio estas ridinda estas ke en nia lando, eĉ nia prezidanto ne legis la verkon de Marx aŭ komprenis Markson. Ili uzis Marksismon kiel maŝinon por subteni sian regadon kaj sukcesi la fidon de la homoj en ili.
Inaŭguriĝis skulptaĵo de Karl Marx donacita de Ĉinio al Germanio

morico (Montri la profilon) 2018-majo-21 22:29:18

Dum ŝia parolado de ricevo de Premio Nobel de literaturo , Toni Morrisson, usona nigra verkistino, diris interalie pri rasismo :

« la lingvo de la subpremo prezentas multe pli ol perforto; ĝi estas perforto mem;
ĝi prezentas multe pli ol la limoj de la kono; ĝi limigas la konon mem"

morico (Montri la profilon) 2018-majo-22 21:34:44

Ŝi ankaŭ dialogis kun la sociologisto Pjer Burdje (Pierre Bourdieu) kaj diris:

" la lingvo povas esti vera batalokampo, loko de subpremo, sed ankaŭ loko de rezisto"

Vinisus (Montri la profilon) 2018-majo-22 23:16:24

Interreto estas nia sava tabulo! ridulo.gif

morico (Montri la profilon) 2018-julio-12 15:38:58

La monda futbal-pokalo estas rigardita de miliardoj da homoj. Tio estas la plej rigardita programo kun la Olimpiaj ludoj.

La futbalo estas la sporto la plej pratikita. Tre ofte knaboj ludas ĉie en la mondo, kaj poste televidas la grandajn matĉojn.

Kun Esperanto , oni povas substreki ke la sporta spektaklo permesas vidi ne nur lukton inter nacioj , sed ankaŭ kaj precipe la volon de antaŭeniri de "homoj kun homoj".

morico (Montri la profilon) 2018-julio-23 18:11:40

Ĉu la angla estas prirespondanta pri kelkaj aviadil-akcidentoj?

Filmeto en la franca , en Youtube

https://www.youtube.com/watch?v=-ab1RUIdmBw

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-03 06:55:09

Tutmondiĝo, poŝtelefono kaj Esperanto

La nombro de poŝtelefonoj en la mondo estas proksima de la nombro de homoj: pli granda ol sep miliardoj.

Oni povas lerni la bonan lingvon Esp-o dek foje pli rapide ol grandaj lingvoj.

La lerniloj de Esp-o sur Interreto kaj poŝtelefonoj iĝas pli kaj pli bonaj.

Baldaŭ milionoj da homoj konos tion kaj lernos lude esperanton.

La progreso de Esp-o daŭrigos kaj konos ankoraŭ akcelon.

Kiam la demando de lernado en la lernejoj iĝas pli granda, multe da registaroj favoros ĝin.

La perspektivoj por Esp-o estas bonaj. La movado Esp-o povas ĝin konigi.

surcovegan (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-03 10:04:10

iru al esperanto!

Mi jam parolas kvar lingvojn kaj Esperanto estas la plej facila... tre facila <3

morico (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-28 20:15:49

Dum ĉiu nova jaro oni lernas plie pri ekologiaj katastrofoj.
La mondo bezonas daŭrigeblan disvolvon.

Do ĝi bezonas ankaŭ pri justa kaj facila komuna helpa lingvo.
Laŭ Claude [Klodio] Piron, Esperanto estas meze dek foje pli facila ol hegemonia lingvo
Lingva komunikado: kompara esploro farita surterene
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/esp...
.

La disvolviĝo de Esperanto povus ebligi diskutojn inter la civitanoj en la mondo pri la problemoj de la mondo.

Tiuj kiuj volas la daŭrigeblan disvolvon devus ankaŭ konigi Esperanton

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-06 06:34:31

Ĝis Donald Trump la "soft power" (milda povo) estis precipe usona.
Joseph [Josef] Nye klarigas, ke la "soft power "de lando ĉefe baziĝas sur ĝia kulturo, ĝiaj politikaj valoroj kaj ĝia internacia politiko.
La malpliiĝo de usona "soft power" kun Donald Trump ebligas la kreskiĝon de tiu de aliaj potencoj (Ĉinio, Eŭropa Unio, Rusio, Barato, Japanio, Brazilo ktp) kaj de mondo kun pluraj centroj.
En tiu nuna nova mondo kun multaj grandaj lingvoj (la plej parolataj), la intereso por Esperanto iĝas pli granda.

Esperanto, helpa internacia lingvo de multcentra mondo?

Reen al la supro