Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

sendiulo (Montri la profilon) 2018-decembro-22 12:56:04

Laŭ mi, la kapitalismo ne eblas sen malegaleco.

morico (Montri la profilon) 2018-decembro-24 11:13:41

sendiulo:Laŭ mi, la kapitalismo ne eblas sen malegaleco.
Jes, vi pravas, sed la problemo estas pri egaj mal'egalecoj.
La homo devas manĝi, sed ne tunojn ĉiun tagon.
Etaj malegalecoj eblas produkti pli.
Egaj malegalecoj ne permesas al ĉiuj manĝi; ili favoras la militojn kaj la detruon de la mondo, kiel skribas Herve Kempf.

sendiulo (Montri la profilon) 2018-decembro-26 07:15:56

Ene de tiuj super-evoluintaj socioj oni devas proponi redukti la materian konsumadon...
Ĉu t.e. iu el riĉuloj devas proponi al ceteraj? Ie naive tio aspektas.

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-01 22:02:04

Por mi, la materia konsumado devas esti reorientota por plibonigi la situon: produktoj pli daŭrigeblaj, malpli da polucio, malpli da konsumo da tradiciaj poluaj energioj ktp.
La civitanoj povas agi sur la registaroj por ŝirmi kontraŭ la polucio kaj defendi pli bonan vivon hodiaŭ kaj poste.

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-01 23:11:17

Bonan jaron 2019.
La situo de la ĉefaj lingvoj, kaj do de Esperanto evoluas.
Por mi, estas kvar geo-politikaj periodoj por Esperanto.

1- En 1887, kiam la unua libro de Esperanto aperis, estas tri aŭ kvar tre parolataj aŭ "grandaj" lingvoj kiuj estis tre uzitaj por la internacia komunikado (komerca, scienca, diplomata ktp) : angla, franca, germana, rusa. Ilia konkurado favoris Esperanton, kiu devenis grava. Post la unua mondmilito, Esperanto estis bona projekto, kiel helpa internacia lingvo, por multaj landoj en la Ligo de Nacioj, sed kelkaj registaroj rifuzis ĝin, ekzemple la konservativa franca registaro.

2- Post 1928 Stalino, kaj post 1932 Hitlero atakis Esperantistojn. Multe da Esperantistoj mortis en iliaj koncentrejoj.

3- Post 1945 la hierarkio de la lingvoj estis tre malsimila. La usona ekonomio kontribuis por pli ol 50% al la mondaj eksportoj. La angla estis la ĉefa lingvo en la plimulto de la landoj en la mondo. La rusa estis la ĉefa lingvo en la "komunistaj" aŭ "socialistaj" landoj en Centra kaj Orienta Eŭropo. Post 1990, la angla devenis iom post iom ĉefa lingvo ankaŭ en tiuj landoj. Kelkaj homoj pensis tiam ke Esperanto estis finita, kaj ke la angla estus la sola lingvo por la internacia komunikado.

4- Sed tiu projekto de la lingva imperialismo de la ununura angla ne estas realisma en la hodiaŭa kaj morgaŭa mondo.
En 2018 la ekonomia produkto de la ĉinaj landoj (Ĉinio, Taïwano, Hong-Kongo, Singapuro) estas nun pli grava ol la ekonomia produkto de la anglo-parolantaj landoj (Usono, Britujo, Irlando, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando), laŭ la taksadoj de la I.M.F., Internacia Mona Fonduso ("International Monetary Fund"). La taksado estas en "purchasing power parity", "Aĉetanta potenca egaleco"

Aliaj landoj uzas ankaŭ lingvojn de internacia komunikado, ekzemple la hispana, la franca, la portugala, la araba, la rusa ktp.


Do, Esperanto estas, kaj estos ankoraŭ pli en la proksimaj jaroj, tre bona helpa internacia lingvo

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-01 23:29:09

La generala sekretario de la Ligo de Nacioj, Inazo Nitobe, skribis en 1922:

"Oni povas aserti kun absoluta certeco, ke Esperanto estas de ok ĝis dek foje pli facila ol ajna fremda lingvo".

sendiulo (Montri la profilon) 2019-januaro-02 06:48:11

Bonan Novan Jaron!
Mi estas el Rusio kaj ĉi tie ankoraŭ estas homoj, kiuj daŭre pensas, ke la angla estas la sola lingvo por la internacia komunikado, kaj jam tiu, kiu pensas, ke futuro estas por la ĉinia. Stulteco estas ne kuracebla. Kaj ŝajnas, ke ĝis revolucio en cerboj de la homoj malproksime.

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-03 23:28:08

La homoj lernas la lingvojn por komerco, turismo, scienco ktp.
Se kelkaj lingvoj estas la plej parolataj kaj lernataj, do ununura plurnacia lingvo ne sufiĉas.

Ĉu la internacia lingvo kiel salto-tabulo por aliaj lingvoj, kaj kiel bona lingvo, povus esti bona metodo?.
Ekzemple, angla-Esperanto-franca; angla-Esperanto-rusa, ĉina-Esperanto-angla ktp.
Ekzemple bildo,skribo, fonetiko, sono de la angla vorto, Esperanto-vorto, rusa aŭ franca vorto.
Per 1000 vortoj de Esperanto,kaj la plej oftaj frazoj, la homoj povas poste komuniki.

sendiulo (Montri la profilon) 2019-januaro-04 07:13:34

Mi ne havas sperton, sed eble jes, ĉar multaj esperantistoj lernas aliajn lingvojn.
Kaj des pli tial ne malhelpos instruado de eo en elementa lernejo pri kio mi subskribis peticion: https://secure.avaaz.org/en/community_petitions/Te...

sendiulo (Montri la profilon) 2019-januaro-04 12:39:07

Mi ekmemoris. Aŭtoro de lernolibro Boris Kolker post lernado de eo lernis aliajn lingvojn kaj poste elmigris en Usonon instrui tie. Esperanto- saltotabulo certe.

Reen al la supro