Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-04 16:05:09

sendiulo:Mi ne havas sperton, sed eble jes, ĉar multaj esperantistoj lernas aliajn lingvojn.
Kaj des pli tial ne malhelpos instruado de eo en elementa lernejo pri kio mi subskribis peticion: https://secure.avaaz.org/en/community_petitions/Te...
Tre bona ideo.

Mi subskribis ankaŭ ĉi tiun peticion.
Estus bone traduki ĉi tiun peticion en malsamaj lingvoj

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-21 21:46:03

En 2018, 26 HOMOJ HAVAS TIOM MULTE DA RIĈAĴOJ KIEL LA PLEJ MALRIĈA DUONO de la HOMARO (3,8 MILIARDOJ da HOMOJ).

Nur 1% de la riĉeco (akcioj ktp) de Jeff Bezos, estro de Amazono kaj plej riĉa homo en la mondo, estas proksime al la sano-buĝeto de Etiopio kaj ĝiaj 105 milionoj da loĝantoj.

Prezentanta figuro en rekomendado pri la rajtoj de virinoj kaj demokratia regado kaj paco, la Ugandana Winnie Byanyima estas la Plenuma Direktorino de Oxfam International, kiu publikigas sian jaran raporton pri neegaleco.

     Oxfam: "Neegalecoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj estas politika elekto." La ekonomia novliberalismo estas ĉe la radiko de diferencegaj rimedoj inter miliarduloj kaj miliardoj da malriĉuloj. La solvo: impostigi la riĉulegojn pli por financi la publikajn servojn.



La kreskigo de la Internacia Lingvo povas helpi kreskigi internacian publikan opinion kaj doni pli grandan prioritaton al la bazaj bezonoj de la malriĉuloj en la mondo.

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-21 21:58:32

Ĉu Esperanto estas ankaŭ baza bezono por la Homaro?

La plejparto eblas lerni nur Esperanton kiel internacia dua lingvo. Ĉar ĝi estas tiel facila ke ĝi ne mortigus naciajn aŭ regionajn lingvojn.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-februaro-16 17:44:44

Denove mi diras: La ideo fondi esperantan partion ne estis tiel malbona. Eble ĝi estas eĉ tre bona ideo! Mi jam montris ekzemplon, ke partio kun pura ŝerco programo sukcesis akiri sidlokon en la Eŭropa Parlamento. La partio estas nomita: La Partio. Jen la ankoraŭ foje ligo al la afiŝo de "La Partio" en 2014: https://i.pinimg.com/originals/f4/09/0d/f4090d582d...
Alia ekzemplo estas la movado de la Flavaj veŝtoj en Francio. Parto de la movado volas partopreni en la 2019 eŭropaj elektoj. Kaj la programo de ĉi tiu movado estas tre bunta kaj havas malmultan strukturon. Tamen, voĉdonaj institutoj diras, ke ĉi tiu partio de la "Flavaj Veŝtoj" ricevos ĉirkaŭ 10% voĉdonojn en Francio.
Mi certas: La partio EDE havas pli bonan programon ol la partio "La partio". Kaj ankaŭ la Flavaj veŝtoj ne povos fari pli bonan programon. Tamen, la partio EDE ricevos malpli da voĉoj ol ĉi tiuj du partioj. Sed tio ne estas tiel malbona kaj la kaŭzo ne estas la malbona kvalito de la programo de partio EDE. Kaj mi ne pensas, ke ĝi malhelpas la esperan ideon, se la partio EDE kandidatos je la eŭropaj elektoj!

morico (Montri la profilon) 2019-julio-24 05:55:16

Mis-klimato kaj Esperanto.

La varmegoj iĝas pli fortaj kaj daŭrigeblaj en multe da landoj en la mondo.
La facila kaj justa helpa Internacia lingvo fariĝas bona ILo por fortigi tutmondan publikan opinion pri la defendo de la ekologio.

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-07 15:14:06

La atomaj bombardegoj de Hiroshima kaj Nagazaki okazis dum la 6-a kaj la 9-a Aŭgusto 1945. Ili estis provokitaj fare de mistradukaĵo. La verbo "mokusatsu" elparolita de la japana ĉef-ministro Suzuki volis diri ke Suzuki konsideris la informon de la minaco kaj volis tempon por la pensado. La inform-agentejoj kaj la internacia gazetaro diris ke la japana ĉefministro sin enfermis en malestimita silento (alia signifo de "mokusatsu"). La Amerikanaj ĉefoj estis koleregaj kaj faligis super Hiroshima la unuan atom-bombegon.

La traduko en esperanto kiel la helpa internacia lingvo, demandita de la plej popolitaj landoj de la Ligo de la Nacioj en 1922 povus ŝparigi la du atomajn bombardegojn

morico (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-07 15:14:07

La mesaĝo estas kaŝita.

sergejm (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-08 03:13:03

Usonaj estroj elspezis multan monon por fari atomajn bombojn kaj devis ie uzi ili. It's just a business, nenia lingva miskompreno.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-08 06:24:40

Mi ne antaŭe aŭdis pri tia lingva miskompreno. Ĉu vi havas iun fonton?

La versio, kiun mi scias, estas sekva:

Frue en aprilo 1945 Japanio singarde demandis kun la helpo de Svislando pri kondiĉoj de kapitulaco. Japanio estis pli malpli preta kapitulaci, sed havis nur unu absolutan kondiĉon: ne tuŝu la imperiestron. Bedaŭrinde la usonanoj jam en la komenco de sia milito deklaris, ke ili akceptas nur senkondiĉan kapitulacon de la malamikoj. La britoj ne estis tre entuziasmiĝitaj pri tiu ideo (malamiko kun scio, ke ili ne povas havi bonajn kondiĉojn por kapitulaco, batalas pli fortege), sed Stalin ĝojis, ke ĉi tio signifis, ke Usono subtenos Sovetunion (la situacio kontraŭ la germanoj tiam estis tre malfacila). Historia ironio estas, ke finfine Japanio atingis sian kondiĉon, kaj oni ne tuŝis la imperiestron.

Stalin promesis, ke post tri monatoj de la kapitulaco de Germanio, Sovetunio atakos Japanion kaj tiun promeson li plenumis. Sovetunio invadis Manĉurion en la komenco de aŭgusto kaj frakasis la japanajn trupojn. Usono panikis kaj decidis atombombi Japanion antaŭ Sovetunio okupas tro multe da areo en Ĉinio. Ankaŭ penso, ke post la kapitulaco de Germanio miloj da soldatoj plu devas morti por venki Japanion, ne ŝajnis alloga al Usono.

sergejm (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-09 05:14:57

Estis tiel, kiel diris Metsis. Sed mi ne sciis pri helpo de Svislando. Kaj Usono ĵetis la unuan atombombon en sama tago, kiam Sovetunio invadis Manĉurion, do estis nania paniko, estis planita ago, des pli Usono ne bombis Hiroŝimon per ordinaraj bomboj por esti certa, ke ĉiuj detruoj estas farita per atoma bombo.

Reen al la supro